Homero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Homero
Busto de Homero en la Brita Muzeo
Busto de Homero en la Brita Muzeo
Persona informo
Nomo Homero
Dato de naskiĝo 1-a de januaro -800 [#]
Dato de morto 1-a de januaro -800 [#]
Okupo poeto
Aĝo je morto 0
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
La blinda Homero gvidiĝas (pentraĵo de William-Adolphe Bouguereau de 1874).

Homero (greke Όμηρος [Homeros]) estis antikva greka poeto el Ionio dum la 8-a jarcento a.K.. Li verkis almenaŭ du epopeojn: la Iliadon pri la kolero de Aĥilo kaj epizodo dum la Troja milito inter la grekoj kaj la trojanoj, kaj la Odiseadon – la rakonton pri la dekjara vojaĝo de Odiseo reveninta hejmen post la troja milito. Li estis konsiderita de la antikvaj Grekoj kiel la unua kaj plej granda el la epopeaj poetoj. Aŭtoro de la unua konata literaturo de Eŭropo, li estas centra por la okcidenta kanono.

Kiam li vivis, kaj ĉu li vere vivis entute, estas nekonata. Herodoto ĉirkaŭkalkulis, ke Homero vivis ne pli ol 400 jaroj antaŭ lia propra tempo, kio lokigus lin ĉirkaŭ 850 a.K. aŭ poste.[1] La Vivo de Homero el la Pseŭdo-Herodoto ĉirkaŭkalkulis ke li estis naskiĝinta 622 jarojn antaŭ Kserkso la 1-a metis flosponton super la Dardaneloj en la jaro 480 a.K., kio lokigus lin je 1102 a.K., 168 jarojn post la falo de Trojo en 1270 a.K. Tiuj du finaj punktoj estas 252 jarojn apartaj, reprezente de la diferencoj en datoj donitaj de aliaj fontoj.[2]

La gravo de Homero por la antikvaj Grekoj estis priskribita en la verko de Platono nome Respubliko, kiu portretas lin kiel la protos didaskalos, "unua instruisto", de tragediistoj, nome la hegemon paideias, "estro de la Greka kulturo", kaj la Hellada pepaideukon, "instrusto de al [tuta] Grekio".[3] La verkoj de Homero, kiuj estas ĉirkaŭ duone parolaj,[4] havigis modelojn pri konvinkaj parol- kaj verko-manieroj kiuj estos imitataj laŭlonge de la tutaj antikvaj kaj mezepokaj greklingvaj mondoj.[5] Fragmentoj de la rakontoj de Homero ĉe preskaŭ duono de ĉiuj identigeblaj grekliteraturaj papirusoj estis trovitaj en Egipto.[6]

Historiaj certaj atestiloj pri la ekzisto de Homero ne estas, kaj la demando ĉu ambaŭ epopeoj originas de la sama verkinto ankaŭ ne konas kontentigan respondon. Lingvistikaj kaj historiaj esploroj almenaŭ verŝajnigas ke ambaŭ verkegoj originas el la 8-a jarcento a.K. skribitaj en la de grekoj loĝata okcidenta marbordo de Malgrand-Azio. La enhavoj estis de antaŭa parole transdonita formo de etepiko kiun eble jam malfrugrekaj triboj de la 2-a jarmilo prikantigis ĉe nobelaj kortegoj fare de migradantaj kantistoj, la t.n. rapsodoj.

Kolekto de 33 poemoj, la t.n. Homeraj himnoj longe ankaŭ atribuitis aŭtorece al Homero. Ili estas laŭdaj himnoj por grekaj diaĵoj (ekz. Apolono, Afrodito, Demetro, Hermeso) per kiuj la kantistoj de la homeraĵoj enkondukis siajn "prelegojn".

Stilo[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ epopeoj estas heksametraj kun elementoj lingvaj el la ionaj kaj eolaj dialektoj. La lingvo estas artefarita, morfologie riĉega kaj belega. Tion tre bone oni rekonas ĉe pluraj formulivaj elementoj kiel epitetoj ornamaj por herooj respektive oftege ripetiĝantaj (duon)frazoj por similaj kuntekstoj. Karakterize estas ankaŭ la viveco per kiu la figuroj estas bildigataj, la natureco de la formuligoj, la elekto de paraboloj el naturo kaj tiutempaj medioj kaj akregaj observoj surpaperigitaj. Dume en Iliado temas pri la priskribo de pasioj senbridaj kiuj produktas kvazaŭ nesolveblajn konfliktojn kaj de dioj kun negativaj homaj trajtoj, la moralaj aspektoj en Odiseado superpezas. Aĥilo, Agamemno, Priamo kaj la aliaj rolludantoj ne estas aŭ bonaj aŭ malbonaj sed implikiĝas foje kiel fiuloj foje kiel viktimoj en intrigo kruela kaj finfine tragike finiĝanta. Sed en Odiseado la malbona pereas kaj la familio de la ĉefheroo je la fino estas reunuigita! Ankaŭ Odiseo mem montras patran intereson por personoj de pli malalta socia rango (paŝtistoj, servistoj, almozpetuloj), havas respondemon kaj brilas per bonfarado. Ĉio tia konkludigas onin ke la poeto volus prezenti idealan tipon de perfekta, milda kaj justa reĝo.

La Homera disputo[redakti | redakti fonton]

En la kuro de la jarcentoj la epopeoj ĉiam denove kopiitis. Kvankam la identeco de Homero kiel vera persono ne povis esti malkovrita (dum la antikveco oni prezentis lin kvazaŭ blindan oldulon) kaj estas duboj ĉu ĉiuj tekstoj estus de la sama verkinto, ĉiam - de la antikvaj epokoj ĝis la 17-a jarcento - superpezis la konvinko ke "Homero" estus unu (aŭ eble du) persono(j). Iliado kaj Odiseado konsideritis - malgraŭ ke ili ĉerpis el pli malnovaj fontoj - memstaraj kaj fikciaj originalaj verkoj.

Poste la fakuloj ŝanĝis la opinion kaj naskiĝis la t.n. Homera demando: pri la aŭtoro kaj pri la maniero de la estiĝo de la verkoj. Oni observis ke ambaŭ verkoj unuigis tre malsamajn elementojn kun amaso da nekongruaĵoj kaj nelogikaj malharmoniaj cirkonstancoj. Aperus ekz. samtempe kutimoj priarmilaj kaj religiaj apartenantaj al tute diversaj kulturtavoloj. Estas neklarigeblaj kontraŭdiroj kaj rompoj kaj kantoj/etepopeoj enplektitaj kiuj povus esti mem verketoj aŭ eroj de aliaj verkoj. Kontentigaj respondoj ĝis hodiaŭ ne trovitis. La reaga movado de la modernaj unuecistoj substrekis ke tiaj malkongruaĵoj estus duarangaj kaj ke la epopeoj jes ja estus unuecaj originantaj de unusola verkinto. Arkeologoj de la lastaj 135 jaroj (ekz. Heinrich Schliemann) montris ke ja ekzistis la de Homero priskribita kulturo. Sekve la epopeoj iĝis eĉ iel historia fonto.

Graveco kaj efiko[redakti | redakti fonton]

La efiko de Homero je la sekvinta greka literaturo eĉ ne povas esti supertaksita. Kiel plej grava priskribanto de dioj kaj homoj Homero influis tragedion, historiografion kaj filozofion. Jam en la antikveco li aperis en la kanono de la lernejaj aŭtoroj: tio restis ĝis la apero de kristanismo kiam la Biblio transprenis la rolon de la homeraj epopeoj kiel fundamenta kaj transgeneracia lernolibro.

Kvazaŭ ĉiuj epikistoj en la literaturo eŭropa originas en Homero, pere aŭ senpere. En la romia literaturo jam en la 3-a jarcento a.K., kiam la romia literaturo ankoraŭ estis relative primitiva, ekzistis latina versio de Homero fare de Livius Andronicus kaj la nacia epopeo de la romianoj, Eneido, prezentis sin kiel nova homeraĵo, en kiu tamen la tro granda individuemo de Homero restriktitis.

La scenoj en la epopeo Paradise Lost de John Milton, kiuj plej proksimas al Homero (ekz. la batalo enĉiela) havas komikan karakteron. Ĉe Kiĥoto de Miguel de Cervantes aŭ ĉe Ulysses (1922) de James Joyce la paralelaĵoj homeraj estas plenaj de parodio kaj primokado.

Tradukoj modernaj[redakti | redakti fonton]

Angle[redakti | redakti fonton]

La tradukoj de Homero ofte ankaŭ pluevoluigis la literaturtaŭgecon de modernaj eŭropaj lingvoj. En Anglalingvio menciindas la versioj de George Chapman (1616) kaj Alexander Pope (Ilias, 1715-1720; Odyssee, 1725-1726).

Germane[redakti | redakti fonton]

En Germanlingvio Homero ege influis grandulojn kiel Goethe, Lessing kaj Herder, danke al la majstra traduko de Johann Heinrich Voß (Odyssee, 1781, Ilias, 1793). Danke al li la enhavo de la homeraj epopeoj iĝis scio de ĉiuj. Inter la plej modernaj tre ŝatindus la tradukoj de Wolfgang Schadewaldt (Odyssee, 1958, Ilias, 1975).

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • A. Kofman tradukis frue en la historio de la lingvo el la Iliado - en heksametroj: ĉe eldonejo W. Tümmel en Nürnberg, Germanio, aperis lia traduko en pluraj kajeroj, 1895, 1896 kaj 1897, entute 104 paĝoj (Iliado I ĝis VI, verso 310).
  • W.J.A. Manders tradukis en prozo la tutan Odiseadon: Odusseias de Homeros, Zutphen, 1933.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herodoto 2.53.
  2. "Vita Herodotea", Ĉapitro 38. Analizo troveblas ĉe Graziosi 2002, paĝoj 98–101 Resumo de la ĉefaj tradiciaj datoj kaj fontoj troveblas ĉe (1919) A classical dictionary of Greek and Roman biography, mythology and geography, de Sir William Smith. Reviziita kaj parte reverkita de G. E. Marindin. London: J. Murray, p. 422–425.
  3. Paragraph 595c linioj 1-2, paragrafo 600a linio 9, paragrafo 606e linioj 1-2, respektive. La referencoj estas kolektitaj kaj interpretitaj en (2010) “Chapter 3, Section V”, The Idea of the Library in the Ancient World. Oxford; New York: Oxford University Press.
  4. (2004) “The Speeches”, Cambridge Companion to Homer. Cambridge: Cambridge University Press, p. 156.
  5. Nünlist, René (2012). "Homer as a Blueprint for Speechwriters: Eustathius’ Commentaries and Rhetoric", Greek, Roman, and Byzantine Studies 52, p. 493–509 
  6. Finley 2002, paĝoj 11–2 La figuroj de Finley estis bazitaj sur la korpuso de literaturaj papirusoj publikigitaj antaŭ 1963.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlier, Pierre (1999). Homère. Paris: Les éditions Fayard. ISBN 2-213-60381-2.
  • de Romilly, Jacqueline (2005). Homère (5a eld.). Paris: Presses Universitaires de France. ISBN 2-13-054830-X.
  • Fowler, Robert, eld. (2004). The Cambridge Companion to Homer. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-01246-5.
  • Latacz, J.; Windle, Kevin, Tr.; Ireland, Rosh, Tr. (2004). Troy and Homer: Towards a Solution of an Old Mystery. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-926308-6. Germane, 5a ĝisdatigita kaj etendigita eldono, Leipzig, 2005. Hispane, 2003, ISBN 84-233-3487-2. En moderna Greka, 2005, ISBN 960-16-1557-1.
  • Monro, David Binning (1911). "Homer". In Chisholm, Hugh. Encyclopædia Britannica 12 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 626–639. [1] Alirita la 1an de Februaro 2016.
  • Morris, Ian; Powell, Barry B., eld. (1997). A New Companion to Homer. Leiden: Brill. ISBN 90-04-09989-1.
  • Nikoletseas, M. M. ( 2012). The Iliad – Twenty Centuries of Translation. ISBN 978-1-4699-5210-9
  • Powell, Barry B. (2007). Homer (2a eld.). Malden, MA; Oxford, UK; Carlton, Victoria: Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4051-5325-6.
  • Vidal-Naquet, Pierre (2000). Le monde d'Homère (France). Paris: Perrin. ISBN 2-262-01181-8.
  • Wace, A.J.B.; F.H. Stubbings (1962). A Companion to Homer. London: Macmillan. ISBN 0-333-07113-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]