Sferoj
Aspekto
Sferoj estas esperantlingva serio de sciencfikciaj kaj fantastaj rakontoj. Ĝis nun aperis 10 numeroj, nomataj Sferoj 1, Sferoj 2 ktp, el kiuj pluraj konsistas el rakontoj de famaj aŭtoroj tradukitaj el aliaj lingvoj (ekzemple de Isaac Asimov, Stanisław Lem k.a.), dum la ceteraj enhavas prozaĵojn originale verkitajn en Esperanto. Ĝia iniciatinto kaj daŭrigonto estas Liven Dek.
- Sferoj 1 (1982 - tradukitaj verkoj)
- Sferoj 2 (1983 - tradukitaj verkoj)
- Sferoj 3 (1984 - originalaj verkoj)
- Sferoj 4 (1986 - tradukitaj verkoj)
- Sferoj 5 (1987 - tradukitaj verkoj)
- Sferoj 6 (1988 - originalaj verkoj)
- Sferoj 7 (1992 - tradukitaj verkoj)
- Sferoj 8 (1993 - originalaj verkoj)
- Sferoj 9 (1994 - tradukitaj verkoj)
- Sferoj 10 (2000 - originalaj verkoj)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sferoj (en OLE).
- Se barbaroj iam (unu el la kvar sciencfikciaj rakontoj de Jorge Camacho en Sferoj 10)
- Meti limon (sciencfikcia rakonto de Sten Johansson en Sferoj 10)
- La Biblioteko de Babelo (sciencfikcia rakonto de Jorge Luis Borges tradukita de Gulio Cappa en Sferoj 2)
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience