Sabine Fiedler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sabine Fiedler
Sabine Fiedler ĉe simpozio de UAM Poznano
Sabine Fiedler ĉe simpozio de UAM Poznano
Personaj informoj
Naskiĝo 9-an de decembro 1957 (1957-12-09) (60-jara)
en Gorndorf
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Profesio profesoro, anglisto, interlingvisto, esperantologo, esperantisto
Lingvoj germana lingvo, Esperanto, angla lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Sabine FIEDLER (naskiĝis la 9-an de decembro 1957 en Gorndorf) estas germana anglistino kaj interlingvistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis la anglan kaj rusan en la universitato de Halle-Wittenberg kaj doktoriĝis en angla lingvistiko, en 1999 habilitiĝis en ĝenerala lingvistiko (pli precize interlingvistiko). Ŝi instruas en la Universitato de Lepsiko. Ŝiaj ĉefaj temoj de scienca laboro estas faka komunikado, frazeologiscienco, esperantologio.[1] De 2011 ŝi estas la prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. Partoprenis en la libro Language Policy and Linguistic Justice.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fachtextlinguistische Untersuchungen zum Kommunikationsbereich der Pädagogik. Frankfurt a. M. k.a.: Lang, 1991
  • Plansprache und Phraseologie. Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto. Frankfurt a. M. k.a.: Lang, 1999
  • Esperanta frazeologio. Rotterdam: Universala Esperanto Asocio, 2002
  • English Phraseology. A Coursebook. Tübingen: Narr, 2007

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La kontribuantoj" en Lingva Arto, UEA, Roterdamo, 1999, paĝo 214.