Hagia Sofia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Hagia Sofia
Hagia Sophia 09.JPG

Ekstera vido al Hagia Sofia

Bazaj informoj
Loko Istanbulo
Religia aliĝo Islamo
Ŝtato Flago de Turkio Turkio
Jaro de konsekro 26-an de decembro 537
Religia statuso baziliko, moskeo
Funkcia statuso muzeo
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Isidoro Mileta
Anthémios de Trall
Arkitektura stilo bizanca arkitekturo
Karakterizaĵoj
Kupolo(j) 1
Minareto(j) 4
Materialoj marmoro, porfiro
v  d  r
Information icon.svg

Hagia Sofia (greke Ἁγία Σοφία, turke Ayasofya) aŭ templo de Dia Saĝeco estas templo konstruita en Istanbulo, Turkio, nome kristana patriarka bazilika kirko, poste imperia moskeo, kaj nune muzeo (Ayasofya Müzesi). Temas pri unu el la plej konataj sakralaj konstruaĵoj de la mondo. El la dato de ties konstruo en 537 ĝis 1453, ĝi servis kiel Ortodoksa katedralo kaj sidejo de la Patriarko de Konstantinopolo,[1] escepte inter 1204 kaj 1261, kiam ĝi estis konvertita en romkatolika katedralo sub la Latina Imperio. La konstruaĵo estis moskeo el la 29a de Majo 1453 ĝis 1931. Ĝi estis tiam laikigita kaj malfermiĝis kiel muzeo en la 1a de Februaro 1935.[2]

Fama ĉefe pro sia enorma kupolo, ĝi estas konsiderata epitomo de bizanca arkitekturo[3] kaj oni diras ke ĝi "ŝanĝis la historion de arkitekturo".[4] Ĝi estis la plej granda katedralo de la mondo dum preskaŭ milo da jaroj, ĝis la Sevila Katedralo estis kompletigita en 1520. La nuntempa konstruaĵo estis origine konstruita kiel preĝejo inter 532 kaj 537 je ordonoj de la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a kaj estis la tria preĝejo de Sankta Saĝeco kiu okupis la lokon, el kiuj la du antaŭaj estis detruitaj de revoluciuloj. Ĝi estis desegnita de la grekaj geometriistoj Isidoro de Mileto kaj Antemio de Tralles.[5]

La preĝejo estis dediĉita al la Saĝeco de Dio, nome Logos, nome la dua persono de la Sankta Triunuo,[6] kies patrona festo okazas la 25an de Decembro, nome rememorigo de la nasko de Enkarniĝo de la Logos en Kristo.[6] Kvankam foje referencata kiel Sankta Sofia (kvazaŭ ĝi estus nomita laŭ Sankta Sofia), ĉar sofia estas la fonetika literumado en Latino de la Greka vorto por saĝeco, fakte ties kompleta nomo en Greka estas Ναός τῆς Ἁγίας τοῦ Θεοῦ Σοφίας, "Sanktejo de la Sankta Saĝeco de Dio".[7][8]

La preĝejo enhavis grandan kolekton de relikvoj kaj montris, inter aliaj trajtojn, 15 m arĝentan ikonostazon. Ĝi estis la kerna sidejo de la Ortodoksa Kristana Eklezio dum preskaŭ milo da jaroj, kaj en tiu konstruaĵo okazis la ekskomuniko de la Patriarĥo Mikaelo la 1-a Kerulario fare de Humberto de Silvacandida, la papa sendito de la papo Leono la 9-a en 1054, kio estas plej komune konsiderata la starto de la Orienta skismo.

En 1453, Konstantinopolo estis konkerita fare de Otomanaj Turkoj sub regado de la Sultano Mehmedo la 2-a, kiu ordonis, ke tiu ĉefa preĝejo de la Ortodoksa Kristanismo estu konvertita en moskeo. Je tiu epoko, la kirko estis falinta en stato de kadukiĝo. Tamen, ja la kristana katedralo ege impresis la novajn otomanajn regantojn ke ili ja decidis konverti ĝin en moskeo.[9][10] La sonoriloj, altaro, ikonostazo, kaj oferujoj kaj aliaj relikvoj estis translokigitaj kaj ankaŭ la mozaikoj kiuj priskribis Jezuon, lian patrinon Maria, kristanajn sanktulojn kaj anĝelojn estis forigitaj aŭ surfarbitaj. Islaman trajtoj - kaj la mihrabo, la minbaro, kaj kvar minaretoj - estis aldonitaj. Ĝi pluestis moskeo ĝis 1931, kiam ĝi estis fermita al la publiko dum kvar jaroj. Ĝi estis remalfermita en 1935 kiel muzeo fare de la Respubliko Turkio. Hagia Sofia estas nune (2014) la dua plej vizitata muzeo en Turkio, kaj allogas ĉirkaŭ 3.3 milionojn da vizitantoj ĉiujare.[11]

El ties komenca konverto ĝis la konstruo de la najbara moskeo de la Sultano Ahmed (Blua moskeo de Istanbulo) en 1616, ĝi estis la ĉefa moskeo de Istanbulo. La bizanca arkitekturo de Hagia Sofia utilis kiel inspiro por multaj aliaj otomanaj moskesoj, kiaj ekzemple la Blua Moskeo, la Moskeo Şehzade, la Moskeo de Sulejmano, la Moskeo de Rustem Paŝa kaj la Moskeo de Kılıç Ali Paşa.

La estiĝo kaj evoluo de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Kristana periodo[redakti | redakti fonton]

Kiel hipoteze pli-malpli povus aspekti la katedralo nun, se ne la minaretoj estus aldonitaj pli ol 800 jarojn post la konstruo
Hagia Sofia nokte

Hagia Sofia estis konstruita je impulso de bizanca imperiestro Justiniano la 1-a kaj konsekrita la 26-an de decembro 537, kaj nome sur loko, kie jam antaŭe staris templo de sankta Sofio. Arkitektoj de la konstruaĵo estis Isidoro Mileta kaj Antemio de Tralles. Ĝis hodiaŭ ĝi estas la plej signifa memoraĵo de la bizanca arkitekturo, simbolo de la tuta Istanbulo. Sed malgraŭ tio jam en la jaro 558 ties kupolo dum tertremo frakasiĝis. Sekvis pluaj tertremoj en la jaroj 989 kaj 1346, sed tiuj jam ne havis tian pereigan efikon. La templo estis tiutempe ankaŭ rezidejo de konstantinopola patriarko. Post konkero de Konstantinopolo fare de la kvara krucmilito la templo de Dia Saĝeco estis sidejo de la latina patriarko konstantinopola.

Islama periodo[redakti | redakti fonton]

Hagia Sofia en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Istanbulon kun ĉefa intereso al Hagia Sofia:

Citaĵo
 
Al Istambulo venas la vojaĝantoj alaŭde,
miksejo de popoloj kaj verkoj bunte surprizaj,
el kiuj, luksorname, elstaras Sankta Sofia.[12] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Müller-Wiener (1977), p. 112.
  2. Magdalino, Paul, et al. "Istanbul: Buildings, Hagia Sophia" in Grove Art Online. Oxford Art Online. http://www.oxfordartonline.com. alirita la 28an de Februaro 2010.
  3. FAZIO, Michael. (2009) Buildings Across Time, 3‑a eldono, McGraw-Hill Higher Education. ISBN 978-0-07-305304-2.
  4. Simons, Marlise, "Center of Ottoman Power" (-), New York Times, 22a de Aŭgusto 1993. Kontrolita 4a de Junio 2009.
  5. KLEINER, Fred S.. (2008) Gardner's Art Through the Ages: Volume I, Chapters 1–18, 12‑a eldono, Mason, OH: Wadsworth. ISBN 0-495-46740-5.
  6. 6,0 6,1 Janin (1953), p. 471.
  7. MCKENZIE, Steven L.. (1998) The Hebrew Bible Today: An Introduction to Critical Issues. Louisville, KY: Westminster John Knox Press. ISBN 0-664-25652-X.
  8. BINNS, John. (2002) An Introduction to the Christian Orthodox Churches. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-66738-0.
  9. [1]." LiveScience.
  10. "Hagia Sophia." ArchNet.
  11. "Top 10: Turkey’s most visited museums" (-), Hürriyet Daily News, 10a de Novembro 2014.
  12. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121.