Reinhard Haupenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reinhard Haupenthal
Naskiĝo 17-an de februaro 1945
en Kronach
Morto 29-an de septembro 2016
en Vaison-la-Romaine
Nacieco germano
Edz(in)o Irmi HAUPENTHAL
v  d  r
Information icon.svg

Reinhard HAUPENTHAL (naskiĝis la 17-an de februaro 1945 en Kronach, mortis la 29-an de septembro 2016 en Vaison-la-Romaine) estis pensiiĝinta instruisto pri la germana lingvo kaj katolika religio en Saarbrücken. En Esperantujo li aktivis kiel tradukisto, esperantologo kaj interlingvisto (interalie okupiĝis pri Volapuko kaj la verkaro de Schleyer). Li estis multjara afergvidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) kaj en tiu funkcio redaktis gazeton kun granda recenza parto, prizorgis libroeldonadon kaj -vendadon kaj aranĝis renkontiĝojn. Haupenthal estis membro de la Akademio de Esperanto. Li eldonis verkaron de Karolo Piĉ.

Li mortis la 29-an de septembro 2016 je 2:33 nokte post longa suferiga malsano.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Enkonduko en la Librosciencon de Esperanto.
  • 1968 Enkonduko en la Librosciencon de Esperanto, Eldonejo Ludwig Pickel, Nürnberg, 44 p.
  • 1976. (Red.) Plansprachen. Beiträge zur Interlinguistik. Wege der Forschung 325. Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft.
  • 1977 Katalog der Plansprachenliteratur der Universitätsbibliothek Saarbrücken. Katalogo de la planlingva literaturo de la universitata biblioteko Saarbrücken. Saarbrücken: Saarländischer Esperanto-Bund.
  • 1982. Johann Martin Schleyer (1831-1912). Autor der Plansprache Volapük. Festvortrag anlässlich seines 150. Geburtstages gehalten im Martin-Schleyer-Gymnasium zu Lauda-Königshofen am 17. Oktober 1981. Saarbrücken: Iltis.
  • 1982. Volapük die Weltsprache: Entwurf einer Universalsprache für alle Gebildete der ganzen Erde. Hildesheim, Zürich, New York: Georg Olms Verlag.
  • 1984. Der erste Volapük-Kongreß. Friedrichshafen, August 1884. La unua Volapük-kongreso. Friedrichshafen, Aŭgusto 1884. Dokumente und Kommentare. Dokumentoj kaj Komentoj. Saarbrücken: Iltis.
  • 1985. Kion Kerckhoffs skribis al Schleyer. Dialogo 13.1(45), p.19-20.
  • 1989. Das erste Jahrzehnt der Weltsprache Volapük., (Überlingen, 1889).

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj editoritaj de R. Haupenthal[redakti | redakti fonton]

  • Fernando de Diego: Pri Esperanta tradukarto (1979)
  • Karolo Piĉ: La litomiŝla Tombejo (1981)
  • Fernando de Diego: Pri literatura kritiko (1984)
  • Karolo Piĉ: Ordeno de verkistoj (1985)
  • Karolo Piĉ: Klaĉejo (1987)
  • Naturalismo kaj skemismo (1987, Korespondo inter Fernando de Diedo kaj Karolo Piĉ kaj Reinhard Haupenthal)
  • La Esperantisto (1988, represo de la unua esperanto-gazeto en unu volumo)
  • Balzac: Drolaj rakontoj (1989)
  • Karolo Piĉ: Urbi et orbi (1990)
  • Karolo Piĉ: Perspektivoj de la Ilustraloj (1994)
  • Karolo Piĉ: La interna vivo de Esperanto (1995)
  • Henri Vatré: Neologisma glosaro (1997)
  • Karolo Piĉ: Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto (1999)
  • Klaro kaj elasto (Festlibro por la 80a naskiĝ-tago de Fernando de Diego, 2003)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reinhard Haupenthal forpasis

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]