Minoritata lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Minoritataj lingvoj)

Minoritata lingvo estas lingvo parolata de minoritato de la loĝantaro de iu lando. Minoritataj lingvoj kutime ne estas lingvoj oficialaj, tamen ankaŭ ili havas sian kulturon kaj literaturon, foje nur buŝan, foje ankaŭ skriban.

Kelkaj minoritatoj estas nur branĉoj de sia ĉefgento, kiu regas en propra ŝtato (ekz. polaj minoritatoj en Germanio, Usono ktp. estas branĉoj de la pola ĉefgento en Pollando), sed multaj nacioj ne posedas propran ŝtaton kaj ekzistas sole kiel naciaj minoritatoj.

Kelkaj minoritatoj ekzistas sole en unu ŝtato (ekz. soraboj en Germanio), aliaj diaspore en multaj ŝtatoj (ciganoj).

Kelkaj minoritatoj formiĝis el almigrintoj (ekz. en Usono), aliaj estas originaj indiĝenoj. Ekzemple multaj afrikaj ŝtatoj konsistas el nombraj lokaj etnoj, kies lingvoj ofte eĉ ne havas skriban formon kaj kies kulturo estas transportata buŝe de generacio al generacio, tial ili uzas kiel komunan ŝtatan lingvon iun el la iamaj koloniaj lingvoj (anglan, francan, portugalan ktp.).

Kvankam oni ĝenerale agnoskas, ke ĉiu lingvo havas rajton je ekzisto kaj ĉiu homo rajtas kleriĝi en sia gepatra lingvo, nur sufiĉe fortaj minoritatoj kapablas establi proprajn lernejojn, eldonadi librojn en sia lingvo kaj disvolvadi sian kulturon. Ĉiam oni renkontas la klopodon de la ĉefgento kaj de ĝiaj burokratoj sufoki la minoritatan lingvon, likvidi ties lernejojn kaj kulturon kaj la junan generacion eduki en la lingvo de la ĉefgento.

Ĉu Esperanto mem estas minoritata lingvo?[redakti | redakti fonton]

La opinioj pri tio diversas. La Manifesto de Raŭmo (1980) emfazas, ke "la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato."

Ankaŭ diversaj aŭtoroj traktas la demandon, ĉu Esperanto estas minoritata lingvo. Mark Fettes verkis la artikolon: The Esperanto Community: A Quasi-Ethnic Linguistic Minority? (1996)[1]. Sabine Fiedler skribis en artikolo sub la titolo "Zu Merkmalen der Esperanto-Sprachgemeinschaft" (Pri ecoj de la Esperanto-lingvokomunumo; 1998), ke la tuteco de tiuj faktoroj, kiujn la parolantoj komprenas kiel distingajn kaj por ili pozitivajn karakterizaĵojn, formas kune kun la malalta rekono de la parolantoj flanke de la 'plimulto' la bazon por evoluinta propra identeco, laŭ kiu ŝajnas ĝuste karakterizi la lingvokomunumon de Esperanto kiel specifan specon de lingve-kultura malplimulto. (Originalo en la germana)[2]

KIMURA Goro Christoph (2009) publikigis artikolon sub la titolo "Esperanto als Minderheitensprache: Eine sprachsoziologische Betrachtung" (Esperanto kiel minoritata lingvo: Lingvosociologiaj konsideroj)[3]. Al tiu artikolo Johannes Klare (2012) respondis malaprobe. Laŭ Klare Esperanto ne havas 'historian kompaktan loĝoregionon' ene de pli granda teritorio de plimulto - kaj sekve laŭ li ne povas esti minoritata lingvo. Konsiderindas tamen, ke laŭ tiu difino ankaŭ la jida, la romaa k.a. ne estus minoritataj lingvoj. Tiuj lingvoj tamen estas konsiderataj kiel minoritataj lingvoj, nome 'teritorie ne ligitaj lingvoj', laŭ la difino de la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj. Krome konsiderindas, ke Klare ŝajne ne konscias, ke Esperanto estas denaska lingvo; li skribas ke Esperanto ekzistus nur kiel fremdlingvo kaj tial ne kiel denaska lingvo.[4]

"Iom speciala minoritata lingvo"[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ John Edwards (2010) parolas pri Esperanto kiel "iom speciala minoritata lingvo"[5]. Al Edwards la afero ŝajne estas tiel evidenta, ke li ne motivigas la esprimon. Laŭ Brian Kaneen "Esperanto estas nova speco de lingvo, kiel evolua plibonigo en tutmondaj komunikadoj, kiel neŭtrala internacia lingvo, planita kaj kreita intence por defendi kaj protekti minoritatajn lingvojn, vera pontolingvo de komunikado inter etnoj"[6].

LIET Internacia[redakti | redakti fonton]

LIET Internacia, kantfestivalo por minoritataj lingvoj. Laŭ intervjuo en 2006 de Libera Folio kun reprezentanto de la LIET Internacia, kanto en Esperanto eble estus allasata laŭ aparta decido, kvankam ĝi ne estas oficiale agnoskita kiel minoritata lingvo[7].

En 2022 kanto en Esperanto (Mozaiko, de la itala kantistino Chiara Raggi[n 1]) estis allasata en la alternativa eŭrovida konkurso por minoritataj lingvoj (angle: Eurovision minorities languages) [8].

Aŭ ne minoritata lingvo...[redakti | redakti fonton]

Laŭ la "Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO" (2011) "TEJO ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon."[9] La teksto ne traktas la demandon, ĉu Esperanto intertempe estas minoritata lingvo. Laŭdire TEJO preferas esti sendependa internacia organizaĵo kadre de junularaj asocioj; se Esperanto estus oficiale "minoritata lingvo", eble oni metus TEJO-n al la grupo de asocioj de minoritataj lingvoj, kiuj havas sufiĉe alian celaron ol TEJO.

Ĝis nun Esperanto ŝajne en neniu ŝtato aŭ regiono estas rekonita kiel minoritata lingvo. En Eŭropo la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj (1992) ne allasas Esperanton, ĉar tiu lingvo ne estas "tradicie" parolata en Eŭropo (nek en iu regiono, art. 1 a, nek "ne teritorie ligite", art. 1 c)[10].

Ĉu la angla kaj la rusa estas minoritataj lingvoj?[redakti | redakti fonton]

En sia studo Tom Kamusella de la skota Universitato St. Andrews analizas la ekeston de naciŝtatoj unuflanke surbaze de etnolingvaj (etnoreligiaj), alivortumita kiel 'nacia memdeterminado' en Sovetunio, Barato, Ĉinio kaj Hindoĉinio. En la intermilita Sovetunio, minoritataj lingvoj de facto anstataŭigis la rusan en la respektivaj aŭtonomaj teritorioj (oblast) ies kiel la ĉefa amaskomunikilaro de edukado, administrado kaj kulturo. Post 1938 tamen tiuj lingvoj fariĝis duarangaj vidalvide de la rusa. Aliflanke en okcidenta kaj orienta Eŭropo la naciŝtatoj ne formiĝis surbaze de etnolingvaj (etnoreligiaj) konsideroj. En 1998 ekvalidis la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, kvankam kvankam la subskribintoj restis liberaj elekti la ampleksecon de proponita protekto de minoritataj (aŭ regionaj) lingvoj. Tiel Pollando ekzemple protektas la lingvojn armenan kaj tataran, kiuj estas ne parolataj en Pollando, kaj ne plu estis en uzo sur la teritorio de Pollando ekde la Mezepoko. Aliflanke, en okcidenta Eŭropo (ŝtatcentrita) civita naciismo superregas kaj lingvo ne konsistigas iun legitiman bazon por politikaj projektoj kiuj povus rompi la teritorian integrecon de ŝtato. Tiel Pollando malagnoskas la silezian lingvon, kvankam ĝi estas la dua plej parolata lingvo (3% de la pola loĝantaro) post la pola mem. Parolantoj de la silezia ne celas krei propran naciŝtaton sed sole deziras libere uzi sian lingvon en Pollando. Konforme al la politiko de Francio, ne ekzistas (etnolingvaj aŭ etnoreligiaj) minoritatoj en Francio, ĉar ĉiuj estas francaj civitanoj kaj kiel tiaj apartenas al la franca ŝtato. Tiu ĉi civita naciismo , bazita sur la principo ke la ŝtato pli gravas ol la etnolingva nacio, kaŝas nedeklaritan etnolingvan politikon de subpremado de ĉiuj aliaj lingvoj krom la francan. Malgraŭ ke oni aldonis en la Ĉarto la koncepton 'regionaj lingvoj' por indiki la minoritajn lingvojn ekster Orienta Eŭropo kaj Mezŭropo, Francio tamen decidis ne ratifi la ĉarton. Same kiel Francio, la Rusa Federacio subskribis sed ne ratifis la Ĉarton kaj tial tie neniu lingvo estas protektata sub la kriterioj de ĉi tiu Ĉarto[11]. En Ukrainio, la kontestita lingva leĝo el 2012 (kiu en 2014 estis nuligita) estintus ebligi ke la rusaj etnaj minoritatoj, kiuj nur en Krimeo havis plimuton, anstataŭigus la ukrainan lingvon per la rusa kiel la superforta lingvo de la publika vivo, ŝtata administrado kaj edukado[12]. Kiel la angla, hispanafranca, ankaŭ la rusa estas postimperia lingvo kaj ne estas ajna minoritata aŭ regiona lingvo kiu bezonus esti protektataj sub la kondiĉoj de la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj. Kontraŭe al la vidpunktoj kiujn reprezentas 'Russkii Mir " (Rusa Paco kiel eksterpolitika doktrino[13]) por la parolantoj de la mondlingvoj angla, la franca kaj hispana la koncepto "ŝtato" estas la ĉefa kriterio de ilia nacia identeco, ne "lingvo"[14].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(angla) Kimura, G. C. 2012. Esperanto and minority languages: A sociolinguistic comparison. Language Problems & Language Planning 26(2). 167–181.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mark Fettes, 1996: The Esperanto Community: A Quasi-Ethnic Linguistic Minority? (Language Problems and Language Planning 20 (1), 53-59). Resumo en Esperanto kaj kroata, en la angla
  2. En: Interlinguistische Informationen Beiheft 4, 1998, S. 27: "Die Gesamtheit dieser Faktoren, die von den Sprechern als distinktive und für sie positive Charakteristika empfunden werden, bilden zusammen mit der geringen Anerkennung der Sprecher durch die 'Mehrheit' die Grundlage für eine entwickelte Eigenidentität, die es gerechtfertigt erscheinen läßt, die Esperanto-Sprachgemeinschaft als spezifische Art einer sprachlich-kulturellen Minderheit zu charakterisieren."
  3. En: Interlinguistische Informationen, Beiheft, 2009/11, Bd. 16, S. 11-24
  4. Esperanto – eine Minderheitensprache? (2012). Tie Klare parolas pri la cititaj "historisch angestammtes kompaktes Siedlungsgebiet" kaj asertas: "Esperanto existiert nur als Fremdsprache und damit nicht als Muttersprache;"
  5. John Edwards: Minority Languages and Group Identity: Cases and Categories. Amsterdam: John Benjamins, 2010: "this rather special minority language", p. 12
  6. Wally du Temple, Brian Kaneen: grava donacinto al Esperantic Studies Foundation, p. 4, (PDF) Informilo por Interlingvistoj, #118 (1/2022)
  7. Libera Folio: Ĉu Esperanto taŭgus en minoritata kant-festivalo?
  8. (eo) Ŝanco por Esperanto en minoritata Eŭrovido, Libera Folio, la 22-an de novembro 2022, alirite la 26-an de novembro 2022.
  9. "La origina celo de Esperanto, iĝi ĝenerale uzata kaj alirebla lingvo, estas kontraŭstrebata per la emo igi la Esperanto-komunumon protektindan minoritaton, kiu aŭtomate apogas certgradan fermitecon. Krome, io protektinda ne donas la impreson venkonti. Tial TEJO ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon."Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO Arkivigite je 2012-11-11 per la retarkivo Wayback Machine, 2011
  10. Ĉarto (franca versio, kun ligiloj al multaj tradukoj)
  11. (en) Chart of Signatures and Ratifications of Treaty 148: European Charter for Regional or Minority Languages. Konsilio de Eŭropo. la 4-an de aŭgusto 2019.
  12. Moser, Mikaelo. 2014, Language Policy and the Discourse on Languages in Ukraine Under President Viktor Janukoviĉ. En: (serio) Soviet and Post-Soviet Politics and Society). Stuttgart, Ibidem Verlag.
  13. (rusa) Petukhov V.V., Barash R.E. Rusoj kaj la “rusa mondo”: historia kunteksto kaj moderna legado, Polis. Politikaj Studoj, M., 2014. n-ro 6, paĝoj 83, 91, ISSN 1026-9487 .
  14. Tomasz Kamusella, Russian and English: Minority Languages in Europe?, Academia.edu, 2019

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Eŭropa Konsilio: Reservations and Declarations for Treaty No.148 – European Charter for Regional or Minority Languages.


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "n", sed la responda etikedo <references group="n"/> ne estis trovita; $2