Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj (CETS 148) estas ĉarto de Konsilio de Eŭropo adoptita en 1992.

Ĉi tiu traktato celas protekti kaj disvastigi la regionajn kaj minoritatajn lingvojn de Eŭropo. Ĝi estis akceptita, unuflanke, por daŭrigi kaj evoluigi la kulturajn tradiciojn de Eŭropo, kaj aliflanke, por respekti la rajton uzi regionan aŭ minoritatan lingvon private kaj publike.

Unue, ĝi deklaras celojn kaj principojn kiujn landoj provas apliki al ĉiuj regionaj kaj minoritataj lingvoj parolataj ene de sia teritorio: respektante la geografian regionon de ĉiu lingvo; la bezonon por promociado; la faciligon aŭ kuraĝigon pri la uzo de regionaj kaj minoritataj lingvoj parolataj kaj skribataj, publike kaj private (per taŭgaj instruaj kaj studaj metodoj, per transnaciaj interŝanĝoj por lingvoj uzataj en identaj aŭ similaj formoj en aliaj ŝtatoj).

Plue, la ĉarto montras kelkajn manierojn por subteni regionajn aŭ minoritatajn lingvojn publike. Ĉi tiuj manieroj kovras la jenajn fakojn: edukado, juro, administraj aŭtoritatoj, publikaj servoj, novaĵoj, kulturaj aktivaĵoj, ekonomikaj kaj sociaj aktivaĵoj kaj transregionaj interŝanĝoj. Ĉiu lando penas apliki minimume 35 paragrafojn aŭ subparagrafojn elektitajn en la ĉarto, inkluzive de devigaj metodoj elektitaj de "hard core". Plue, ĉiu lando devas specifi en ĝia oficiala dokumento de ratifikado, akceptadoaprobado ĉiun regionan aŭ minoritatan lingvon (aŭ oficialan lingvon kiu estas malpli vaste uzata en la tuta aŭ parta teritorio), al kiu la alineoj elektitaj aplikiĝas.

Plenumo de tiu ĉarto estas kontrolata per komitato de fakuloj, kiuj regule ekzamenos raportojn prezentitajn de la landoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La ĉarto traktas ankaŭ "ne teritorie ligitajn lingvojn" (difino en artikolo 1). Tia lingvo, kvankam speciala, estas Esperanto. Tamen Esperanto ne estas inkluzivita en la koncernaj lingvoj, ĉar laŭ la difino la ĉarto koncernas tiajn lingvojn nur, se ili estas "tradicie" uzataj.

Subskribintaj landoj[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Armenio.svg Armenio ratifo: 25/1/2002

Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio ratifo: 28/6/2001

Flag of the United Kingdom (3-5).svg Britio ratifo: 27/3/2001

Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio ratifo: 15/10/2006

Flago-de-Danio.svg Danio ratifo: 8/9/2000

Flago-de-Finlando.svg Finnlando ratifo: 9/11/1994

Flago-de-Germanio.svg Germanio ratifo: 16/9/1998

Flago-de-Hispanio.svg Hispanio ratifo: 9/4/2001

Flago-de-Hungario.svg Hungario ratifo: 26/4/1995

Flago-de-Kipro.svg Kipro ratifo: 26/8/2002

Flago-de-Kroatio.svg Kroatio ratifo: 5/11/1997

Flago-de-Liĥtenŝtejno.svg Liĥtenŝtejno ratifo: 18/11/1997

  • Nenia regiona aŭ minoritata lingvo

Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo ratifo: 22/6/2005

  • Konfirmota

Flago-de-Montenegro.svg Montenegro ratifo: 15/2/2006

Flago-de-Nederlando.svg Nederlando ratifo: 2/5/1996

Flago-de-Norvegio.svg Norvegio ratifo: 10/11/1993

Flag of Serbia.svg Serbio ratifo: 15/2/2006

Flago-de-Slovakio.svg Slovakio ratifo: 5/9/2001

Flago-de-Slovenio.svg Slovenio ratifo: 4/10/2000

Flago-de-Svedio.svg Svedio ratifo: 9/2/2000

Flago-de-Svisio.svg  Svislando ratifo: 23/12/1997

Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio ratifo: 19/9/2005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]