Jorge Luis Borges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Luis Borges
Persona informo
Jorge Luis Borges
Naskonomo Jorge Francisco Isidoro Luis Borges Acevedo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1899 (1899-08-24)
en Bonaero
Morto 14-an de junio 1986 (1986-06-14) (86-jaraĝa)
en Ĝenevo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepata kancero vd
Tombo Cemetery of Kings vd
Lingvoj francaanglagermanahispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Collège Calvin vd
Subskribo Jorge Luis Borges
Memorigilo Jorge Luis Borges
Familio
Patro Jorge Guillermo Borges Haslam vd
Patrino Leonor Rita Acevedo Suárez vd
Gefratoj Norah Borges vd
Edz(in)o Elsa Astete MillánMaría Kodama vd
Amkunulo Concepción Guerrero vd
Profesio
Alia nomo B. Suarez Lynch • H. Bustos Domecq vd
Okupo tradukistobibliotekisto • literaturkritikisto • scenaristoverkisto • poeto • publikigisto • eseisto vd
Verkado
Verkoj Biblioteko de Babelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jorge Francisco Isidoro Luis BORGES [ĥorĥe luis borĥes] ( audio) (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1899 en Bonaero, mortis la 14-an de junio 1986 en Ĝenevo) estis argentina verkisto, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj personoj de la literaturmedio de la 20-a jarcento. Li fariĝis vaste konata ĉefe pro siaj etaj rakontaĵoj kaj fikciaj eseoj, sed li ankaŭ estis poeto, tradukisto kaj literaturkritikisto. Lin influis la verkoj de, inter aliaj, Edgar Allan Poe, Dante Alighieri, Miguel de Cervantes, Franz Kafka, H. G. Wells kaj G. K. Chesterton.

Lia verkaro estis fundamenta por la tutmondaj literaturo kaj pensaro, kaj krome estas celo de detalaj analizoj kaj multaj kaj diversaj interpretoj.[1] Liaj plej bone konataj libroj, Ficciones (Fikcioj) kaj El Aleph (La alefo), publikigitaj en la 1940-aj jaroj, estas kompilaĵoj de mallongaj rakontoj interkonektitaj de oftaj temoj, kiel revoj, sonĝoj, labirintoj, filozofio, bibliotekoj, speguloj, fikciaj verkistoj kaj mitologio.[2] La verkaro de Borges kontribuis al plibonigo de filozofia literaturo kaj de la ĝenro de fantazio, kaj estis konsiderata de kelkaj kritikistoj kiel markilo de la komenco de la movado magia realismo de la 20a jarcento en la Latinamerika literaturo.[3] Liaj lastaj poemoj temas pri parolado kun kulturaj figuroj kiel Spinoza, Camões, kaj Virgilio.

Fantaziaj ontologioj, inventitaj genealogioj, utopiaj gramatikoj, fikciaj geografioj, multaj tutmondaj historioj, logikaj bestaroj, rakontaj etikoj, imagaj matematikoj, teologiaj konfliktoj, geometriaj inventoj, nerealaj roluloj, prezentitaj kiel realaj, kaj inventitaj memoroj estas parto de la enorma panorama mondo kiun en siaj verkoj Borges proponas kaj al la fakuloj kaj al la meza leganto. Sed super ĉio tio, jen filozofio, rigardita kiel perplekseco; la pensaro kiel konjekto, kaj poezio, nome la suprema formo de la racio. Kvankam li estis pura literaturisto, li estas favorata de semiotikistoj, matematikistoj, filologoj kaj filozofoj kaj mitologoj, ĉar Borges havigas — pere de la perfekto de sia lingvaĵo, de sia sciaro, de la universalismo de siaj ideoj, de la originaleco de siaj fikcioj kaj de la belo de sia poezio — verkaron kiu honorigas la hispanan lingvon kaj la tutmondan pensaron.[4]

Li ricevis nombrajn premiojn,[5] estis ankaŭ tre polemikiga pro siaj politikaj deklaroj ege konservativaj, kiuj eble estis baro por ne ricevi la Nobel-premion pri literaturo,[6][7] al kiu li estis kandidato dum preskaŭ tridek jaroj.

Citaĵo
 Ke unuopulo volas veki en alia unuopulo memorojn kiuj apartenis nur al tria unuopulo estas evidenta paradokso. Plenumi senzorge tiun paradokson estas la senkulpa volo de ĉia biografio. 
— J. L. Borges, Evaristo Carriego[8]

Naskiĝinta en antaŭurbo de Bonaero, Borges poste translokiĝis kun sia familio al Svisio en 1914, kie li studis en la Collège de Genève. La familio veturis multe en Eŭropo, ekzemple tra Hispanio. Reveninte al Argentino en 1921, Borges ekpublikigis siajn poemojn kaj eseojn en superrrealismaj literaturaj gazetoj. Li laboris ankaŭ kiel bibliotekisto kaj publika prelegisto. En 1955, li estis nomumita direktoro de la Nacia Biblioteko kaj profesoro pri angla literaturo en la Universitato de Bonaero. Li iĝis komplete blinda estante 55-jaraĝa. Kelkaj fakuloj sugestis, ke lia progresinta blindeco helpis lin kreadi plinovigajn literaturajn simbolojn pere de la imagopovo.[9] Ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj, lia verkaro estis tradukita kaj amplekse publikigita en Usono kaj en tuta Eŭropo, krom en aliaj landoj. Borges mem flue parolis en kelkaj lingvoj.

En 1961, li venis al la internacia atento kiam li ricevis la unuan premion Formentor (nome Premio Internacional), kiun li kunhavis kun Samuel Beckett. En 1971, li ricevis la premion Jerusalemo. Lia internacia reputacio estis plifirmigita en la 1960-aj jaroj, helpita de liaj verkoj jam disponeblaj en angla, de la Latinamerika bum kaj de la sukceso de la verko de García Márquez nome Cent jaroj da soleco.[10] Li dediĉis sian finan verkon, nome La konspiruloj, al la urbo Ĝenevo, Svisio.[11] La verkisto kaj eseisto J. M. Coetzee diris pri li: "Li, pli ol ajnulo, plinovigis la lingvon de fikcio kaj tiel pavis la vojon por rimarkinda generacio de hispanamerikaj romanistoj."[12]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Familio kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Borges naskiĝis en 1899 en Buenos Aires. Lia kompleta nomo estis Jorge Francisco Isidoro Luis Borges Acevedo. Laŭ argentina kutimo, li neniam uzis sian kompletan nomon.

La patrino de Borges, Leonor Acevedo Suárez, venis de malnova urugvaja familio.[13] Lia libro Cuaderno San Martín (1929) enhavis poeziaĵon titolitan "Isidoro Acevedo", memoromaĝe al lia patrinfamilia avo, Isidoro de Acevedo Laprida, soldato en la Armeo de Bonaero, batalinta kontraŭ Juan Manuel de Rosas.[14] Ido de la advokato kaj politikisto Francisco Narciso de Laprida, Acevedo partoprenis en la bataloj de Cepeda (1859), Pavón (1861) kaj Los Corrales (1880). Li mortis en 1905 pro pulma sangenfluo en la sama domo de la strato Serrano, kie lia nepo Borges naskiĝis.

La patro de Borges, Jorge Guillermo Borges Haslam, estis advokato kaj profesoro pri psikoscienco kun aspiroj al literaturo. ("…li klopodis fariĝi verkisto kaj fiaskis en la provo", iam diris Borges, "…[sed] komponis kelkajn tre bonajn sonetojn"). Lia patro estis parte hispana, parte portugala,[13] kaj duone brita; lia patrino havis hispanan — kaj eble portugalan — devenon. Hejme, kaj la hispana kaj la angla estis parolataj, kaj ekde frua infanaĝo Borges estis dulingva;[15][16] 12-jaraĝe li legis Shakespeare en la angla. Li kreskis en la kvartalo Palermo (iomete malriĉa kvartalo, tiam), en granda domo havanta ĝardenon kaj grandan anglalingvan bibliotekon.

Jorge Guillermo Borges estis devigata al emeritiĝo el sia oficiala profesio pro la sama misa vidkapablo, kiu poste atingis lian filon, kaj en 1914 la familio ekloĝis en Ĝenevo. La patron traktis loka fakulo pri okuloj, dum la filo kaj ties fratino Norah — naskiĝinta la 4-an de marto 1901[13] — frekventis lernejon. Tie la filo lernis la francan, malfacile en la komenco, kaj memlernis la germanan. Li finis la mezlernejan kurson en la Collège de Genève en 1918.

Post la finiĝo de la Unua mondmilito, la familo Borges dum tri jaroj vivis en multaj lokoj (Lugano, Barcelono, Majorko, Sevilo kaj Madrido). En Hispanio, Borges fariĝis ano de la literatura avangarda movado ultraismo. Lia unua poeziaĵo, "Himno al la Maro", skribita laŭ la stilo de Walt Whitman, publikiĝis en la revuo "Grecia" ("Grekio", en la hispana).[17] Tie li frekventis elstarajn hispanajn verkistojn, ekzemple Rafael Cansinos Assens kaj Ramón Gómez de la Serna.

Frua verkista kariero[redakti | redakti fonton]

Borges en 1921.

En 1921, Borges reiris kun sia familio al Bonaero, kien li enportis la doktrino de Ultraismo kaj lanĉis sian verkistan karieron per publikigado poeziaĵojn kaj eseojn en literaturaj revuoj. La unua poezia kolekto de Borges estis Fervor de Buenos Aires ("Bolo Bonaera", 1923). Li kontribuis por la avangarda recenzrevuo Martín Fierro (kies tendenco al "arto cele arton" kontraŭstaris tiun de la politikema grupo de Boedo); kunfondis la revuojn Prisma (1921-1922, larĝpaĝa presaĵo vaste distribuita per gluado al muroj en Bonaero) kaj Prisma (1922-1926). Li estis, ekde la unua numero, konstanta kontribuanto de Sur, tiama plej grava literatura revuo, fondita de Victoria Ocampo en 1931. Ocampo mem konigis Borges al Adolfo Bioy Casares, alia bone konata gravulo de argentina literatura medio, kiu poste fariĝis ofta kunlaboranto de la revuo kaj kunlaboranto kaj kunverkanto kun Borges mem.[18]

Dum tiuj jaroj, Macedonio Fernández fariĝis granda influo sur Borges, kiu heredis lian amikecon de sia patro. Ambaŭ frekventis kafejojn, kunvojaĝis al kamparoj, aŭ iris al eta apartamento de Macedonio en la distrikto Balvanera.

En 1933 Borges ricevis indikon por la literatura suplemento de la ĵurnalo Crítica, en kiu li publikigis la tekstojn, kiujn oni poste kunigis en la kolektaĵon Historia universal de la infamia inter kiuj Hombre de la esquina rosada, publikita en 1935.[19] Dum la sekvantaj jaroj, li laboris kiel literatura konsilisto de la eldonejo Emecé Editores kaj skribis por posemajnaj rubrikoj de El Hogar, kiu aperis de 1936 al 1939.

En 1937, amikoj de Borges trovis laborpostenon por li en la Municipa Biblioteko Miguel Cané de Bonaero. Liaj kolegoj malpermesis, ke li katalogu pli ol po 100 libroj tage, kion li sukcesis fari dum ĉirkaŭ unu horo. Dum la restantaj horoj de sia labortempo, Borges skribis artikolojn kaj historietojn.[20] Kiam Juan Domingo Perón enposteniĝis kiel prezidanto de Argentino, oni maldungis Borges de la posteno en la biblioteko kaj donis al li postenon de birdo-kontrolisto de la Bonaera municipa merkatejo (de kiu li mem tuj maldungis sin). Liaj ofendoj kontraŭ la peronistoj ĝis tiam ŝajne konsistis nur el subskriboj en por-demokratiaj peticioj, sed tuj post lia sinmaldungo li sendis mesaĝon al la Argentina Akademio de Beletro, en kiu li diris, en sia tipa stilo, ke "diktatoroj apogas subpremon, diktatoroj apogas servutecon, diktatoroj apogas kruelon; plej abomeninda estas la fakto, ke ili apogas idiotecon."

Grava verkisto[redakti | redakti fonton]

De maldekstre dekstren, Adolfo Bioy Casares, Victoria Ocampo kaj Jorge Luis Borges en Mar del Plata en 1935.

La patro de Borges mortis en 1938. Tio ege ŝokis Borges: ambaŭ estis tre intimaj. En la kristnaska antaŭtago 1938 Borges grave vundiĝis je la kapo en akcidento; dum la kuracado, li preskaŭ mortis pro sepso. (El tiu okazaĵo li skribis la historieton El Sur ("La Sudo", 1944).) Dum li resaniĝis, li ekskribis per stilo, pro kiu li fariĝis fama, kaj lia unua kolektaĵo de historietoj, El jardín de senderos que se bifurcan ("La ĝardeno de disduiĝantaj vojoj") aperis en 1941. Kvankam oni bone akceptis la libron, ĝi ne sukcesis gajni literaturajn premiojn, kiujn multaj homoj en lia rondo atendis.

La venontan jaron aperis Seis problemas para don Isidro Parodi (Ses problemoj por don I.P.), rakontaro kiun li verkis kunlabore kun Bioy Casares. Ili subskribis ĝin per la pseŭdonimo «H. Bustos Domecq», kiu devenas de «Bustos», kordoba praavo de Borges, kaj «Domecq», nome praavo de Bioy Casares. Laŭ lajo titolo Poemas (Poemoj, 1923-1943) li kunigis en 1943 la poezian verkaron de siaj tri libroj plus la poeziaĵoj publikigitaj en la ĵurnalo La Nación kaj en la revuo Sur. Li prezentis, kun Bioy Casares, la antologion Los mejores cuentos policiales (La plej bonkvalitajn krimrakontojn). Por tiu epoko, Borges jam estis atinginta gravan lokon en la limigita ciklo de la argentina literatura avangardo. Lia verko Ficciones (Fikcioj) ricevis la Grandan Honoran Premion de la Sociedad Argentina de Escritores (SADE, argentina societo de verkistoj). En ties paĝoj troviĝas Tlön, Uqbar, Orbis Tertius, kortuŝa kaj nesuperebla metaforo de la mondo.[21]

Borges en la 1940-aj jaroj.

En kunsido en la hejmo de Bioy Casares kaj Silvina Ocampo, Borges konis en aŭgusto 1944 Estela Canto, seksalloga, inteligenta, klera kaj malmulte konvencia junulino, kiu vekis lian atenton kaj el kiu li enamiĝis sed ne atingis korespondon. Estela estis vanta virno kaj ĝis sia morto fanfaronis ke ŝi konkeris la amon, kaj poste la amikecon de Borges, same kiel ŝi ricevis kolekton de amleteroj kiuj montris ĝis kioma punkto la aŭtoro de Ficciones, kiu malamis la sentimentalecon en literaturo, povis estis profunde sentimentala en la reala vivo.[22]

La figuro de Estela inspiris al Borges kelkajn aspektojn de El Aleph, unu el liaj plej bonkvalitaj rakontoj. Li dediĉis al ŝi tiun rakonton kaj eĉ donacis al ŝi la originan manuskripton, kiun Estela aŭkcigiis post kvar jardekoj ĉe Sotheby's; ĝi estis vendita kontraŭ pli ol 25.000 usonaj dolaroj[22] al la Nacia Biblioteko de Hispanio.[23]

Kontraŭ la opinio de sia patrino, por kiu Estela estis senklasulino, Borges proponis al ŝi geedziĝon. Tiu neplenumita amo, ĉiam agonia, finis fine de 1952.[24]

Kunlabore kun Silvina Bullrich Borges publikigis El compadrito en 1945. Kun Bioy Casares publikigis en 1946 Un modelo para la muerte (modelo por morto) uzante la pseŭdonimon «B. Suárez Lynch» kaj, kiel H. Bustos Domecq, Dos fantasías memorables (du memoreblaj fantaziaĵoj), volumo de rakontoj de krima intrigo. Borges klarigis poste ke «Suárez» devenis el lia avo kaj ke «Lynch» reprezentis la irlandan flankon de la familio de Bioy. Li fondis kaj redaktis la revuon Los Anales de Buenos Aires (bonaeraj analoj, kiu finiĝos, post 23 numeroj, en decembro 1948). En tiu publikiaĵo, Borges kaj Bioy kunlaboris laŭ nova pseŭdonimo: «B. Lynch Davis». Inter 1947 kaj 1948 li eldonis la eseon Nueva refutación del tiempo kaj publikigis siajn Obras Escogidas (elektitaj verkoj). En 1949 oni eldonis sain faman rakontaron El Aleph, libro de fantasta ĝenro kaj kiu por kritikistoj estas preskaŭ unuvoĉe liaj plej bonkvalita kolekto de rakontoj.[25]

En 1946 Juan Domingo Perón estis elektita prezidento, venkinta super la partio Unión Democrática. Borges, kiu estis apoginta tiun laste menciitan, montriĝis klare kontraŭ la nova registaro. Lia famo de kontraŭperonisto akompanis lin dum sia vivo. Borges perdis sian postenon kiel bibliotekisto kaj estis nomumita «Inspektisto de merkatoj de kortobirdoj». Lia patrino kaj fratino, same kontraŭperonistoj, estis arestitaj de la polico.[25][26]​ Borges devis dediĉi sin al veturprelegoj tra diversaj provincoj kaj argentinaj kaj urugvajaj. Por tio, devis superi sian balbutadon kaj sian timidecon per kuraca helpo. Li devis ankaŭ dediĉi sin al la instruado, de angla literaturo en la mezlernejo Instituto Libre de Segunda Enseñanza kaj, poste, en la Katolika Universitato.[25]

Matureco[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1950-aj jaroj venis la rekono de Borges en kaj ekster Argentino. La Sociedad Argentina de Escritores nomumis lin sia prezidento en 1950, posteno el kiu li demizios tri jarojn poste. Li prelegis en la Universidad de la República de Urugvajo, kie aperis lia eseo Aspectos de la literatura gauchesca (aspektoj de la gaŭĉa literaturo). Eldonis en Meksiko Antiguas literaturas germánicas (antikvaj ĝermanaj literaturoj), verkita en kunlaboro kun Delia Ingenieros. Samjare publikiĝis en Parizo la unua franca traduko de lia rakontaro (Fictions) kaj en Bonaero la serio de rakontoj La muerte y la brújula (la morto kaj la kompaso). En 1952 aperis la eseoj Otras inquisiciones (Aliaj inkvizicioj) kaj oni reeldonis eseon pri bonaera lingviko titolita El idioma de los argentinos (la lingvo de argentinanoj), kun El idioma de Buenos Aires (la lingvo de Bonaero) de José Edmundo Clemente. Aperis ankaŭ la dua eldono de El Aleph, kun naŭ rakontoj. Kelkaj rakontoj de tiu libro estis tradukitaj al la franca fare de Roger Caillois kaj publikigitaj en Parizo en 1953 laŭ la nomo de Labyrinthes. Tiujare Borges publikigis El Martín Fierro, eseo kiu havis duan eldonon ene de la sama jaro. Laŭ zorgo de José Edmundo Clemente, la eldonejo Emecé ekpublikigis liajn Obras Completas (kompleta verkaro). En 1954 la kinreĝisoro Leopoldo Torre Nilsson reĝisoris la filmon Días de odio (malamaj tagoj), bazita sur la rakonto de Borges Emma Zunz.[27]

Borges nomumita membro de la Academia Argentina de Letras.

Post militista puĉo — nomita Liberiga Revolucio — kiu senpovigis la peronisman registaron, Borges estis nomumita en 1955 direktoro de la Nacia Biblioteko, posteno kiun li okupos dum 18 jaroj. En decembro samjare li aliĝis al la Academia Argentina de Letras. Publikigis Los orilleros, El paraíso de los creyentes, Cuentos breves y extraordinarios, Poesía gauchesca, La hermana Eloísa kaj Leopoldo Lugones. Oni konfirmigis lin krome en la katedron de Germana Literaturo kaj, poste, kiel direktoro de la Instituto de Germana Literaturo en la fakultato pri filozofio kaj beletro de la Universitato de Bonaero. La revuo Ciudad (urbo) dediĉis al li kritikan kaj bibliografian volumon pri lia verkaro. Aperis Ficciones en la itala, laŭ la titolo La Biblioteca di Babele. Post kelkaj akcidentoj kaj operacioj, okulisto malpermesis al li legi kaj skribi. Kvankam li ankoraŭ distingis lumojn kaj ombrojn, tiu malpermeso ŝanĝis profunde lian literaturan praktikon. Borges iom post iom blindiĝis kiel konsekvenco de la denaska malsano kiu jam estis tuŝinta lian patron. Tio ne okazis subite («Se ha extendido desde 1899 sin momentos dramáticos, un lento crepúsculo que duró más de medio siglo» (Disvastiĝis el 1899 sen dramaj momentoj lanta krepusko kiu daŭris pli ol duono da jarcento)),[28] sed fakte temis pri procezo; ĉiuokaze, tio ne malebligis lin sekvi kun sia kariero de verkisto, eseisto kaj prelegisto, same kiel ankaŭ ne signifis por li la abandonon de la legado — li legigis onin laŭte — nek la lernadon de novaj lingvoj.[27] Esti nomumita direktoro de la Nacia Biblioteko kaj samjare kompreni la profundecon de sia blindeco estis komprenita de Borges kiel kontraŭdiro fare de la destino. Li mem rakontis tion dum prelego post du jardekoj: «Poco a poco fui comprendiendo la extraña ironía de los hechos. Yo siempre me había imaginado el Paraíso bajo la especie de una biblioteca. Ahí estaba yo. Era, de algún modo, el centro de novecientos mil volúmenes en diversos idiomas. Comprobé que apenas podía descifrar las carátulas y los lomos. Entonces escribí el Poema de los dones» (Iom post iom mi ekkomprenis la strangan ironion de la faktoj. Mi ĉiam estis imaginta la Paradizon laŭ speco de biblioteko. Tie mi estis. Estis iel la centro de naŭcent mil volumoj en diversaj lingvoj. Mi konstatis ke apenaŭ povis malĉifri la titolpaĝojn kaj librodrsojn. Tiam mi verkis la poeziaĵon Poemo de la donacoj):[29]

Citaĵo
 Nadie rebaje a lágrima o reproche

esta declaración de la maestría
de Dios, que con magnífica ironía

me dio a la vez los libros y la noche.[30] 

En 1956 li instruis kurson de angla literaturo en la Universitato de Bonaero, estis nomumita ĉefprofesoro en la sama universitato, ricevis honoran doktorecon de la Nacia Universitato de Kujo kaj estis nomumita prezidanto de la Asocio de Argentinaj Verkistoj. En Montevideo li kritikis aspre la elpostenigitan peronismon kaj defendis la Liberigan Revolucion. Pro sia aliĝo al la nova registaro li iĝis tre kritikita, inter aliaj, de Ernesto Sabato kaj Ezequiel Martínez Estrada. Sabato kaj Borges pluos, se ne malamikiĝintaj, ja «separitaj» pro politikaj tialoj ĝis 1973, kiam, okaze de hazarda renkonto en biblioteko, Orlando Barone decidis organizi serion de kunsidoj, en kiuj ambaŭ verkistoj diskutis pri literaturo, filozofio, kinarto, lingviko kaj aliaj aferoj. La rezulto de tiuj kunsidoj estis la eldono de libro: Diálogos: Borges-Sabato.[27]

Borges kun la prezidento Arturo Frondizi.

Inter 1957 kaj 1960 li publikigis Manual de zoología fantástica (manlibro de fantasta zoologio) kaj El hacedor (la faristo), nome kolekto de mallongaj tekstoj kaj poeziaĵoj dediĉita al Leopoldo Lugones. Li faris novan ĝisdatigon de Poemas kaj publikigis en la ĵurnalo La Nación la poeziaĵon Límites (limoj). Sub lia direktoraro komenciĝis la dua epoko de la revuo La Biblioteca kaj, kunlabore kun Bioy Casares, li eldonis la antologion Libro del cielo y del infierno (libro de la ĉielo kaj la infero). Liaj verkoj plue tradukiĝis al diversaj lingvoj:[31] en tiu periodo partikulare Otras inquisiciones estis tradukita al la franca laŭ la titolo Enquétes, El Aleph al la germana laŭ la titolo Labyrinthe kaj elekto de rakontoj de El Aleph kaj Ficciones al la itala kiel L'Aleph. En tiu periodo aperis ankaŭ la volumoj sesa al naŭa de la Obras Completas (kompleta verkaro). Por 1960 li ligiĝis kun la Konservisma Partio.[15][27] Li kunricevis kun Samuel Beckett, en 1961, la Internacian Premion de Literaturo (konsistanta en 10 mil dolaroj), havigita de la Internacia Kongreso de Eldonistoj en Formentor, Majorko. Tiu grava premio famigis lin internacie kaj ebligis la tradukon de liaj verkoj al nombraj lingvoj (angla, franca, germana, sveda, norvega, dana, itala, pola, portugala, hebrea, persa, greka, slovakaj kaj araba, inter aliaj). Aperis lia Antología personal (persona antologio), eldinita de la Eldonejo Sur. Li veturis kun sia patrino al Usono, invitita de la Universitato de Teksaso kaj de la Fondaĵo Tinker, de Austin. Tie li prelegis kaj instruis kursojn pri argentina literaturo dum ses monatoj. En Novjorko oni eldonis antologion de liaj rakontoj titolita Labyrinths kaj oni tradukis al la germana Historia universal de la infamia. En 1962 oni premieris la filmon Hombre de la esquina rosada, bazita sur la samnoma rakonto (viro en rozkolora angulo), kiun reĝisoris René Mugica. Finigis biografion pri la poeto Almafuerte. Kun sia patrino, li veturis al Eŭropo en 1963 kaj ege prelegis. Reveninte al Bonaero li finigis antologion pri Evaristo Carriego.[32]

Jorge Luis Borges en 1969 en L'Hôtel (en), hotelo situa ĉe la strato rue des Beaux Arts, en Parizo (foto de Pepe Fernández). Borges montris deziron morti en tiu hotelo, kie estis mortinta Oscar Wilde, kiam la nomo de la establaĵo estis Hôtel d'Alsace.

Kun la kunlaboro de María Esther Vázquez li publikigis Introducción a la literatura inglesa (enkonduko al la angla literaturo) en 1965 kaj Literaturas germánicas medievales (mezepokaj ĝermanaj literaturoj) en 1966. Venontjare oni eldonis Introducción a la literatura norteamericana (enkonduko al la nordamerika literaturo), verkita kunlabore kun Esther Zemborain kaj Crónicas de Bustos Domecq (kronikoj de B.D.), kun Bioy Casares. Oni eldonis krome liajn milongojn kaj tangojn en la libro Para las seis cuerdas (por la ses kordoj), ilustrita de Héctor Basaldúa, kaj lian rakonton La intrusa (la entrudulino).[15][32]

Borges kun la prezidanto Dro. Arturo Umberto Illia.

La 21an de septembro 1967 Borges, 68jaraĝa, edziĝis eklezie al Elsa Astete Millán, vidvino 57jaraĝa. Dum la unua epoko, la paro loĝis ĉe li, kunloĝante kun Leonor Acevedo. En la memoro de Elsa la patrino de la verkisto ne intervenis por damaĝi la rilaton. Tamen, laŭ la amikoj de Borges, la ĵaluzo de Doña Leonor estis terura. Monatojn post la nupto, la paro translokiĝis al apartamento, kie ili por la unua fojo ekloĝis kune kaj solaj, kaj tie la rivaleco inter lia edzino kaj lia patrino akriĝis kaj la verkisto devis ekviziti kaŝe la patrinon Leonor. Tiu sperto, krome, kondukis la paron alfronti definitive la realon: la kunvivado estis netolerebla. En intervjuo publikigita en 1993, Elsa akceptis ke ŝi ne estis feliĉa ĉe Borges: «Era introvertido, callado y poco cariñoso. Era etéreo, impredecible. No vivía en un mundo real» (Li estis introvertito, silentema kaj malmulte afabla. Li estis etera, neantaŭdirebla. Li ne vivis en reala mondo).[33] La geedzeco daŭris nur ĝis oktobro 1970.

Inter 1967 kaj 1968 la verkisto prelegis en la Universitato Harvard sesfoje pri poezio, kaj kelkaj el liaj meditadoj pritraktis la temon de la perfekta poeziaĵo. [18] Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine. En 1968, kun la kunlaboro de Margarita Guerrero, publikigis ampleksigon de Manual de zoología fantástica laŭ la titolo El libro de los seres imaginarios. Aperis tiujare lia Nueva antología personal. Veturis al Santiago de Chile por ĉeesti en la Kongreso de Kontraŭrasismaj Intelektuloj kaj al Eŭropo kaj Israelo por prelegi. La reĝisoro Hugo Santiago reĝisoris la filmon Invasión, laŭ intrigo de Bioy kaj Borges. En 1969 li ordigis kaj korektis du librojn de poezio: El otro, el mismo kaj Elogio de la sombra, kiu atingis du eldonojn ene de la sama jaro. Kun ilustraĵoj de la pentristo Antonio Berni, oni eldonis lian tradukon kaj antologion de Leaves of Grass, de Walt Whitman. Post kelkaj jaroj de nepublikado de rakontoj, li kunigis kelkajn rakontojn en El informe de Brodie, libro publikigita en aŭgusto de 1970.[15][32]

Liaj lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Jorge Luis Borges en 1963, jam kun malfacilo por vidi.
Tombo de Jorge Luis Borges en la Tombejo de la Reĝoj en Ĝenevo.

En 1971 Borges publikigis en Bonaero la novelo titolita El congreso (la kongreso). Venontjare li veturis al Usono, kie li ricevis nombrajn honorojn kaj prelegis en diversaj universitatoj. Reveninte al Bonaero, li publikigis la libron de poezio El oro de los tigres (la oro de la tigroj) kaj la 24an de aŭgusto, nome sia naskiĝtago, li ricevis senegalan omaĝon: nome la publikigo privatforma de lia rakonto El otro (la aliulo). En 1973 li estis nomumita Elstara Civitano de Bonaero kaj, paralele, li postulis sian emeritiĝon kiel direktoro de la Nacia Biblioteko. En 1973 li kunigis por la unua fojo en unu volumo sian Obras Completas (kompleta verkaro), eldonite de Emecé.

En Milano, Franco Maria Ricci publikigis la rakonton El congreso en luksega eldono kun oraj literoj. La libro de poezio La rosa profunda kaj la novelaro El libro de arena (la sabla libro) publikiĝis en 1975, kun la kolekto Prólogos (enkondukoj). Krome premieriĝis la filmo El muerto (la mortinto), pri samnoma rakonto, reĝisorita de Héctor Olivera.

Pro nova venko de peronismo, Borges insistis rememorigi la unuan registaron de Perón kiel «los años de oprobio» (la malhonoraj jaroj).

Memortabulo sur la fasado de la loĝejo de Ĝenevo kie loĝis Jorge Luis Borges, ĉe la numero 28a de la Grande Rue.

En 1975 mortis lia patrino, 99jaraĝa. El tiam Borges veturos nur akompanata de eks-lernantino, poste sekretariino kaj —laste, jam en la maljuneco de Borges— sia dua edzino, María Kodama.

En 1986, koninte sin malsanulo pro kancero kaj timante ke lia agonio estu nacia spektaklo,[34] fiksis sian loĝejon denove en Ĝenevo, urbo kiun li amis kaj kiun Borges mem nomumis una de mis patrias (unu el miaj patrujoj). La 26an de aprilo li edziĝis —per prokuro— kun María Kodama, laŭ Akto de tiu dato en Colonia Rojas Silva, Paragvajo. Li mortis la 14an de junio 1986 86jaraĝa, viktimo de kancero de hepato kaj emfizemo.[35] Laŭ Adolfo Bioy Casares, venis al lia morto lia tradukisto al la franca, nome Jean-Pierre Bernès, kiu rakontis ke li «mortis dirinta la Patronia-n. Li diris ĝin en anglosaksa, antikva angla, angla, franca kaj hispana.»[36]

Laŭ la lasta volo de Borges, liaj restaĵoj kuŝas en la Tombejo Plainpalais. Pli precize: en la tombo 735 D-6 de la tombejo Plainpalais, dekstre de cipreso.[37][38] La tomboŝtono,[39] fare de la argentina skulptisto Eduardo Longato, estas el blanka kaj aspra ŝtono. Sur la supro de ĝia antaŭa flanko legeblas Jorge Luis Borges kaj, malsupre, «And ne forhtedon na», ĉe cirkla bildo kun sep militistoj, malgranda kimra kruco kaj la jaroj «1899/1986».[40][41][42] La surskribo «And ne forhtedon na», formulita en anglosaksa, estus tradukebla kiel «Ke ili ne timu». (Tiu frazo referencas al "La balado de Maldon", nome eposo de la 10-a jarcento kiu priskribas la kunfronton kiu okazis la 10an aŭ 11an de aŭgusto 991 ĉe la rivero Blackwater (Essex, Anglio).[43] En unu el ties fragmentoj oni diras: "Entonces comenzó Byrhtnoth a arengar a los hombres / Cabalgando les aconsejó, enseñó a sus guerreros / Cómo debían pararse y defender sus lugares / Les ordenó que sostuvieran bien sus escudos / con sus puños firmes y que no temieran. / Entonces cuando sus huestes estuvieron bien ordenadas / Byrhtnoth descansó entre sus hombres donde más le gustaba estar / Entre aquellos guerreros que él sabía más fieles". Al la dua parto de la kvina verso transkribita apartenas la epitafo de la anverso de la tomboŝtono de Borges.[37] La gravuraĵo de la sep militistoj estas kopio de la gravuraĵo de alia tomboŝtono — eble la tomboŝtono starigita en la 9-a jarcento en la monaĥejo de Lindisfarne, en la nordo de Anglio, kiu rememorigas la atakon fare de vikingoj suferita de la monaĥejo en la jaro 793 — kiun Borges rilatigis kun "La balado de Maldon"; li mem parolis pri ĝi.[37] La malantaŭ flanko de la tomboŝtono montras la frazon Hann tekr sverthit Gram ok leggr í methal theira bert, kiu korespondas al la 27a ĉapitro de la Saga Volsunga (norvega sagao de la 13-a jarcento), tradukebla kiel «Li prenis la glavon, Gram, kaj metis ĝin inter ili elingigita».[37] Tiuj du samaj versoj estis uzataj de Borges ankaŭ kiel citaĵo en sia rakonto Ulrica, inkludita en El libro de arena, nura amrakonto de la aŭtoro kies protagonisto nomiĝas Javier Otálora. Sub tiu dua surskribo aperas la gravuraĵo de vikinga ŝipo, kaj sub tiu tria surskribo: «De Ulrica a Javier Otárola», kio permesas interpreti tiun lastan surskribon kiel dediĉo de María Kodama al Jorge Luis Borges.[37][44]

En februaro 2009,[45] prezentiĝis projekto por translokigi liajn restaĵojn al bonaera tombejo Rekoleta. Tio generis gravan polemikon,[46] lia vidvino María Kodama forte kontraŭis kaj finfine la projekto estis malakceptita.[47]

Borges kaj ultraismo[redakti | redakti fonton]

Jorge Luis Borges.

La 25an de januaro 1921 aperis la unua numero de la hispana literatura gazeto Ultra, kiu — kiel lia propra nomo indikas — estis la organo por disvastigo de la movado ultraismo. Inter la plej elstaraj kunlaborantoj estis Borges mem, Rafael Cansinos-Assens, Ramón Gómez de la Serna kaj Guillermo de Torre, kiu poste edziĝos al Norah Borges. Borges mem resumis la trajtojn de la ultraisma movado tiel:

  • Redukto de liriko nur al ties ĉefa elemento: la metaforo.
  • Forigo de neutilaj mezsignifaj frazoj, ligiloj kaj adjektivoj.
  • Abolo de ornamaĵoj, ideologio, cirkonstancoj, predikado kaj troserĉita nebuleco.
  • Sintezo de du aŭ pliaj bildoj en unu, kiu tiel plilarĝigas la sugesteblon.[48]

Post unu jaro Borges publikigis en tiu sama revuo antologion de ultraismaj poeziaĵoj. Post jaroj, Borges malaprezos, kaj eĉ desdegnos ĉiujn tiajn komencojn de sia kariero kaj ĉion rilatan kun la ultraismo. Lia iama entuziasmo —de 1919 al 1922— tuj ŝanĝiĝis en akra malaprobo kaj eĉ en agresemo.[49]

Borges kaj la rakontoj[redakti | redakti fonton]

Smae kiel sia samaĝulo Vladimir Nabokov kaj la iom pli aĝa James Joyce, Borges kombinis la intereson por sia naskiĝtero kun interesoj multe pli ampleksaj. Li kunhavis ankaŭ la multlingvemon kaj la ŝaton por ludi per la lingvaĵo, sed diference de Nabokov kaj Joyce, kiuj laŭ la tempopaso kreis pli etendajn verkojn, Borges neniam verkis romanon. Al kiuj riproĉis tiun mankon, Borges respondis ke liaj preferoj estis por la rakonto, kiu estas esenca ĝenro, kaj ne por la romano kiu pelas al plenigo.[50] El la aŭtoroj kiuj klopodis ambaŭ ĝenrojn li preferis, ĝenerale iliajn rakontojn aŭ novelojn. De Franz Kafka, por ekzemplo, li asertis ke estis pli bonkvalitaj liaj noveloj ol La proceso.[51] En la prefaco de Ficciones li asertis ke estas «laboriga kaj malriĉiga deliro komponi vastajn librojn; pliampleksigi en 500 paĝojn ideon kies perfekta parola ekspono eblas en malmultaj minutoj».[52]

Tiutempaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Kvankam Borges ne havis rektajn «disĉiplojn» —ĉar tio supozigus antaŭvideblan estetikon kaj skolon pri kiuj li mem ne kredis— estas tiutempaj aŭtoroj kiuj, laŭ ties kritikistoj, ricevis lian influon rekte. La fakto ke ili konis Borges personale kaj legis lian verkaron en la kastilia, eble influis en la verkoj de Ricardo Piglia,

Citaĵo
 La intereso de Piglia por krei spacon de legado por siaj propraj tekstoj, fondinta tradicion tra la dialogo kiun li establis kun siaj antaŭuloj, estas unu de la ĉefaj fadenoj de la intrigo disvolvigita de Fornet. La observado fare de Jorge Luis Borges pri la fakto ke «ĉiu verkisto kreas siajn antaŭulojn» kaj «ties laboro modifas nian koncepton de la pasinto, kiel modifos la estontecon», estas disvolvigita en la literatura analizo de "Respiración artificial", "La ciudad ausente" kaj la rakontoj «Nombre falso» y «Prisión perpetua», tekstoj elektitaj por realigi la esploradon.[53] 

César Aira, Roberto Bolaño, Carlos Fuentes, Orhan Pamuk, Paul Auster, Salman Rushdie kaj Umberto Eco, se ne mencii kelkajn el la evidentaj (kiuj krome agnoskis ĝin): Ernesto Sabato, Julio Cortázar, Adolfo Bioy Casares, Julio Ramón Ribeyro, inter aliaj. Elstaras ankaŭ la influo kiun la verkaro de Borges havis sur diversaj tiutempaj pensuloj de aliaj landoj, kiel ĉe Gilles DeleuzeMichel Foucault.

La amikoj de Borges[redakti | redakti fonton]

Unu el la intimaj amikoj de Borges: Adolfo Bioy Casares. La foto estis farita en 1968.

Borges havis du intimajn amikojn dum plej parto de sia vivo: nome la verkistoj Adolfo Bioy Casares kaj Manuel Peyrou. Li konis Bioy Casares ĉe sia amikino Victoria Ocampo, Peyrou estis al li prezentita en germana trinkejo de la strato Corrientes ĉe Pueyrredón, en la 1920-aj jaroj. La amikrilato kun ĉiu el ili estis ege diferenca. Kun Bioy temis pri amikeco «je la angla», kiu ekskludis konfidencojn; la amikeco kun Peyrou male inklufis plej intimajn kaj personajn konfesojn. Kiam Borges bezonis helpon de psikiatro —laŭ konfeso de Estela Canto—, estis Peyrou kiu kekomendis tiun al li. Post la morto de sia amiko en 1974, Borges verkis poeziaĵon kun la titolo Manuel Peyrou kiun li poste publikigis en Historia de la noche.

Borges kultivis ankaŭ la amikecon de la meksika Alfonso Reyes kiun li konis tra Pedro Henríquez Ureña. Dum la epoko kiam Reyes estis ambasadoro en Bonaero (el 1927 al 1930) ili renkontiĝis ofte, unue en la vilao de Victoria Ocampo kaj poste en la babilrondoj kiun la propra Reyes organizis dimanĉojn en la diplomatia sidejo. Al Borges «ĉefe plaĉegis la rafinita kaj alloga literatura stilo de la meksika verkisto»,[54] ĝis punkto ke li konsideris lin «la plej bonkvalita prozisto de hispana lingvo en ajna epoko».[55] En lia memoro Borges verkis la poeziaĵon In memoriam.[56] Por kelkaj kritikistoj, lia rakonto Funes el memorioso sugestas «kaŝita agnosko kaj omaĝo de la jam matura disĉiplo al sia elvokita mentoro».[54]

Krom tiuj tre proksimaj amikoj —kaj Silvina Ocampo, fratino de Victoria kaj edzino de Bioy—, kiuj estis tio el la komenco de la 1930-aj jaroj al la fino, aliaj kiuj alproksimiĝis al la etoso de tiu grupo —en diversaj epokoj kaj por diversaj tempoj— estis Carlos Mastronardi, Emma Risso Platero, Francisco Luis Bernárdez, Xul Solar, Ernesto Sabato, Enrique Amorim, Ricardo Güiraldes, Oliverio Girondo, Norah Lange, Elvira de Alvear, Ulises Petit de Murat, Santiago Dabove, Alicia Jurado, Julio César Dabove, Gloria Alcorta, Estela Canto, María Esther Vázquez, Néstor Ibarra kaj Héctor Germán Oesterheld. Macedonio Fernández ne estis strikte amiko sed ia mentoro de Borges, kaj nur dum kelkaj jaroj, ĝis ili distanciĝis pro politikaj tialoj. Kurioze, Fernández gradiĝis kiel advokato en la Universiato de Bonaero en 1897, kun la patroj de Borges kaj Peyrou.[57]

Maurice Abramowicz estis advokato, verkisto kaj poeto de jud-pola deveno. Borges konis en Ĝenevo en 1914, dum li studis en la Collège Calvin. Estante du jarojn malpli aĝa ol Borges, li iniciatis lin en la legado de Rimbaud kaj korespondis kun li pri literaturaj temoj. En kelkaj rakontoj Borges al li atribuis komentariojn aŭ dediĉis paĝojn. José Bianco (1908-1986) estis argentina verkisto kaj tradukist. Li publikigis, inter aliaj verkoj, La pequeña Gyaros (rakontoj, 1932), Sombras suele vestir (1941) kaj Las ratas (romano, 1941). Li elstare tradukis, kiel Otra vuelta de tuerca, La lección del maestro, La muerte del león kaj Hermosas imágenes. Borges, estis lia intima amiko kaj enkondukis kelkajn verkojn liajn kaj publikigis, en 1944, revizion de la romano Las ratas en la prestiĝa revuo Sur. Susana Bombal estis argentina verkistino. Ŝia amiko Borges, enkondukis ŝian libron Tres Domingos (1957) en kiu li asertas ke «La rakonta metodo estas tiu de Virginia Woolf; ni ne ricevas la faktojn rekte sed ties respegulon en konscio kaj la pasion aŭ la pensaron kun la gravaj informoj». En 1969 li ricevis la Municipan Premion de Legata Teatro (Green wings, antaŭa versio de tiu verko, verkita angle, estis publikigita de la eldonejo Losange en 1959). El cuadro de Anneke Loos (rakontoj, 1963) estis premiita de la Argentina Societo de Verkistoj per la Honora Strio. Borges publikigis en 1971 El arte de Susana Bombal, nome eseo pri ŝia verkaro aperinta en la ĵurnalo La Nación.

Virinoj kaj sekso en la vivo kaj en la verkaro de Borges[redakti | redakti fonton]

Borges kaj grupo de admirantinoj.

La rolo de la virinoj en la vivo kaj en la verkaro de Borges flugis grandan kvanton da inko. Rilate al lia patrino, por ekzemplo, la skota hispanisto Edwin Williamson atribuis al ŝi fundamentan gravon en sia biografio pri Borges.[58][59] Tiu kvalito de «subpremanta patrino» estis neita de la propra Borges, kiu rekonis ĉiam la aŭtoritaton de lia patro, kiu diference de la «malklera familio de lia patrino» (laŭ lia propra aserto) heredigis al li «mondon intelekte pli kompleksan», la anglan lingvon kaj sian bibliotekon, la plej grava fakto de sia vivo laŭ lia fama konfeso. Laŭ Emir Rodríguez Monegal, por ekzemplo, la rolo de «Panjo» en la vivo de Borges estis pli malgranda: «la parton kiun Panjo ludas en la persona mito de Borges: ŝi estas ĉiam tie, ĉiam menciita ĝentile, sed ĉiam plutenita (subtile) en pozicio subigita.» Praktike ĉiuj biografiistoj koincidas en tiu interpreto de la pli malgranda gravo relativa de Leonor Acevedo en la vivo de ŝia filo, escepte Estela Canto kiu estis viktimo de ŝia malaprezo.

Markis lian vivon detaloj de lia estado en Ĝenevo kaj Hispanio dum la adolesko, kiam li havis sian unuan kaj laŭ ĉiuj biografiistoj traŭmatan seksan esperton, sed kiam li konis sian unuan amon, Emilie, kaj trovis novan literaturon kaj novajn amikojn kun kiu kunhavi ĝin. La surpriza kaj krimfikcieca «pruvaĵo» de la granda amo de Borges —kies identeco estis ĉiam tialo de spekulativado — estas la ŝajna duaranga Norah Lange. Al ŝi, por ekzemplo, laŭ Williamson, estus dediĉitaj la Two English Poems kaj, ĉefe, Historia universal de la infamia. La profunda spuro kiun okazigis ŝia malakcepto kaj la supozita rivaleco kun la stentora Oliverio Girondo por la favoroj de Norah evidente vundigis lin. Tiel, variaj virinoj svarmis ĉirkaŭ la vivo de Borges: Emilie, Concepción Guerrero, Norah Lange, Estela Canto, Elsa Astete, María Kodama, al kiuj oni devus aldoni la nomjon de tiuj al kiuj li estus montrinta sian simpation sensukcese: Ema Risso Platero, Marta Mosquera Eastman, Cecilia Ingenieros, Wally Zenner, Sara Diehl, Beatriz Bibiloni, Delia Ingenieros, María Esther Vázquez, Luisa Mercedes Levinson, Esther Zemborain…

Sekso kaj virinoj estas du problemaj ingrediencoj de la fikcio de Borges: la foresto de tiuj du elementoj, kio povas aspekti hazarda, reale ege strangas.[60] Por ekzemplo, la scenoj de seksa agado estas preskaŭ tute forestaj en la verkoj de Borges (la hazarda seksa amoro de Emma Zunz kun sennoma maristo estas la plej elstara escepto) kaj eĉ la plej vualitaj sugestoj de amora agado estas limigitaj al malmultaj rakontoj. Tiom foresta kiom tio antaŭe menciita en la verkaro de Borges estas la inaj roluloj kiuj ludas centran rolon en la rakontaro kaj havas personecon sendependan. Ĝenerale hegemonias ties foresto aŭ esto simple ornama.[61] La fikcia mondo kreita de Borges estas loko kie la virinoj, se ili aperas, ŝajnas ekzisti kiel duarangaj estaĵoj kun la celo havigi al la viroj oportunon por sekso. Sekso kaj virinoj estas uzataj ĉefe kiel negoceroj en la rilato inter viroj, neniam por la generado aŭ la plezuro. La sekso en la fikcio de Borges, estas nur taktiko, strategio, kiu havigas sencon kaj dinamismon al la interagado inter viroj.[60][62][63]

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Borges en 1976.

Verkoj ekskluditaj de Borges mem el lia Plena verkaro:

  • Inquisiciones 1925
  • El tamaño de mi esperanza 1926
  • El idioma de los argentinos 1928

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guiñazú, C. 1999. Prologo al Congreso Internacional Il secolo di Borges. Letteratura, scienza, filosofía, okazinta en Venecio el la 25a ĝis la 27a de marto 1999 fare de Il Dipartimento di Studi Anglo-Americani e Ibero-Americani kaj la Universidad Ca'Foscari de Venecio, okaze de la centjariĝo de la nasko de la argentina verkisto. [1]
  2. David Wheatley (Director) (1983). Profile of a Writer: Borges and I (Feature Documentary). Arena.
  3. Theo L. D'Haen (1995) "Magical Realism and Postmodernism: Decentering Privileged Centers", en: Louis P. Zamora and Wendy B. Faris, Magical Realism: Theory, History and Community. Duhan and London, Duke University Press pp. 191–208.
  4. The University of Pittsburgh. «Why Borges?» Arkivigite je 2019-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Borges Center. Konsultita la 1an de aprilo 2010.
  5. Jorge Luis Borges. Premios Alirita la 8an de junio 2016 Instituto Cervantes
  6. BRITON WINS THE NOBEL LITERATURE PRIZE James M. Markham. The New York Times, 7a de oktobro 1983. Alirita la 5an de septembro 2019.
  7. Feldman, Burton (2000) El Premio Nobel: una historia de genio, controversia y prestigio. Editorial Arcade; p. 81.
  8. Borges, J.L. 1930. Evaristo Carriego. En Obras Completas, vol. I (1923-1949), Barcelona, Emecé, p. 113.
  9. Pli certe, la blindeco de Borges kondukis lin al favoro por la poezio kaj por pli mallongaj rakontoj super romanoj. Ferriera, Eliane Fernanda C. "O (In) visível imaginado em Borges". En: Pedro Pires Bessa (eld.). Riqueza Cultural Ibero-Americana. Campus de Divinópolis-UEMG, 1996, pp. 313–14.
  10. Masina, Lea. (2001) "Murilo Rubião, o mágico do conto". En: O pirotécnico Zacarias e outros contos escolhidos. Porto Alegre: L & PM, pg. 5.
  11. Borges on Life and Death, Intervjuo de Amelia Barili.
  12. Coetzee, J.M. "Borges’ Dark Mirror", New York Review of Books, Volume 45, Number 16. 22a de oktobro 1998.
  13. 13,0 13,1 13,2 Borges, Jorge Luis (2014). Rolando Costa Picazo kaj Irma Zangara, ed. Obras Completas I. Colombia: Emecé. p. 58. ISBN 978-950-04-3193-4.
  14. Ministerio de Educación de la Nación. Subsecretaría de Coordinación Administrativa. «Efemérides Culturales Argentinas. Jorge Luis Borges: familia». [2] Arkivigite je 2009-02-21 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4an de aprilo 2010.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Allen B. Ruch (septembro 2004). «Jorge Luis Borges Biography». [3] Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 25an de septembro 2008.
  16. Fundación Konex (1984). «Premios Konex, Jorge Luis Borges, Currículum vítae». Arkivita el la originalo en la 24a de febrŭro 2008. [4] Konsultita la 31an de Decembro 2017.
  17. La kompleta versio de la poeziaĵo troviĝas en Textos recobrados inter la paĝoj 24 kaj 26, sed ĝi estis publikigita la unuan fojon en Grecia, Revista Quincenal de Literatura, Sevilla, Jaro 2, N.37, 31a de decembro 1919
  18. Ministerio de Educación de la Nación. Subsecretaría de Coordinación Administrativa (junio de 1984). «Efemérides Culturales Argentinas. Jorge Luis Borges: 1924-1930». [5] Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 21an de decembro 2008.
  19. La unua versio de tiu rakonto estis publikita la unuan fojon jam en 1927 sub laŭ la titolo Hombres que pelearon. Efemérides Culturales Argentinas. Jorge Luis Borges: 1924-1930. Ministerio de Educación de la Nación. Subsecretaría de Coordinación Administrativa. Alirita la 5-1-08. [6] Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  20. Pascual, A.M. 2000. Jorge Luis Borges. Editorial Océano, S.L., Barcelona. ISBN 84-494-1810-0, págs. 33-34
  21. Ministerio de Educación de la Nación. Subsecretaría de Coordinación Administrativa (1984). «Efemérides Culturales Argentinas. Jorge Luis Borges: 1931-1940». [7] Arkivigite je 2009-02-21 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 21an de decembro 2008.
  22. 22,0 22,1 Beccacece, H. Un personaje de película Arkivigite je 2020-06-07 per la retarkivo Wayback Machine La Nación, 5a de septembro 2000.
  23. / Biblioteca Nacional de España. Konsultita: 30-03-2.011
  24. Página 12. 2005. Borges nene de mamá. Una guía de las biografías de Borges escritas en la Argentina.
  25. 25,0 25,1 25,2 Ministerio de Educación de la Nación. Subsecretaría de Coordinación Administrativa (1984). «Efemérides Culturales Argentinas. Jorge Luis Borges: 1941-1950». [8] Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 8an de januaro 2008.
  26. Lia fratino Norah Borges kaj lia patrino su madre estis arestitaj, akuzitaj pro skandalo en publika loko. Norah Borges (kaj ŝia amikino Adela Grondona) estis portitaj dum kelkaj tagoj al la prizono Buen Pastor (porvirina karcero), kaj la patrino Leonor Acevedo ricevis punon de enhejma arestado pro aĝaj tialoj.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Ministerio de Educación de la Nación. Subsecretaría de Coordinación Administrativa (1984). «Efemérides Culturales Argentinas. Jorge Luis Borges: 1951-1960». [9] Arkivigite je 2013-05-07 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 20an de januaro 2008.
  28. Borges, Jorge Luis. 1980. La ceguera. En: Siete noches (Prelegoj fare de Borges en 1977), Fondo de Cultura Económica, Ediciones Nuevo País, Buenos Aires, pp. 144-160. ISBN 950-557-018-4
  29. Borges, Jorge Luis. 1980. La ceguera. En: Siete noches (Prelegoj fare de Borges Borges en 1977), Fondo de Cultura Económica, Ediciones Nuevo País, Buenos Aires, p.: 144-160. ISBN 950-557-018-4
  30. (Neniu malaltigu al larmo aŭ riproĉo tiun deklaron de la Dia lerteco, kiu per grandioza ironio donis al mi samtempe librojn kaj nokton) Jorge Luis Borges. Poema de los Dones.
  31. En 1976 Jorge Luis Borges prezentiĝis en la programo de intervjuoj de Joaquín Soler Serrano. Borges komentis en la intervjuo la efikon kiun la lingvoj havis sur li laŭlonge de lia vivo. Edukita en la kastilia kaj la angla, li dediĉis sin al studo de la angla, franca, germana kaj skandinavaj lingvoj [10]
  32. 32,0 32,1 32,2 Ministerio de Educación de la Nación. Subsecretaría de Coordinación Administrativa (1984). «Efemérides Culturales Argentinas. Jorge Luis Borges: 1961-1970». [11] Arkivigite je 2011-09-03 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 20an de januaro 2008.
  33. Camarasa, C. 2007. Esa extraña mujer de Borges Arkivigite je 2012-02-01 per la retarkivo Wayback Machine. La voz del interior. Suplemento Temas. Konsultita la 1an de aprilo 2010.
  34. Borges se agranda después de Borges. El País, 11/06/2001. Konsultita 11/06/2011
  35. Sorela, Pedro (15a de junio 1986). «Jorge Luis Borges murió ayer en Ginebra». Madrid: El País. [12] Konsultita la 4an de Januaro 2018.
  36. Bioy Casares, Adolfo (2006). Borges. Barcelona: Destino. ISBN 978-84-233-3873-3.
  37. 37,0 37,1 37,2 37,3 37,4 Muñoz Rengel, J.J. (1999): El último artificio de Borges. A Parte Rei, Revista de Filosofía. Nº 5, Septembro. artículo Arkivigite je 2007-01-01 per la retarkivo Wayback Machine
  38. Fundación Internacional Jorge Luis Borges. Biografio. [13] Alirita la 5-8-08.
  39. Filmeto de la tomboŝtono ambaŭflanke
  40. La República (Uruguay).La tumba que guarda sus restos tiene una pequena cruz de Gales. Konsultita la 3an de julio 2011.
  41. Svisa Portalo de informaro kaj servoj. No habían flores amarillas para la tumba de Borges. Konsultita la 3an de julio 2011.
  42. Elisabetta Piqué. 1999. Borges, sin flores en Ginebra Arkivigite je 2018-01-05 per la retarkivo Wayback Machine. La Nación (Argentino). Konsultita la 3an de julio 2011.
  43. "La balado de Maldon" estas tradukita hispanen kaj klarigita en la libro "Literaturas germánicas medievales" de Jorge Luis Borges kaj María Esther Vázquez.
  44. Tras la lápida de Borges (Juan Jacinto Muñoz Rengel) El País 24/02/2009
  45. Proyecto para repatriar los restos de Borges[rompita ligilo]
  46. El cementerio donde Borges quería descansar
  47. Borges seguirá en Ginebra. Arkivita el la originalo je 2012-06-28. Alirita 2018-01-04.
  48. Jorge Luis Borges. 1921. Ultraísmo. Nosotros, 151. Buenos Aires, decembro. Originala teksto Alirita la 5an de Januaro 2018.
  49. de Torre, G. 1964. Para la prehistoria ultraísta de Borges. Hispania, Vol. 47 (3):457-463. doi:10.2307/336161
  50. Carlos Cortinez. Hacia el éxtasis: El congreso de Borges. 1986. Hispanic Review, Vol. 54, No. 3, pp. 313-322 (retejo alirita la 18an de novembro 2007). [14]
  51. Borges, J.L. 1935. Las pesadillas y Kafka. La Prensa, 6a de februaro.
  52. Borges, 1974, p. 429.
  53. Mateo Palmer, Margarita. Casa de la Américas, eld. «Las pistas de un enigma: la poética de Ricardo Piglia». [15] Konsultita la 5an de Januaro 2018.
  54. 54,0 54,1 Braulio Hornedo, Reyes el memorioso. Arkivigite je 2018-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
  55. Sapa prelego de la ciklo Siete noches, titolita «La ceguera», kiu okazis la 3an de aŭgusto 1977 en la teatro Coliseo de Bonaero.
  56. Inkludita en El hacedor.
  57. Óscar Peyrou. Borges y Argentina. Los amigos de Borges. Centro Virtual Cervantes. Borges 100 años. [16] aliritaa la 26-12-07.
  58. Williamson, E. 2004. Borges, a life. Viking, Penguin Group, 492 pp.
  59. Williamson, E. 2007. Borges, una vida. Seix Barral. 640 paĝoj. ISBN 950-731-488-1
  60. 60,0 60,1 Brant, Herbert J. The Queer Use of Communal Women in Borges' El muerto and La intrusa. Indiana University. [17]
  61. Ion T. Agheana Reasoned Thematic Dictionary of the Prose of Jorge Luis Borges (Hanover [NH], Ediciones del Norte, 1990) identigas nur dekunu historiojn en kiuj la virinoj estas gravaj por la organizado de la rakonto: La viuda Ching, pirata, Historia del guerrero y de la cautiva, Emma Zunz, Delia Elena San Marco, La intrusa, Juan Muraña, La señora mayor, El duelo, El evangelio según Marcos, La noche de los dones, kaj Los espejos vedados. Al tiu grupo, H. Brant aldonas Hombre de la esquina rosada, El congreso, kaj Ulrica.
  62. Altamiranda, Daniel. Borges, Jorge Luis (Argentina; 1899-1986). Latin American Writers on Gay and Lesbian Themes: A Bio-Critical Sourcebook. Ed. David William Foster. Westport: Greenwood P, 1994. 72-83.
  63. Magnarelli, Sharon. Literature and Desire: Women in the Fiction of Jorge Luis Borges. Revista/Review Interamericana 13.1-4 (1983): 138-149.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Borges, Jorge Luis (1974). Obras Completas. Bonaero: eldonejo Emecé.
  • Barnatán, M.R. (1972.). Jorge Luis Borges. Ediciones y Publicaciones Españolas. ISBN 978-84-7067-141-8.
  • — (1995.). Borges. Biografía total. Temas de Hoy (Biografías). Madrid.
  • Benítez, Luis (2004). Borges, la tiniebla y la gloria. LEA. ISBN 84-96138-15-1. [19] Alirita la 5-an de januaro 2018.
  • Bioy Casares, Adolfo (2006). Borges. Destino. ISBN 9788423338733.
  • Borges, J.L.; Ferrari, O. (1987.). Diálogos íntimos. Sudamericana. ISBN 950-07-0404-8.
  • Bulacio, Cristina; Grima, Donato (1998). Dos Miradas sobre Borges. Bonaero: eldonejo Gaglianone.
  • Cervera Salinas, Vicente (1992). La poesía de Jorge Luis Borges: historia de una eternidad. Editum.
  • — (1992). La poesía del logos. Editum.
  • Gallo, Gastón (1996). Biografía de Jorge Luis Borges. Produktita por el CD-ROM La Biblioteca Total (C) Nicolás Helft / Weber-Ferro. [20] Alirita la 5-an de januaro 2018.
  • Hadis, Martín. La vida y la obra de Jorge Luis Borges. Internetaleph. [21] Alirita la 5-an de januaro 2018.
  • Ministerio de Educación de la Nación. Subsecretaría de Coordinación Administrativa. Coordinación General de Informática y Telecomunicaciones. Efemérides Culturales Argentinas. «Jorge Luis Borges». Arkivigite je 2016-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
  • VVAA. Qué nos queda de Borges?. Suplemento especial. Buenos Aires: Diario Clarín. [22] Arkivigite je 2017-12-30 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Januaro 2018.
  • Fundación Konex. Premio Konex de Platino y el de Brillante 1984. «Jorge Luis Borges. Biografía». Arkivita el la originalo la 23-an de novembro 2007. [23] Alirita la 5-an de januaro 2018.
  • Savater, F. (2002). Borges: la ironía metafísica. Barcelona: Omega. [24] Arkivigite je 2021-01-17 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5-an de januaro 2018.
  • Vaccaro, Alejandro (1996). Georgie 1898-1930. Una vida de Jorge Luis Borges. Buenos Aires: Proa/Alberto Casares.
  • — (2006). Borges, vida y literatura. Edhasa. ISBN 950-9009-59-8.
  • Williamson, Edwin (2007). Borges, una vida. Seix Barral. ISBN 950-731-488-1.
  • «Audios de Jorge Luis Borges». Repositorio Institucional SEDICI. [25] Alirita la 5-an de januaro 2018.
  • Labryinths/publikigita fare de New Directions, 1967 kaj reeldonita en 2007
  • Jorge Luis Borges (Critical Lives) / Jason Wilson, 2006
  • With Borges / Alberto Manguel, 2006
  • Borges and Dante : echoes of a literary friendship / Humberto Núñez-Faraco, 2006
  • Borges and translation : the irreverence of the periphery / Sergio Gabriel Waisman, 2005
  • Borges : a life / Edwin Williamson, 2005
  • You might be able to get there from here: reconsidering Borges and the postmodern / Frisch, Mark F., 2004
  • Jorge Luis Borges (Bloom's BioCritiques) / Bloom, Harold, 2004
  • Jorge Luis Borges as writer and social critic / Racz, Gregary Joseph, 2003
  • The lesson of the master: on Borges and his work / Di Giovanni, Norman Thomas, 2003
  • Borges, the passion of an endless quotation / Block de Behar, Lisa, 2003
  • Jorge Luis Borges (en la serio Bloom's Major Short Story Writers) / Bloom, Harold, 2002
  • Invisible work: Borges and translation / Kristal, Efraín, 2002
  • Borges and his fiction: a guide to his mind and art / Bell-Villada, Gene., 1999
  • Jorge Luis Borges: thought and knowledge in the XXth century / Toro, Alfonso de, 1999
  • The secret of Borges: a psychoanalytic inquiry into his work / Woscoboinik, Julio, 1998
  • Borges and Europe revisited / Fishburn, Evelyn, 1998
  • Nightglow: Borges' poetics of blindness / Yudin, Florence, 1997
  • The Borges tradition / Di Giovanni, Norman Thomas, 1995
  • Signs of Borges / Molloy, Sylvia, 1994
  • Cervantes and the modernists: the question of influence / Williamson, Edwin, 1994
  • Out of context: historical reference and the representation of reality in Borges / Balderston, Daniel, 1993
  • Jorge Luis Borges: a writer on the edge / Sarlo, Beatriz, 1993
  • Borges' Narrative Strategy / Shaw, Donald, 1992
  • Borges revisited / Stabb, Martin S, 1991
  • The contemporary praxis of the fantastic: Borges and Cortázar / Rodríguez-Luis, Julio, 1991
  • Borges and his successors: the Borgesian impact on literature and the arts / Aizenberg, Edna, 1990
  • Jorge Luis Borges: a study of the short fiction / Lindstrom, Naomi, 1990
  • Borges and the Kabbalah: and other essays on his fiction and poetry / Alazraki, Jaime, 1988
  • The meaning of experience in the prose of Jorge Luis Borges / Agheana, Ion Tudro, 1988
  • Critical essays on Jorge Luis Borges / Alazraki, Jaime, 1987
  • Jorge Luis Borges (Modern Critical Views) / Bloom, Harold, 1986
  • Jorge Luis Borges, life, work, and criticism / Yates, Donald, 1985
  • The prose of Jorge Luis Borges: existentialism and the dynamics of surprise / Agheana, Ion Tudro, 1984
  • The aleph weaver: biblical, kabbalistic and Judaic elements in Borges / Aizenberg, Edna, 1984
  • Borges and his fiction: a guide to his mind and art / Bell-Villada, Gene, 1981
  • Jorge Luis Borges / McMurray, George R., 1980
  • Jorge Luis Borges, A Literary Biography / Monegal, Emir Rodriguez, 1978
  • Paper tigers: the ideal fictions of Jorge Luis Borges / Sturrock, John, 1977
  • The Cardinal points of Borges / Dunham, Lowell, 1971

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.