Gottfried August Bürger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gottfried August Bürger
Gottfried August Bürger.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1747 (1747-12-31)
en Molmerswende
Morto 8-an de junio 1794 (1794-06-08) (46-jara)
en Göttingen
Mortis pro tuberkulozo [#]
Tombo Göttingen [#]
Etno Germanoj [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Göttingen [#]
Subskribo Gottfried August Bürger
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • universitata profesoro • ĵurnalistoverkistoaŭtoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Busto en Göttingen de la fama verkisto Gottfried August Bürger

Gottfried August BÜRGER (naskiĝis la 31-an de decembro 1747 en Molmerswende - mortis la 8-an de junio 1794 en Göttingen) estis germana verkisto.

Li studis juron, sed laboris kiel oficisto, ekde 1789 li estis profesoro de estetiko en Göttingen, multe li tradukis kaj redaktis gazeton Deutsche Musenalmanach (Germana Almanako de Muzoj, 1779-1794). Li estas konsiderata kiel kreinto de germana balado, bazita sur la folklora tradicio. Mondan famon certigis al li la plej bona prilaboro de aventuroj de barono Münchhausen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bürger frekventis la urban lernejon en Aschersleben (1759 ĝis 1760), poste la seminarion pedagogikan ĉe Halle (Saale) (1760–1763), kaj komencis, kontraŭvole kaj sekvante la volegon avan, en 1764 la studon de teologio samloke. Sed baldaŭ li, sub la influo de profesoro Christoph Adolph Klotz, ekokupiĝis pri aliaj sciencoj pli belsciencaj. Post fino de siaj ofte interompitaj studoj li ricevis, danke al la perado de Heinrich Christian Boie, en 1772 la postenon de oficejo en Altengleichen apud Göttingen. Li ekkontaktis la rondon de junaj poetoj en Göttingen (Hölty, Voß, Miller, Cramer, la grafoj Stolberg i.a.) kaj nuptis en aŭtuno 1774 filinon de la justiculo Leonhart zu Niedeck, antaŭ translokiĝo al Wölmershausen, je vilaĝo de ties administrejo. Baldaŭ poste li enamiĝis je la pli juna fratino de la edzo, je la en la kantoj sub la nomo Molly celebrita Auguste. Post la morto patra (1777) ŝi ja vivis kelkajn jarojn en lia loĝejo. La duobla rilato al ambaŭ fratinoj tre malfaciligis liajn vivon kaj konsciencon. Aldoniĝis diversaj domaj zorgoj.

Akuzite de la superuloj pro tro neglektema afergvidado li liberigitis antaŭtribunale sed ja decidis libervole demisii. Post la morto de la edzino en 1784 li translokiĝis al Göttingen por perlabori la vivon per privataj prelegoj pri estetiko kaj germana arto. En 1785 li finfine edzinigis la amatan Molly. Ŝia frua morto en januaro 1786 trudis lin denove en depresiojn kaj malebligis kelktempe eĉ poetan kreivon. Okaze de sia 50a datreveno fondiĝo la universitato doktorigis lin kaj peris en novembro 1789 la nomumon de li je orda profesoreco (honorofica). La volo je normalaj vivkondiĉoj hejme igis Bürge edziĝi denove, plej malfeliĉe. En oktobro 1790 li nuptis ŝvabinon; post kelkaj semajnoj jam la feliĉo finiĝis kaj divorco sekvis jam en marto 1792. Sed tio kaŭzis al li kuraĝon kaj esperon ĉiajn! Li postlasis du filinojn kaj du filojn. En 1895 oni starigis por li monumenton en Göttingen. Bürger estis malgranda kaj svelta kun vizaĝaj trajtoj tro imponaj. Tra la okuloj liaj videblis klare lia poeta talento. Socia sento mankis kiel ankaŭ engaĝiiĝemo malgraŭ lia ne kontestebla bonkoreco.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La poeta talento de Bürger evoluis malrapide apogite per la kritika severeco de la amiko Boie kaj la imito de popularaj modeloj. La varmeco de la sentoj, la senperaj kaj fascinantaj naturaj tonoj de interna sentemo, molo kaj esprimpovo, la riĉeco forma ankaŭ, igis lin sendube unu el la plej grandaj germanaj lirikistoj. Tamen konsiderindas ankaŭ la riproĉoj de Friedrich Schiller ke mankus al li la ideala ideo pri amo kaj beleco. Krom liaj lirika poemoj furoris ankaŭ la rakontantaj poemoj en populara stilo. Liaj unuaj kreaĵoj tiaj imitis Johann Wilhelm Ludwig Gleim kaj ties burleskaĵojn parodiajn. La veran tonon decan por populara balado li trovis nur danke al la popularkanta kolekto de Thomas Percy, al la eseoj de Herder kaj al la fruaj skribitaĵoj de Johann Wolfgang von Goethe. En »Musenalmanach« por la jaro 1774 aperis lia plej fama balado »Lenore«. Lia opinio ke populareco de poeta vero estus la sigelo de sia perfekteco legeblas en 1776 en la eseo »Aus Daniel Wunderlichs Buch«. En 1778 li transprenis anstataŭ Leopold Friedrich Günther von Goeckingk la redaktadon de »Göttinger Musenalmanachs« eldonante la unuan kolekton de »Gedichte« (en nova eldono en 1789, 2 volumoj). Liaj tradukoj estas ofte fuŝitaj (de Homero, de Ŝekspiro ekz.).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Bauer an seinem durchlauchtigen Tyrannen (Kampulo al sia plej moŝta tirano, 1773)
  • Lenore (Lenora, 1774)
  • Das Lied vom braven Mann (Kanto pri brava viro, 1777)
  • Der wilde Jäger (Sovaĝa ĉasanto, 1778)
  • Des Pfarrers Tochter von Taubenhain (Filino de paroĥestro el Taubenhain, 1781)
  • Des Freiherrn von Münchhausen wunderbare Reisen zu Wasser und zu Lande, Feldzüge und lustige Abenteuer, wie er dieselben bei einer Flasche Wein im Zirkel seiner Freunde zu erzählen pflegte (La mirindaj vojaĝoj de barono de Münchhausen sur akvo kaj tero, militiroj kaj amuzaj aventuroj, pri kiuj li rakontadis ĉe botelo de vino en rondo de siaj amikoj, 1786)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Per mirigaj aventuroj piprita vojaĝo de la barono Fonmunkhauzo (Burgjero Gotfredo Augusto). El la germana lingvo trad. Ŝulco Rikardo. - 1. eld. Paderborn: Esperanto-Centro, 1991. - 31 p.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon,vol 3. Leipzig 1905, p. 621-622. (surrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]