Spegulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Se vi serĉas informojn pri la Esperanto-gazeto nomata "Spegulo", vi povas trovi ĝin ĉe Spegulo (revuo).

Se vi serĉas informojn pri la ero de anatomio de birdoj nomata "Spegulo", vi povas trovi ĝin ĉe speguleto.


Spegulo reflektanta vazon

Spegulo estas reflekta surfaco kiu estas sufiĉe glata por formi bildon. La plej konata ekzemplo estas la simpla ebena spegulo en multaj domoj. En ĝi, paralela radio de lumo ŝanĝas sian direkton kaj tiel daŭrigas paralele. Tiel estiĝas bildo, kiu estas samgranda al la originala. (Vidu je spegula bildo.)

Laŭ Francisko Azorín spegulo estas Glata, brila surfaco, resendanta la lumon k. la bildon de la objektoj.[1] Li indikas etimologion el la latina speculum, el specio (vidi). Kaj li aldonas la terminon speguli, por resendi la bildon de io.[2]

Multaj modernaj speguloj estas faritaj per aldono de maldika tavolo el aluminio sur la vitron.

La koncepto de spegulo inspiris ankaŭ Lewis Carroll en lia porinfana libro Trans la spegulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri spegulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     De l' koro spegulo estas la okulo. 
  • Citaĵo
     Ne helpas spegulo al malbelulo. 
  • Citaĵo
     Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 188.
  2. Azorín, samloke.
  3. [1]