Mozaiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri arta tekniko. Por informoj pri plantmalsano, vidu la paĝon Mozaiko (malsano).
Romia Orfeus-mozaiko en Muzeo de Antikvaĵoj (Musée des Antiquités), Rouen.

Mozaiko estas jam en la antikveco konata speco de pentrotekniko (murpentrado), ĉe kiu per apudmeto de diverskoloraj formtranĉitaj partoj (ŝtono- aŭ vitropecoj, ankaŭ partoj de papero aŭ teksaĵo) estiĝas bildoj, figuroj, kiuj ornamas pavimon, muron, meblon. La vorto mozaiko venas origine el la greka Musauik, signifante "ornamita".

Laŭ Francisko Azorín mozaiko estas Bildo farita per diverskoloraj ŝtonetoj, uzata kiel luksa pavimo, pario, k.c.[1] Li indikas etimologion el la greka muzeion (muzaĵo) kaj de tie la latina musivus. Kaj li aldonas la terminojn mozaikarto, por arto fari aŭ pristudi mozaikojn; mozikisto, por laboristo kiu profeise mozaikas. Kaj li distingas tipojn: nome:

  • Aleksandria mozaiko, mozaiko farita per ŝtonetoj blankaj kaj nigraj aŭ grizaj kaj ruĝaj.
  • Litostrata mozaiko, mozaiko formita per ĉia ŝtonetaro.
  • Teselata mozaiko, ŝakforma mozaiko.
  • Vermikulata mozaiko, mozaiko kun vermoformaj bildoj.
  • Sektila mozaiko, moziko, kies ŝtonetoj havas geometriajn regulajn formojn.[2]

La mozaika arto estas kultivita ĉefe en la bizanca imperio, sed ĉi troviĝas antikvaj restaĵoj, kie regis la Romia imperio. Konataj antikvaj mozaikoj troviĝas ankaŭ en la itala Raveno (Ravenna), Pompejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 144.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]