Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/43

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Luis Borges en 1951

Jorge Luis Borges (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1899 en Bonaero, mortis la 14-an de junio 1986 en Ĝenevo) estis argentina verkisto, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj personoj de la literaturmedio de la 20-a jarcento. Li fariĝis vaste konata ĉefe pro siaj etaj rakontaĵoj kaj fikciaj eseoj, sed li ankaŭ estis poeto, tradukisto kaj literaturkritikisto. Lin influis la verkoj de, inter aliaj, Edgar Allan Poe, Dante Alighieri, Miguel de Cervantes, Franz Kafka, H. G. Wells kaj G. K. Chesterton.

Lia verkaro estis fundamenta por la tutmondaj literaturo kaj pensaro, kaj krome estas celo de detalaj analizoj kaj multaj kaj diversaj interpretoj. Liaj plej bone konataj libroj, Ficciones (Fikcioj) kaj El Aleph (La alefo), publikigitaj en la 1940-aj jaroj, estas kompilaĵoj de mallongaj rakontoj interkonektitaj de oftaj temoj, kiel revoj, sonĝoj, labirintoj, filozofio, bibliotekoj, speguloj, fikciaj verkistoj kaj mitologio.La verkaro de Borges kontribuis al plibonigo de filozofia literaturo kaj de la ĝenro de fantazio, kaj estis konsiderata de kelkaj kritikistoj kiel markilo de la komenco de la movado magia realismo de la 20a jarcento en la Latinamerika literaturo. Liaj lastaj poemoj temas pri parolado kun kulturaj figuroj kiel Spinoza, Camões, kaj Virgilio.

Fantaziaj ontologioj, inventitaj genealogioj, utopiaj gramatikoj, fikciaj geografioj, multaj tutmondaj historioj, logikaj bestaroj, rakontaj etikoj, imagaj matematikoj, teologiaj konfliktoj, geometriaj inventoj, nerealaj roluloj, prezentitaj kiel realaj, kaj inventitaj memoroj estas parto de la enorma panorama mondo kiun en siaj verkoj Borges proponas kaj al la fakuloj kaj al la meza leganto. Sed super ĉio tio, jen filozofio, rigardita kiel perplekseco; la pensaro kiel konjekto, kaj poezio, nome la suprema formo de la racio. Kvankam li estis pura literaturisto, li estas favorata de semiotikistoj, matematikistoj, filologoj kaj filozofoj kaj mitologoj, ĉar Borges havigas — pere de la perfekto de sia lingvaĵo, de sia sciaro, de la universalismo de siaj ideoj, de la originaleco de siaj fikcioj kaj de la belo de sia poezio — verkaron kiu honorigas la hispanan lingvon kaj la tutmondan pensaron.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Johannes Brahms - James Cook - Goo