Pergamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pergamo
Temple of Trajan, Pergamon 01.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 39° 7′ N, 27° 11′ O (mapo)39.11666727.183333Koordinatoj: 39° 7′ N, 27° 11′ O (mapo) [+]
Areo 3,1546 km² ( 315 .46 ha) [+]
Situo de Pergamo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pergamon [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Modelo de la antikva Pergamo
Templo de la romia imperiestro Trajano en Pergamo
Propileo al la distrikto de la diino Atena, rekonstruo en la priantikva Pergamo-muzeo, Berlino

Pergamo[1] (antikve-greke τό Πέργαμον, to Pergamon "la Pergamo", latine Pergamum), la nuna Bergama en Turkio, dum la antikva epoko estis urbo en Malgrandazio (la nuna Turkio), kiu post disfalo de la regno de Aleksandro la Granda evoluis al riĉa kaj potenca urbo. La nomo eble devenas de antaŭ-Greka vorto kiu signifas fortikaĵon aŭ ion tian. Ankaŭ la citadelo de Trojo siatempe nomiĝis Bergama. Ĝi situas je 30 km de la marbordo de la Egea Maro kaj antaŭ la insulo Lesbo, en la regiono nomata Eolio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine, Pergamo estis eta citadelo en Misio - Mysia; la nord-okcidenta parto de Malgrandazio, kie Lizimaĥo post la morto de Aleksandro la Granda kaŝis egan trezoron sub ŝirmo de iu Atalo Filetero (Attalos Philetaeros). Ĉi lasta havigis la trezoron al si, post la morto de Lizimaĥo, kaj utiligante la internajn kverelojn de la Diadoĥoj en 283 li fondis la reĝlandon Pergamo - kiun oni ankaŭ nomas la reĝlando de l' Atalidoj, kaj kiu je sia apogeo ampleksis pli malpli la tutan okcidenton de Malgrand-Azio.

La posteulo de Atalo, Eŭmenes la 1-a, (263-241) devis ofte batali kontraŭ la Seleŭkidoj kaj kontraŭ la Galatoj, al kiuj tributon li pagis por ne esti viktimo de iliaj rabadoj. Lia kuzo kaj posteulo Atalo la 2a (241–197) estis la unua, kiu oficiale alprenis la titolon reĝo. Sub lia regado en 230 la Galatoj estis venkitaj. Tiu ĉi venko donis al li la titolon Soter (=Savanto), samtempe al lia regno ĝi donis impulson pri politiko nova, direktita al Romo. Petante intervenon de Romo kontraŭ Macedonio, li iom post iom submetis Pergamon sub Roma influo, ja eĉ enigis Romon en la Grekan mondon. Tiel fakte li kontribuis, senintence, al la fino de la memstareco de l' helenismaj diadoĥo-regnoj.

Reĝo Eŭmenes la 2-a (197–159) daŭrigis: Pergamo surloke estis granda potenco, se larĝaskale ĝi estis nura ludilo de Romo. Kiel lojala helpanto de Romo en 190 ankaŭ ĝi venkis kontraŭ Antioĥo la 3-a la Granda, kaj per tio akiris novajn teritoriojn ĉe la marbordo. Eŭmenes instigis la Romianojn pri nova milito kontraŭ Macedonio (172-171). Tiel fakte daŭrigis liaj posteuloj, Atalo la 2-a Filadelfo (159-138), Atalo la 3a Filometor Eŭergetes (138-133). Pri la lasta nur famas la fino: pere de sia testamento la Romian Popolon li faris sia heredanto.

Kultura signifo[redakti | redakti fonton]

Danke al sia riĉo kaj danke al la amo pri artaĵoj de siaj reĝoj, Pergamo fariĝis centro de helenisma kulturo, unu el la plej brilaj urboj de la antikva epoko: multe da temploj, fontanoj, gimnazioj, ktp. La fundamenton por tiu evoluo metis Atalo la 1-a. Li alvenigis multege da artistoj: verkistoj, filozofoj, skulptistoj k.s.

Plej fama estas la granda Altaro je Zeŭso, kies skulptaĵoj parte konserviĝis. Ĝi estis starigita de Atalo la 1-a memore pri lia venko super la Galatoj (kun bildoj pri la venko de l' Dioj super la Gigantoj. La Gigantoj tie ĉi simbolas la Galatojn.

Ankaŭ la biblioteko, kiun fondis Eŭmenes la 2-a, fariĝis famega - rivalo de tiu de Aleksandrio.

La granda libro-produktado en Pergamo ankaŭ donis sian nomon al la pergameno, sur kiun multajn librojn oni skribis. Ĉi tie unuafoje oni produktis pergamenon (el besto-haŭto) en tiel larĝa skalo, ke ĝi minacis komplete forpuŝi eĉ la papiruson.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]