Esperantologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperantologo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fako de lingvistiko. Por informoj pri la samnoma Esperanto-gazeto, vidu la artikolon Esperantologio (gazeto).

Esperantologio estas la speciala esperanta lingvoscienco, okupiĝanta pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko kaj transskribo de internaciaj fakvortoj kaj de propraj nomoj. Esperantologiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principoj de neceso kaj sufiĉo kiuj postulas ekvilibradon inter koncizeco kaj klareco de la vorto.

Elektitaj principoj[redakti | redakti fonton]

Esperantologio starigas la jenajn principojn rilate al vortradikoj:

  • La principo de internacieco
  • La principo de analogeco kun aliaj lingvaj elementoj
  • La principo de vortara ekonomio
  • La principo de la bonsoneco.

Kiel oni vidas, ĉi tiuj principoj ne ĉiam estas akordigeblaj inter si; ekzemple la internacieco postulas la vorton "internacionala" dum la analogeco kaj vortara ekonomio postulas la vorton "internacia". En la lingvo ŝajnas pli grava la 2-a kaj 3-a principoj ol la 1-a.

Krome la nepran validiĝon de esperantologiaj principoj baras ankaŭ la lingvouzo, kiu povas sankcii formojn ne tute ĝustajn kaj povas igi klaraj formojn per si mem neklarajn.

Kaj precipe oni devas akcenti, ke laŭ la supraj principoj oni povas kritiki nur la vortojn novajn, sed ne la praajn aŭ enradikiĝintajn vortojn de la lingvo. Estas evidente, ke tiaj klopodoj kunportus nur skismojn, ĉar ĝenerala konsento neniam estus ebla pro la manko de la absoluta akordigebleco de la principoj. Do tiaj klopodoj, kiajn faris ekzemple Sentis por fari analogecon inter la vortoj naskitaj de sama latina radiko (supozi, propozi, ripozi, kompozi, opozi; produkti tradukti, kondukti, ktp) estas funde eraraj, ĉar ili ne konsideras la tradicion kaj la postulon de la lingva unueco, kiu estas pli grava ol ĉiuj aliaj principoj.

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

  • Norma aŭ preskriba Esperantologio estas scienco pri la validaj normaj bazoj de Esperanto, pri ĝia (hierarkia) normsistemo (1. Bulonja Deklaracio, 2. Fundamento kun Oficialaj Aldonoj, 3. komuna lingvouzo, 4. Zamenhofa stilo); el tio ĝi deduktas, kio estas gramatike ĝusta kaj stile bona Esperanto. Tiucele ĝi sisteme kaj konsekvence aplikas la normsciencan metodaron, precipe la (norm-)logikon, la semantikan kaj teleologian norminterpretadojn kaj la kompletigon de normoj helpe de la formala teleologio. La formala teleologio - t.e. la formala teorio de racie celkonforma agado - estas parte ekvivalenta al la normlogiko, ĉar celoj povas esti rigardataj kiel kvazaŭ-normoj. (La normlogiko mem ne estas preskriba, ĉar ĝi povas nur kontroli normojn aŭ dedukti ilin el aliaj jam validaj normoj, sed ĝi ne povas mem krei normojn).

Kelkaj famaj esperantologoj[redakti | redakti fonton]

Pioniroj[redakti | redakti fonton]

Gaston Waringhien

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.