Spegula bildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En geometrio, reflektospegula bildo de figuro estas la alia figuro, kiu estas rezulto de apliko de izometrio kiu ne konservas orientiĝon (male turnado estas izometrio konservanta orientiĝon). Ĉar ekzistas nur 2 orientiĝoj, reflekto de reflekto havas la samon orientiĝon kiel la originala figuro, tiel du sinsekvantaj aplikoj de reflektoj konservas orientiĝon kaj estas ekvivalentaj al turnado kun movo.

Ekzemple signoj ≤ ≥ estas spegulaj bildoj unu de la alia.

Figuro, operacio de reflekto de kiu estas ekvivalenta al turnado kun movo, estas memspegulsimetria, ĝi povas havi (sed ne nepre) reflektan simetrion.

En optiko, spegula bildo de objekto povas esti farita per spegulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]