Greka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Greka)
Saltu al: navigado, serĉo
Greka lingvo
Parolata en Grekio (99,8 % de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
Skribo greka alfabeto
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografia gre
    Terminologia ell
  Glottolog gree1276
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: 'Ολοι οι άνθρωποι γεννιούνται ελεύθεροι και ίσοι στην αξιοπρέπεια και τα δικαιώματα. Είναι προικισμένοι με λογική και συνείδηση, και οφείλουν να συμπεριφέρονται μεταξύ τους με πνεύμα αδελφοσύνης.
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La greka lingvo (moderngreke: ελληνικά [heliniKA]) kaj greke ελληνική γλώσσα [heleniKE GLOsa], aŭ helena lingvo, estas memstara lingvo, nome sendependa branĉo, el la hindeŭropa lingvaro. Ĝi estas indiĝena de la sudaj Balkanoj, la Egeaj Insuloj, okcidenta Malgranda Azio, partoj de norda kaj orineta Anatolio kaj la Suda Kaŭkazo, suda Italio, Albanio kaj Kipro. Ĝi havas la plej longe dokumentita historio de ajna hind-eŭropa lingvo, kies daŭro etendas tra 34 jarcentoj de verkitaj registroj.[1] Ties skribsistemo estis la Greka alfabeto dum la majoritato de ties historio; aliaj sistemoj, kiaj Linia B kaj la Kipra silabaro, estis uzataj antaŭe. Ties alfabeto evoluiĝis el la Fenica skribsistemo kaj siavice ĝi iĝis la bazo de la Latina, Cirila, Armena, Kopta, Gota kaj multaj aliaj skribsistemoj.

Ĝi havas la jenajn lingvajn kodojn: ISO-kodo: gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453), grc por la malnova (klasika).

Historio[redakti | redakti fonton]

La greka lingvo havas longan historion kaj estas skribita lingvo depost 1450 a.K. Oni ĝenerale dividas tiun 3500-jaran historion en tri aŭ kvar fazojn:

En ĉiu el tiuj fazoj la lingvo ne estis tute unueca, sed posedis diversajn formojn aŭ dialektojn.

Pra-greka kaj antikva greka lingvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antikva greka lingvo.
Areo de la pra-greka lingvo laŭ la lingvisto Vladimir I. Georgiev.
Komenco de Homera Odiseado de ĉ. la 8-a jc a.K.

La dorianoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra kaj la doria. La atika lingvo de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.

La klasikan grekan, kunportitan de la invadantoj, influis la lingvo de la pelasgoj, antaŭaj loĝantoj de la teritorio. El ilia lingvo, kiu perdiĝis, restis kelkaj grekaj vortoj, ekzemple νῆσος (nesos/nisos, = insulo, kiel en Peloponezo, Polinezio ktp.).

La greka de la Nova testamento kaj de influa traduko de la Malnova testamento (la Septuaginto) estas la kojnea greka lingvo (κοινὴ / kojne, greke «komuna [dialekto]»). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landoj de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohamedo kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de la Romia Imperio de Okcidento, Romo estis insulo de greka lingvo en kamparo latina.

Bizanca greka lingvo[redakti | redakti fonton]

La mez(epok)a aŭ bizanca greka lingvo komencis evolui en la bizanca aŭ orient-romia imperio post la divido de la romia imperio en 395, sed la ŝanĝoj vere manifestiĝis nur en la 6-a aŭ 7-a jarcento. Kompare al la klasika lingvo la bizanca simpligis la gramatikon kaj modifis la prononcon, kiu jam similis al la moderna. Frapa diferenco estas, ke la vokalojn η, ι kaj υ kaj la diftongoj ει kaj οι oni nun prononcis egale kiel "i".

Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 14531821, la grekoj loĝis sub la turka hegemonio, do multaj vortoj el la turka kaj el la slavidaj lingvoj eniris la lingvon. Ankaŭ la gramatiko plu simpliĝis, kiel simile okazis pri la latina en okcidenta Eŭropo.

Novgreka lingvo[redakti | redakti fonton]

Ŝosea signalaro de en greka.

La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotiko aŭ «popola» formo kaj la katarevuso aŭ «pura» formo. Katarevuso iasence estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la klasika atika. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1976, la demotika, la greka de la strato, fine venkis. Verkistoj tamen jam antaŭe, ĉirkaŭ la jaro 1900, komencis transiri al la demotika.

En Grekio en 2002 (censo) estis 10,7 milionoj da parolantoj; tutmonde estas ĉirkaŭ 13 milionoj[2]. Ekster Grekio la lingvo havas gravecon en Kipro (0,7 milionoj)[2].

Skribo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo greka alfabeto.

Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto.

Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekta.

Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B. De ĝi restas nur malmultaj konservitaj tekstoj, el la mikena epoko; ĝi pli-malpli pereis kun la mikena kulturo en la 12-a jarcento a. K.

Landoj, kie la greka estas oficiala

Formoj de la lingvo[redakti | redakti fonton]

Klasikaj (helenaj) formoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.

Modernaj formoj[redakti | redakti fonton]

Novgreka lingvo estas la teĥnika termino por la tutaĵo de la lingvaj evoluŝtupoj de la greka idiomo post la otomanaj konkeradoj, kies kulmino atingiĝis en 1453 per la falo de Konstantinopolo. Antaŭe oni ĝin nomu pli bone greka bizanca. Sed ankaŭ dum la tempo de la turka jugo la greka funkciis kontinue kiel diplomata kaj klereca lingvo.

Jarcentojn, ĝis la fina venko ne antaŭ la jaro 1975, kuŝis malsama kaj lingvistike malutila abismo inter la nature evoluinta parolata lingvo, la demotiko (greke δημοτική, dimotikí, «la popola [lingvo]») kaj la skribata kaj en lernejoj instruata, la katarevuso (greke καθαρεύουσα, katharévusa, «la purigita [lingvo]»). La laste nomita prenis sklave kaj blinde la antikvan helenan lingvon kiel la imitindan ekzemplon, kiun dulingvan fenomenon oni konis kaj signis jam ekde la malfruhelenisma epoko per la vorto atikismo.

Je diferenco al la klasika lingvo en Ateno dum la regno de Periklo la 5-an jarcenton a. K., la novgreka karakteriziĝas per senseble faciligita gramatiko kaj treege modifita prononco. Riĉiĝis ĝia vorttrezoro per multaj turkaj, latinidaj, albanaj kaj slavaj vortoj. Superlativa eco kuŝas en la fakto ke – de la Micena epoko ĝis hodiaŭ – la greka lingvo devancas eĉ la ĉinan kiel la lingvo la plej longe dokumentita kaj samtempe ankoraŭ nun uzata.

La grek-kalabra lingvo ankaŭ konata kiel grika lingvo estas greka lingvo rimarkinde malsama al la moderna greka kiu apartenas al la grek-itala lingvogrupo el la modernaj grekaj lingvoj. Nuntempe la grekkalabria lingvo estas parolata en naŭ urboj de la eta teritorio de la suda ekstremo de Kalabrio nomata Bovezio, kiuj estas Bova Superiore (ĉefa loĝloko kiu nomigas la teritorion), Roghudi, Gallicianò, samkiel Chorìo di Roghudi, Bova Marina, kaj en la urbo Regio de Calabria en la kvartaloj San Giorgio Extra kaj Rione Modena. Ekzistas ankaŭ informoj kiuj diras ke centoj da parolantoj ankaŭ troviĝas en la kvartaloj Arangea kaj Sbarre, en Regio de Calabria, kaj malpli granda kvanto en Melito di Porto Salvo, precipe danke al la elmigrado el Roghudi kaj Chorìo post la inundoj okazintaj en 1971. Ĉirkaŭ 2.000 personoj parolas ofte kaj komprenas la lingvon kaj aliaj 3.000 personoj ĝin komprenas kaj parolas, kaj estas ilia gepatra lingvo, sed ne estas la ĉiutaga lingvo, kaj nur 50 el ili estas malpli ol 35jaraĝa, malgraŭ la penoj de kulturaj asocioj kaj administraj agentejoj. En Bova nuntempe multaj studas la modernan grekan anstataŭ ol grika.

Influo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La greka lingvo estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo, ekzemple: analizo, mito, poezio, logiko, muziko, politiko, teorio, strategio, geometrio, matematiko, fenomeno, -logio kaj multmultaj aliaj vortoj. Helenaĵoj estas ankaŭ kaj, nun, pri, pugo kaj la pluralo per -j[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Greek language. Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica, Inc.. Alirita 29a de Aprilo 2014.
  2. 2,0 2,1 (2009) Ethnologue (angle). Dallas: SIL International.
  3. Ĉu la sufikson -j aŭdas terure? (tiel) (esperante). Lernu! (2009). Alirita 2012-12-31.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • W. Sidney Allen, Vox Graeca – a guide to the pronunciation of classical Greek. Cambridge University Press, 1968–74. ISBN 0-521-20626-X
  • Robert Browning, Medieval and Modern Greek, Cambridge University Press, 2nd edition 1983, ISBN 0-521-29978-0. An excellent and concise historical account of the development of modern Greek from the ancient language.
  • Crosby kaj Schaeffer, An Introduction to Greek, Allyn and Bacon, Inc. 1928. A school grammar of ancient Greek
  • Dionysius of Thrace, "Art of Grammar", "Τέχνη γραμματική", ĉ. 100 a.K.
  • Hans Eideneier: Von Rhapsodie zu Rap. Gunther Narr Verlag, Tübingen 1999, ISBN 3-8233-5202-4.
  • David Holton, Peter Mackridge, kaj Irene Philippaki-Warburton, Greek: A Comprehensive Grammar of the Modern Language, Routledge, 1997, ISBN 0-415-10002-X. A reference grammar of modern Greek.
  • Geoffrey Horrocks, Greek: A History of the Language and Its Speakers (Longman Linguistics Library). Addison-Wesley, 1997. ISBN 0-582-30709-0. From Mycenean to modern.
  • Brian Newton, The Generative Interpretation of Dialect: A Study of Modern Greek Phonology, Cambridge University Press, 1972, ISBN 0-521-08497-0.
  • Eduard Schwyzer: Griechische Grammatik. C. H. Beck, München. Band 1: Allgemeiner Teil, Lautlehre, Wortbildung, Flexion. 1934/1939, 6. Aufl. 1990. Band 2: Syntax und syntaktische Stilistik. 1950, 5. Aufl. 1988. Band 3: Register. 1953, 2. Nachdr. der 2. Aufl 1980. Band 4: Stellenregister. 1971, 3. Aufl. 2005.
  • Andrew Sihler, "A New Comparative Grammar of Greek and Latin", Oxford University Press, 1996. An historical grammar of ancient Greek from its Indo-European origins. Some eccentricities and no bibliography but a useful handbook to the earliest stages of Greek's development.
  • Herbert Weir Smyth, Greek Grammar, Harvard University Press, 1956 (reviziita eldono), ISBN 0-674-36250-0. Normiga gramatiko de klasika Greka.
  • Krill, Richard M., Greek and Latin in English Today, Bolchazy-Carducci Publishers, 1990, ISBN 0-86516-241-7.
  • Scheler, Manfred (1977): Der englische Wortschatz 'English vocabulary'. Berlin: Schmidt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]