Etimologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Etimologiovortdeveno (laŭ Ĝamadio ankaŭ prasencoscienco[1]) estas scienco pri la etimo (devenopra-senco) kaj evoluo de vortoj kaj ties formoj, signifoj kaj uzateco en diversaj lingvoj. Ĝi estas la studo de la origino kaj de la evoluo de la vortoj, de ilia historio kaj de la probablaj ŝanĝoj de ilia signifo. Etimologio, sekve, studas vortojn ekde ilia origino ĝis la nuna formo kaj signifo, kun la celo malkovri ĝian veran sencon kaj pli funde konatiĝi kun ĝi. Etimologion oni povas subdividi en du ĉefaj branĉoj:

  • Vortara etimologio, kie oni pristudas la vorttrezoron de iu lingv(aĵ)o.
  • Onomastiko, kie oni pristudas verajn nomojn.

Metodo[redakti | redakti fonton]

Laŭ metodo, etimologio eblas esti scienca, pseŭdo-erudiciapopola.

Scienca etimologio estas etimologio bazita sur scienca lingvistiko, per sciencaj metodoj kaj kontrolo. Ĝi malfermas vastan kampon al la meditado kaj povas esti firma gvidilo por la historio de la lingvo. En scienca etimologio oni serĉas la unuan mencion pri la vorto; poste oni analizas la kuntekston, en kiu ĝi aperis, oni demandas, ĉu en tiu mencio ĝi estis uzata kiel stranga aŭ tute normala vorto; oni komparas la trovitaĵojn al aliaj lingvoj, ktp. Sen ia dubo, la etimologia studo de vorto, kun komparado de ĝiaj formoj en pluraj lingvoj ebligas profundan konatiĝon pri tiu vorto, kaj sekve permesas ties pli ĝustan uzadon.

Pseŭdo-erudiciamiserudicia etimologio estas etimologia farita neprofesie de amatoroj, kiuj havas nesistemajn konojn pri la lingvosciencoj. Foje multaj eltrovoj de ili estas konfirmotaj de scienca kontrolo, sed unue nur temas pri supozoj nebazitaj. Ekzemple, iu, kiu konus la anglan, la francan kaj Esperanton, povus diri ke la vorto Telefono devenas el la angla The lephone, misskribita Telephone, kaj ke lephone venas al la angla de la franca Le phone. Ĝenerale por apogi siajn teoriojn, amatoroj kreas strangajn rakontojn, kiel la sekvan:

Foje, en Francio, iu kreis aparaton nomatan “phone”, sed usonano rabis la aparaton. En Usono, ĉar li ne sciis la francan kaj ne konis la francan artikolon, li nomis la aparaton “Lephone”. Poste Graham Bell denove rabis la aparaton kaj nomis ĝin “The lephone”, kion oni misskribis per “Telephone”, kio, fine, iĝis la esperanta “Telefono”.

Ofte miserudicia etimologio ŝanĝas signifon, ortografion kaj uzon de la vortoj, ĉefe en mezklasoj kaj inter burĝaro.

Oni nomas popola etimologio misan supozon pri la deveno de vorto, kiu tamen influas ties evoluon. Ĝi estas unu el la fortoj efikantaj en evoluo de vortoj. Ekzemple la Eŭskoj transformis la latinan labarum (labaro) al lauburu (esperante: kvar kapoj), tiel ke la vorto estu malpli fremda.

Gradoj[redakti | redakti fonton]

Etimologio povas esti senpera (unugrada, proksima) aŭ pera (malproksima). Senpera etimologio diras nur la senperan originon de la vorto, dum la pera diras la plej unuan fonton de la esprimo. Ekzemple ĉielo en Esperanto venas senpere de la franca ciel (ĉielo), sed se oni volas scii pli, oni dirus ke ciel venas el la latina coelum (ĉielo), kiu, fine, venas el la greka koilos (konkava). Ĝenerale la pera etimologio iras ĝis la ŝanĝo de la signifo.

Etimologio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanta etimologio.

La studo de la Esperanta etimologio el scienca vidpunkto, estas utila por defendi la lingvon kontraŭ akuzoj pri artefariteco kaj por montri ĝian internaciecon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologia Esploro – eseo, D. Ĝamadio, 24-an de junio 2012. Vidita la 6-an de oktobro 2012.