Aleksandro la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandro
la Granda
Antikva busto de Aleksandro
Antikva busto de Aleksandro
Persona informo
Nomo Aleksandro la Granda
Dato de naskiĝo 20-a de julio -356
Loko de naskiĝo Pella
Dato de morto 10-a de junio -323
Loko de morto Babilono
Okupo reĝo de Macedonio
Aĝo je morto 32
Familianoj
Edzo
Patro Filipo la 2-a
Patrino Olimpia
Fratoj
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
Detalo de Aleksandro la Granda kaj Bucefalo en la mozaiko kiu reprezentas ilin en la Batalo de Iso.

Aleksandro de Macedonio (en greka Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon, signifante "Defendanto de Viroj" aŭ Ἀλέξανδρος ὁ Μέγας, Aléksandros ho Mégas; naskiĝis malfrue en Julio -356 en Pella, mortis la 10-an de junio -323) estis reĝo de antikvgreka Macedonio.[1] Li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio, kaj konkeris Persion, Egiption kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio.

Naskiĝinta en Pella en 356 a.K., Aleksandro sukcedis sian patron, Filipo la 2-a, en la trono je aĝo de dudek. Li pais plej el siaj regantaj jaroj en senprecedenca militkampanjo tra Azio kaj nordorienta Afriko, kaj je aĝo de tridek li estis kreinta unu el la plej grandaj imperioj de la antikva mondo, etenda el Grekio al nordokcidenta Hindio.[2][3] Li estis nevenkita en batalo kaj estas amplekse konsiderata unu el la plej sukcesaj militkomandanto de la historio.[4]

Dum sia junaĝo, Aleksandro estis tutorita de la filozofo Aristotelo ĝis la aĝo de 16. Post la murdo de Filipo en 336 a.K., Aleksandro sukcedis sian patron en la trono kaj heredis fortan regnon kaj espertan armeon. Aleksandro iĝis generalo de Grekio laŭ la terminoj de la Ligo de Korinto kaj uzis tiun aŭtoritaton por lanĉi la tuthelenan projekton de sia patro por konduki la grekojn al la konkero de Persio.[5][6] En 334 a.K., li invadis teritoriojn de la Akemenida Imperio, kaj tiam ekis serio de kampanjoj kiuj daŭris dek jarojn. Post la konkero de Malgranda Azio, Aleksandro rompis la povon de Persio en serio de decidaj bataloj, ĉefe per la bataloj de Iso kaj de Gaŭgamelo. Li sekve superis la persan reĝon Dario la 3-a kaj konkeris la Akemenidan Imperion en sia tuto.[7] Tiam, lia imperio etendis el la Adriatika Maro al la Indusa Rivero.

Klopodante atingi la "pintojn de la mondo kaj la Grandan Eksteran Maron", li invadis Hindion en 326 a.K., sed finfine li revenis pro la peto de liaj lacaj trupoj. Aleksandro mortiĝis en Babilono en 323 a.K., la urbo kie pli planis establi sian ĉefurbon, sen plenumi serion de planitaj kampanjoj kiuj estus komencintaj per invado de Arabio. En la venontaj jaroj post lia morto, serio de enlandaj militoj disigis lian imperion, rezulte en kelkaj ŝtatoj regataj de Diadoĥoj, nome la survivintaj generaloj kaj heredantoj de Aleksandro.

La heredo de Aleksandro inkludas la kulturan disvastigon kiun liaj konkeroj okazigis, kiaj Greka Budhismo. Li fondis ĉirkaŭ dekdu urbojn kiuj portis sian nomon, ĉefe Aleksandrio en Egipto. La setlado fare de Aleksandro de grekaj kolonoj kaj la rezultan etendon de greka kulturo orienten rezulte en nova Helenisma civilizo, aspektoj kiuj estis ankoraŭ evidentaj en la tradicioj de la Bizanca Imperio en la mezo de la 15a jarcento kaj la restado de grekaj parolantoj en centra kaj plej orienta Anatolio ĝis la 1920-aj jaroj. Aleksandro iĝis legenda kiel klasika heroo laŭ la modelo de Aĥilo, kaj li ege elstaras en la historiaj kaj mitaj tradicioj kaj de grekaj kaj de negrekaj kulturoj. Li iĝis la mezuro kontraŭ kio militestroj komparis sin en la estonteco, kaj militaj akademioj tra la tuta mondo ankoraŭ instruas liajn taktikojn.[8][9] Li estis ofte rangita inter la plej influaj personoj en la homa historio, kun sia instruisto Aristotelo.[10]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Stirpo kaj infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Filipo la 2-a de Makedonio.
Aristotelo instruante Aleksandron, de Jean Leon Gerome Ferris.

Aleksandro naskiĝis en la sesa tago de la antikvgreka monato Hekatombaion, kio probable korespondas al la 20a de Julio 356 a.K., kvankam la preciza dato estas disputata,[11] en Pella, nome ĉefurbo de la Regno Macedonio.[12] Norde kaj oriente de klasika Grekio, Macedonio estis konsiderata de la plejparto de la grekoj kiel fremda kaj duon-barbara lando. Olimpia, la patrino de Aleksandro, devenis de Epiro, alia duon-greka ŝtato nordokcidenta de la greka duoninsulo.

Naskite Aleksandro la 3-a, li estis la filo de la reĝo Filipo la 2-a de Macedonio kaj de lia kvara edzino nome la epira princino Olimpia, filino de Neoptolemo la 1-a (Epiro).[13] Kvankam Filipo havis sep aŭ ok edzinojn, Olimpia estis lia ĉefa edzino dum kelkaj tempoj, ŝajne kiel rezulto de la nasko de Aleksandro.[14]

Laŭ kelkaj legendoj, Olimpia estis gravedigita ne de Filipo, kiu timis ŝin kaj ŝian logatecon al dormado kun serpentoj, sed de Zeŭso. Konante ĉi tiujn legendojn kaj ilian politikan utilecon, Aleksandro kutime aludis al sia patro kiel Zeŭso, anstataŭ kiel Filipo. Fakte kelkaj legendoj ĉirkaŭas la naskon kaj infanaĝon de Aleksandro.[15] Laŭ la antikvgreka biografo Plutarko, Olimpia, la tagon antaŭ la plenumo de sia edziniĝo al Filipo, sonĝis ke ŝia ventro estis frapita de fulmo, kio kaŭzis flamon kiu etendiĝis "for kaj amplekse" antaŭ estingiĝi. Iom post la nupto, Filipo ŝajne vidis, ankaŭ en sonĝo, la sekurigon de la ventro de sia edzino per sigelo gravurita per bildo de leono.[16] Plutarko proponis varion de interpretoj por tiuj sonĝoj: ke Olimpia estis graveda antaŭ sia geedziĝo, indikite per la sigelo de ŝia ventro; aŭ ke la patro de Aleksandro estis Zeŭso. Antikvaj komentistoj estis dividitaj ĉu la ambicia Olimpia disvastigis la historion de la dia patreco de Aleksandro, varie postulante ke ŝi estis dirinta tion al Aleksandro, aŭ ke ŝi malakceptis tiun sugeston kiel kontraŭreligia.[16]

La tagon kiam Aleksandro naskiĝis, Filipo estis preparante sieĝon al la urbo Potidea en la duoninsulo Ĥalkidiko. Tiun saman tagon, Filipo ricevis novaĵojn ke lia generalo Parmenio estis venkinta super la kombinita armeo de Ilirio kaj Peonio, kaj ke liaj ĉevaloj estis venkintaj en la Olimpikaj Ludoj. Oni diris ankaŭ ke tiun tagon, la Templo de Artemiso en Efeso, nome unu el la sep mirindaĵoj de la mondo, incendiiĝis. Tio kondukis al Hegesias de Magnesia diri ke ĝi incendiiĝis ĉar Artemiso forestis, atendante la naskon de Aleksandro.[17] Tiaj legendoj povis aperi kiam Aleksandro iĝis reĝo, kaj eble pro lia instigo, por montri ke li estas superhoma kaj destinita al grandeco ekde la koncipiĝo.[18]

En siaj fruaj jaroj, Aleksandro estis edukita de zorgistino, Lanike, fratino de la estonta generalo de Aleksandro Klejto la Nigra. Poste ankoraŭ en sia infanaĝo, Aleksandro estis tutorita de la strikta Leonido de Epiro, nome parenco de sia patrino, kaj de Lisimaĥo de Akarnanio.[19] Aleksandro estis edukita laŭ la maniero de nobelaj macedonaj junuloj, lernante legi, ludi liron, rajdi, lukti kaj ĉasadi.[20]

Kiam Aleksandro estis dekjarulo, komercisto el Tesalio portis al Filipo ĉevalon, kiun li proponis kiel vendotaĵon kontraŭ dektri talantoj. La ĉevalo malakceptis esti rajdita kaj Filipo ordonis ke li foriru. Aleksandro tamen, konstatinte ke la ĉevalo timis sian propran ombron, petis ke li mem aldomigu la ĉevalon, li turnis lian kapon al la suno por ke tiu ne vidu sian ombron kaj tiele li sukcesis rajdi.[21] Plutarko asertis ke Filipo, kontentega pri tiu montro de kuraĝo kaj ambicio, kisis sian filon larmoplene, deklarante: "Mia filo, vi devas trovi regnon suriĉe grandan por viaj ambicioj. Macedonio estas tro malgranda por vi", kaj aĉetis la ĉevalon por li.[22] Aleksandro nomis ĝin Bucefalo, signife "oksokapa". Bucefalo portis Aleksandron tiom for kiom ĝis Hindio. Kiam la animalo mortiĝis (pro aĝo, laŭ Plutarko, dektrijaraĝa), Aleksandro nomigis urbon laŭ tiu, Bucefala.[23]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Krom la legendoj oni scias malmulton pri la junaĝo de Aleksandro.

"Aristotelo" de Francesco Hayez (1791–1882).

Filipo elektis Aristotelon kiel repetitoron de la juna Aleksandro por instrui al li filozofion, arton kaj matematikon. La rilato inter Aristotelo kaj Aleksandro daŭris dum la tuto de la vivo de Aleksandro; eĉ post la ekzekuto de lia nevo, Kalisteno, Aristotelo plu ricevadis donacojn de la reĝo.

Kiam Aleksandro estis 13, Filipo ekserĉis tutoron, kaj konsideris fakulojn kiaj Isokrato kaj Speŭsipo, el kiuj tiu lasta malakceptis respondeci pri la posteno. Finfine, Filipo elektis Aristotelon kaj havigis la Templon de la Nimfoj de Mieza kiel klasejo. Page kontraŭ la instruado al Aleksandro, Filipo akceptis rekonstrui la hejmurbon de Aristotelo nome Stagira, kiun Filipo estis rabodetruinta, kaj reloĝigi ĝin aĉetante kaj liberigante eks-civitanojn kiuj estis sklavoj, aŭ pardonante tiujn kiuj estis en ekzilo.[24]

Mieza estis kvazaŭ loĝlernejo por Aleksandro kaj la filoj de macedonaj nobeloj, kiaj Ptolemeo, Hefestiono, kaj Kasandro. Multaj el tiuj studentoj estos poste liaj amikoj kaj estontaj generaloj, kaj estas ofte konataj kiel la 'Kompanoj'. Aristotelo instruis al Aleksandro kaj liaj kompanoj pri medicino, filozofio, moralo, religio, logiko kaj arto. Sub la tutorado fare de Aristotelo, Aleksandro disvolvigis pasion por la verkoj de Homero, kaj partikulare por Iliado; Aristotelo donis al li notitan kopion, kiun Aleksandro poste portis dum siaj kampanjoj.[25]

Heredonto[redakti | redakti fonton]

Regenteco kaj plialtiĝo de Macedonio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Filipo la 2-a (Macedonio).
Filipo la 2-a, patro de Aleksandro.

Kiam Aleksandro estis 16jaraĝa, lia edukado ĉe Aristotelo finis. Filipo entreprenis militon kontraŭ Bizanco, lasante Aleksandron zorgite de regento kaj kiel natura heredanto.[26] Dum la foresto de Filipo, la trakaj medoj ribelis kontraŭ Macedonio. Aleksandro reagis tuje, forigante ilin el ties teritorio. Li koloniigis ĝin per grekoj, kaj fondis urbon nome Aleksandropolis.[27]

Post la reveno de Filipo, li sendis Aleksandron kun malgranda forto por subpremi ribelojn en suda Trakio. Kampanjante kontraŭ la greka urbo Perinto, Aleksandro ŝajne savis la vivon de sia patro. Dume la urbo Amfisa eklaboris terojn kiuj estis dediĉitaj al Apolono ĉe Delfo, sakrilegio kiu havigis al Filipo la oportunon por plue interveni en grekaj aferoj. Ankoraŭ okupita en Trakio, li ordonis Aleksandron arigi armeon por kampanjo en Grekio. Konstatinte ke aliaj grekaj ŝtatoj povus interveni, Aleksandro ŝajnigis kvazaŭ li estis preparante atakon al Ilirio anstataŭe. Dum tiu maltrankvilo, la ilirianoj invadis Macedonion, nur por esti repelitaj de Aleksandro.[28]

Filipo kaj lia armeo aliĝis al sia filo en 338 a.K., kaj ili foriris suden tra Termopiloj, konkerante ĝin post forta rezisto el ties soldataro el Tebo. Ili poste okupis la urbon Elatea, je nur kelkaj tagoj de piedirado kaj el Ateno kaj el Tebo. La atenanoj, estritaj de Demosteno, voĉdonis por serĉi aliancon kun Tebo kontraŭ Macedonio. Kaj Atenoj kaj Filipo sendis ambasadojn por akiri la favoron de Tebo, sed Ateno venkis la lukton.[29] Filipo marŝis kontraŭ Amfisa, kaj kaptis la pagsoldatojn senditajn tie de Demosteno kaj akceptis la kapitulacon de la urbo. Filipo tiam revenis al Elatea, kaj sendis finan proponon de paco al Ateno kaj al Tebo, kiun ambaŭ malakceptis.[30]

Statuo de Aleksandro en Istanbula Arkeologia Muzeo.

Dum Filipo marŝis suden, liaj opoziciantoj blokis lin ĉe Keroneo, Beotio. Dum la sekva Batalo de Keroneo, Filipo estris la dekstran flankon kaj Aleksandro la maldekstran, akompanata de grupo de la fidindaj generaloj de Filipo. Laŭ antikvaj fontoj, ambaŭ flankoj akre luktis dum iome da tempo. Filipo intence estris siajn trupojn retiriĝi, por ke neespertaj atenanaj hoplitoj sekvu, tiele rompante ties linion. Aleksandro estis la unu kiu rompis la liniojn de Tebanoj, sekde de la filipaj generaloj. Rompinte la koheron de la malamiloj, Filipo ordonis siajn trupojn premi antaŭen kaj tuj ĉirkaŭis ilin. Kiam la atenanoj estis ekvekitaj, la tebanoj estis ĉirkaŭitaj. Lasitaj solaj, ili estis venkitaj.[31]

Post la venko ĉe Keroneo, Filipo kaj Aleksandro marŝis sen trafi opozicion al Peloponezo, estante bonvenitaj en ĉiuj urboj; tamen, kiam ili atingis ĝis Sparto, ili estis kontraŭitaj, sed ne eksplodis milito.[32] En Korinto, Filipo establis "Helenan Aliancon" (kiu funkciis kiel kontraŭ-persa alianco en Grek-persaj militoj), kiu inkludis plej grekajn urboŝtatojn escepte Sparto. Filipo estis tiam nomita hegemono (ofte tradukita kiel "Suprema Komandanto") de tiu ligo (konata de nuntempaj fakuloj kiel la Ligo de Korinto), kaj anoncis siajn planojn ataki la persan imperion.[33][34]

Ekzilo kaj reveno[redakti | redakti fonton]

La rilato inter patro kaj filo tute ne estis senkonflikta, ĉefe rilate al la amorado de la patro. Filipo kromedziĝis en 337 a.K. al Kleopatro Eŭridiko, nevino de sia generalo Atalo kaj tio malbonigis iliajn rilatojn. Kiam Filipo revenis al Pella, li enamiĝis kaj edziĝis al Kleopatro Eŭridiko.[35] Tiu geedziĝo malbonigis la postenon de Aleksandro kiel certa heredanto, ĉar ajna filo de Kleopatro Eŭridiko estus tute Macedonia heredanto, dum Aleksandro estis nur duon-Macedona.[36] Dum la nupta bankedo, ebria Atalo publike dirintus, ke li esperas kaj petas al dioj, ke Filipo nun havos laŭleĝan heredonton.[37] Tiam Aleksandro kverelis al Atalo:

Citaĵo
 Je la nupto de Kleopatra, al kiu Filipo enamiĝis kaj edziĝis, estante ŝi multe pli juna ol li, Ŝia onklo Atalo ebria deziris ke Macedonanoj petu al dioj doni al ili laŭleĝan heredonton por la regno el sia nevino. Tio kolerigis Aleksandron, kiu ĵetis sian trinkvazon al la kapo de Atalo, "Fiulo," diris li, "ĉu mi estas tiam bastardo?" Ankaŭ Filipo ekstaris kaj eltiris sian glavon, sed ne por protekti Aleksandron, sed por helpi al Atalo. Sed, ĉar Filipo, kiel ja oftege, jam estis tute ebria, li stumblis kaj falis. Aleksandro ironie rigardis lin kaj diris al la kuniĝintaj macedonoj: Vidu, sinjoroj. Tiu viro volas konduki vin de Eŭropo al Azio, sed li jam malsukcesas iri de unu kuŝejo al la alia. 
— Plutarko, Aleksandro, 9 priskribante kverelon ĉe la nupto de Filipo.[38]
Monero de Aleksandro la 1-a de Epiro. Tarento.

Aleksandro tiam ŝajne timis ne plu esti tronsukcedonto. Fine li fuĝis kun sia patrino tra Epiro al Ilirio ĉe Aleksandro la 1-a (Epiro) kaj unue al Dodona ĉefurbo de Molosanoj.[39] Li pluis al Ilirio,[40] kie li serĉis rifuĝon ĉe la iliria reĝo kaj tie li estis traktita kiel gasto, spite la fakton ke li estis venkinta ilin en batalo kelkajn jarojn antaŭe. Tamen, ŝajne Filipo neniam intencis tute malakcepti sian politike kaj militiste trejnita filo.[41] Laŭ tio, Aleksandro post ses monatoj revenis al Pella danke al klopodoj fare de familia amiko, nome Demarato, kiu peris inter ambaŭ partioj.[42] Sed la tronosukcedo daŭre estis necerta.

La venontan jaron, la persa satrapo (guberniestro) de Kario, nome Piksodaro, proponis sian plej aĝan filinon al la duonfrato de Aleksandro, Filipo Arideo.[43] Olimpia kaj kelkaj el la amikoj de Aleksandro sugestis ke tio montris ke Filipo intencis fari Arideon sia heredanto.[44] Aleksandro reagis sendante aktoron, nome Tesalo de Korinto, por diri al Piksodaro ke li ne proponu sian filinon al neleĝa filo, sed anstataŭe al Aleksandro. Kiam Filipo aŭdis pri tio, li haltigis la negocadon kaj skoldis Aleksandron ĉar deziris edziĝi al la filino de kariano, klarigante ke li estis dezirante pli bonan fianĉinon por li.[45] Filipo ekziligis kvar el la amikoj de Aleksandro, nome Harpalo, Nearĥo, Ptolemeo kaj Erigjio, kaj la korintanoj portis Tesalon al li katenita.[46]

Reĝo de Macedonio[redakti | redakti fonton]

Filipo estis mortigita somere de la jaro 336 a.K. de la korpogardisto Paŭzanio dum la nupto de sia filino Kleopatro kun la reĝo Aleksandro la 1-a de Epiro. La motivo de la murdisto ŝajnas evidenta: Paŭzanio estis konfidentulo de Filipo kaj ofendis lin Atalo, li taksis sin maljuste traktita de Filipo. Sed tamen baldaŭ poste estiĝis diraĵoj, laŭ kiuj Aleksandro partoprenis la agadon. Supozoj pri la fonoj de la murdo kaj partopreno de Olimpia kaj Aleksandro estas ne pruveblaj, kvankam scio pri la afero ne povas esti ekskluzivita.[47][48] Kiam Paŭzanio klopodis fuĝi, li grimpis sur vito kaj estis murdita de siaj persekutantoj, inklude du el la kompanoj de Aleksandro, nome Perdikas kaj Leonato. Aleksandro estis proklamita reĝo fare de nobeloj kaj armeo je la aĝo de 20.[49][50][51]

Surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Macedonujo je la morto de Filipo, 336 a.K.

En -336, li sukcedis sian patron al la trono. La murdon de Filipo, kvankam faritan de malbonhumora junulo, kiu estis amanto de Filipo, oni nun opinias planita kun la scio kaj eble partopreno aŭ de Aleksandro aŭ de Olimpia, kaj eble de ambaŭ. Filipo milite kaj diplomatie establis macedonan hegemonion en Grekio, kaj Aleksandro ekiris en -334 al siaj famaj konkeroj, la unua kaj plej bone konata el kiuj estis la venko kaj subjugigo de Persio (kiu tiam regis grandan areon inkluzive la teritoriojn de la nuntempaj landoj Irano, Irako, Sirio, kaj Turkio). Ĝis post du jaroj, li konkeris la orientan mediteranean marbordon, eniris Persion, kaj apud la urbeto Iso venkis la grandan persan reĝon Dario la 3-a.

Aleksandro komencis sian regadon per nuligo de eblaj rivaloj al la trono. Li ekzekutis sian kuzon, la iama Amintas la 4-a.[52] Li murdis ankaŭ du princojn el Macedonio el la regiono Linkestis, sed ne mortigis trian, Aleksandro Linkestes. Olimpia bruligis vivaj Kleopatran Eŭridikon kaj Eŭropan, ŝian filinon el Filipo. Kiam Aleksandro eksciis pri tio, li furioziĝis. Aleksandro ankaŭ ordonis la murdon de Atalo,[53] kiu estis komandanto de la avangardo de la armeo en Malgranda Azio kaj onklo de Kleopatra.[54]

Atalo estis tiam korespondanta kun Demosteno, rilate al eblo foriri al Ateno. Atalo estis akre insultinta Aleksandro, kaj post la morto de Kleopatra, Aleksandro povus esti konsiderinte danĝere lasi lin viva.[54] Aleksandro pardonis Arideon, kiu laŭ ĉiu rakontoj estis mense febla, eble kiel rezulto de venenado fare de Olimpia.[55][56][57]

Novaĵoj pri la morto de Filipo vekis ribelemon en multaj ŝtatoj, kiaj Tebo, Ateno, Tesalio, kaj la trakaj triboj norde de Macedonio. Kiam la novaĵoj pri la ribeloj alvenis al Aleksandro, li tuj respondis. Kvankam konsilite uzi diplomation, Aleksandro arigis 3,000 Macedonajn kavalerianojn kaj rajdis suden al Tesalio. Li sciis ke la Tesalia armeo okupis la pasejon inter la Monto Olimpo kaj la Monto Osa, kaj ordonis sian trupon rajdi al la Monto Osa. Kiam la Tesalianoj vekiĝis la venontan tagon, ili konstatis ke Aleksandro estis malantaŭ ili kaj tuj kapitulacis, aldonante sian kavalerion al la armeo de Aleksandro. Li poste pluis suden al la Peloponezo.[58]

Aleksandro haltis ĉe la Termopiloj, kie li estis agnoskita kiel estro de la Amfiktiona Ligo antaŭ plui suden al Korinto. Ateno petis pacon kaj Aleksandro pardonis la ribelulojn. La fama renkonto inter Aleksandro kaj Diogeno la Cinika okazis dum la restado de Aleksandro en Korinto. Kiam Aleksandro demandis al Diogeno la Cinika kion li povis fari por li, la filozofo disdegne petis Aleksandron stari iomete flanken, ĉar li estis blokante al li sunlumon.[59] Tiu respondo ŝajne plaĉis al Aleksandro, kiu ŝajne diris "Sed vere, se mi ne estus Aleksandro, mi ŝatus esti Diogeno."[60] En Korinto, Aleksandro ekhavis la titolon Hegemon ("estro") kaj, kiel Filipo, estis nomumita komandanto de la venonta milito kontraŭ Persio. Li ankaŭ ricevis novaĵojn pri insurekcio en Trakio.[61]

Balkania kampanjo[redakti | redakti fonton]

Bildo de la Cervoĉasa Mozaiko, ĉ. 300 a.K., el Pella; la dekstra figuro estas eble Aleksandro la Granda pro la dato de la mozaiko kun specifa harfrizado centre partita (anastole); La maldekstra figuro portanta duoblan akson (asociatan kun Hefesto) estas eble Hefestiono.[62]

Antaŭ transpasi al Azio, Aleksandro volis sekurigi siajn nordajn limojn. Printempe de 335 a.K., li avancis por subpremi kelkajn ribelojn. Starte el Amfipolis, li veturis orienten en lalando de la "Sendependaj Trakoj"; kaj ĉe la Monto Hemo, la Macedonia armeo atakis kaj venkis super la trupoj de Trakoj profitante la altaĵojn.[63] La Macedonoj marŝis en la landon de la Tribaloj, kaj venkis ties armeon ĉe la rivero Ligino[64] (nome alfluanto de la Danubo). Aleksandro poste marŝis dum tri tagoj al la Danubo, kaj trafis la tribon de Getoj en la kontraŭa bordo. Trapasinte la riveron nokte, li surprizis ilin kaj devigis ties armeon retiriĝi post la unua kavaleria bataleto.[65]

Novaĵoj poste alvenis al Aleksandro ke Klejto, reĝo de Ilirio, kaj la reĝo Glaŭkias de Taulantioj estis en malferma ribelo kontraŭ lia aŭtoritato. Marŝante okcidenten al Ilirio, Aleksandro venkis ĉiujn laŭvice, devigante ambaŭ regantoj foriri kun siaj trupoj. Per tiuj venkoj, li sekurigis sian nordan landlimaron.[66]

Dum Aleksandro kampanjiis norde, la Tebanoj kaj Atenanoj ribelis denove. Aleksandro tuj iris suden.[67] Dum la aliaj urboj ankoraŭ dubis, Tebo decidis lukti. La rezisto de tebanoj estis neefika, kaj Aleksandro rabadis la urbon kaj dividis ties teritorion inter la aliaj urboj de Beotio. La fino de Tebo retirigis Atenon, lasante la tutan Grekion provizore pace.[68] Aleksandro tiam entreprenis sian kampanjon al Azio, lasante Antipatron kiel regento.[69]

Konkero de la Persa Imperio[redakti | redakti fonton]

De -332 ĝis -331, li konkeris Egiption kaj, post kiam li revenkis Darion ĉe la Batalo de Gaŭgamelo, okupis Babilonon. Tiam li iris al Medio kaj Skitio, kaptis Heraton kaj Samarkandon kaj daŭrigis al Hindio. Li adoptis iujn elementojn de la persaj kostumo kaj kutimoj ĉe sia kortego, inkluzive notinde la kutimon de mankisado, simbola kisado de la mano, kiun la persoj faris al siaj socialaj superuloj, sed estis praktiko, kiun la grekoj malestimis. Tio kostis al li multe de simpatio de liaj grekaj samlandanoj. Liaj provoj kunigi persan kulturon kun siaj grekaj soldatoj ankaŭ inkluzivis amase edzigi siajn oficirojn al persaj edzinoj, kaj trejni regimenton de persaj knaboj laŭ la kutimoj de la macedonoj. Aleksandro mem edziĝis al kelkaj princinoj de ekspersaj teritorioj: Roksano de Baktrio; Statira, filino de Dario la 3-a; kaj Parisato, filino de Oĥo. Iuj asertis, ke la plej granda amo de lia vivo estis lia plej bona amiko, Hefestiono; tamen, tio estas kontestata de kleruloj. Roksana finfine naskis la knabon Aleksandro la 4-a "Ego", supozeble lia filo.

Multaj el liaj soldatoj mortis kiam li kondukis sian armeon pli kaj pli orienten, tra dezertoj kaj alispeca malamika tereno. Batalinte en Hindio, li revenis okcidenten tra Makran, provante fortikigi sian imperion. Poste li invados Hindion en -326 kaj batalis kontraŭ reĝo Poroso aŭ Poro ĉe la Batalo de Hidaspo. Laŭ unu rakonto, la filozofo Anaksarĥo regis la orgojlon de Aleksandro, kiam li aspiris al la honoroj de dieco, per montrado de lia vundita fingro, dirante, "Vidu la sangon de mortonto, ne de dio." Laŭ alia versio, Aleksandro mem montris la malsimilecon responde al lakea soldato.

Malgranda Azio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Batalo de Graniko.
Mapo de la imperio de Aleksandro kaj de sia vojo.

La armeo de Aleksandro trapasis la Helesponton en 334 a.K. kun proksimume 48,100 soldatoj, 6,100 kavalerianoj kaj floto de 120 ŝipoj kun ŝipanoj nombre 38,000,[70] formata el Macedonaj kaj variaj grekaj urboŝtatoj, pagsoldatoj, kaj feŭde rekrutitaj soldatoj el Trakio, Peonio, kaj Ilirio.[71] Li montris sian intencon konkeri la tuton de la Persa Imperio ĵetante lancon en Azian grundon kaj dirante ke li akceptas Azion kiel donaco el la dioj.[72] Tio montris ankaŭ la entuziasmon de Aleksandro por lukti, kontraste al la prefero de lia patro por diplomatio.[73]

Post dekomenca venko kontraŭ persaj fortoj ĉe la Batalo de Graniko, Aleksandro akceptis la kapitulacon de la persa provinca ĉefurbo kaj trezorejo de Sardis; li poste pluis laŭlonge de la marbordo de Ionio, garantiante aŭtonomecon kaj demokration al la urboj. Mileto, tenita de Akemenidaj fortoj, bezonis delikatan sieĝoperacon, kun la persaj ŝipofortoj najbare. Pli sude, ĉe Halikarnaso, en Kario, Aleksandro sukcese estris sian unuan grand-skalan sieĝon, eventuale devigante siajn opoziciantojn, nome la pagsoldata kapitano Memnono de Rodoso kaj la persa satrapo de Kario, nome Orontobates, retiriĝis mare.[74] Aleksandro lasis la regadon de Kario al membro de la Hekatomnida dinastio, Ada, kiu adoptis Aleksandron.[75]

El Halikarnaso, Aleksandro pluis en montaran Likion kaj en la ebenaĵon de Pamfilio, sekurante la kontrolon super ĉiuj marbordaj urboj por repuŝi la persajn ŝipbazojn. El Pamfilio antaŭen la marbordo ne havis ĉefajn havenojn kaj Aleksandro moviĝis internen. Ĉe Termeso, Aleksandro haltiĝis sed ne atakis tiun urbon de Pisidio.[76] Ĉe la antikva ĉefurbo de Frigio nome Gordio, Aleksandro "malfaris" la ĝis tiam nesolveblan gordian nodon, faro kiu laŭdire atendis la futuran "reĝon de Azio".[77] Laŭ tiu rakonto, Aleksandro proklamis ke ne gravas kiel malfari la nodon kaj disigis ĝin per frapo de sia glavo.[78]

Levantenio kaj Sirio[redakti | redakti fonton]

Detalo de Aleksandra Mozaiko, montrante la disvolvigon de la Batalo de Iso, el la Domo de la Faŭno, Pompejo.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Batalo de Iso.

En printempo de 333 a.K., Aleksandro trapasis la Taŭruson en Kilikio. Post longa paŭzo pro malsano, li marŝis al Sirio. Kvankam supernombrita de la pli granda armeo de Dario, li marŝis reen al Kilikio, kie li venkis super Dario ĉe Iso. Dario fuĝis el la batalkampo, kaŭzante la detruon de sia armeo, kaj lasante malantaŭe siajn edzinon, siajn du filinojn, sian patrinon Sisigambis, kaj enorman trezoron.[79] Li proponis packontrakton kiu inkludis la terojn kiujn li jam estis perdinta, kaj monaĉeton de 10,000 atikaj talentoj por sia familio. Aleksandro respondis ke ĉar li jam estas reĝo de Azio, li estas la nura kiu decidas teritoriajn dividojn.

Aleksandro pluis ekposedi Sirion, kaj plej el la marbordo de Levantenio.[75] En la venonta jaro, 332 a.K., li estis devigita ataki Tiron, kion li konkeris post longa kaj malfacila sieĝo.[80][81] Aleksandro masakris la virojn de milita aĝo kaj vendis la virinojn kaj infanojn en sklaveco.[82]

Egipto[redakti | redakti fonton]

Nomo de Aleksandro la Granda en egiptaj hieroglifoj (verkitaj el dekstre maldekstre), ĉ. 330 a.K., Egipto. Luvro.

Kiam Aleksandro detruis Tiron, plej el la urboj survoje al Egipto tuj kapitulacis. Tamen, Aleksandro trafis reziston ĉe Gaza. Tiu urbo estis forte fortifikita kaj konstruita sur monteto, bezonante sieĝon. Kiam "liaj inĝenieroj indikis al li ke pro la alto de la monteto estos neeble… tio kuraĝigis Aleksandro pli por fari la klopodon".[83] Post tri malsukcesaj atakoj, la fortikaĵo falis, sed ne antaŭ Aleksandro ricevis seriozan ŝultrovundon. Kiel ĉe Tiro, homoj de milita aĝo estis murditaj kaj la virinoj kaj infanoj estis venditaj kiel sklavoj.[84]

Aleksandro antaŭeniris en Egiption poste en la jaro 332 a.K., kie li estis konsiderita kiel liberiganto.[85] Li estis proklamita filo de la dio Amono ĉe la Orakolo de la Oazo Siva en la libia dezerto.[86] Ekde tiam, Aleksandro ofte referencis al Zeŭso-Amono kiel sia vera patro, kaj post lia morto, moneroj priskribis lin ornamita per virŝafaj kornoj kiel simbolo de lia dieco.[87] Dum sia restado en Egipto, li fondis Aleksandrion de Egipto, kiu iĝos ĉefurbo prospera de la Ptolemea Regno post lia morto.[88]

Asirio kaj Babilono[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Batalo de Gaŭgamelo.

Lasante Egipton en 331 a.K., Aleksandro marŝis orienten en Mezopotamion (nune norda Irako) kaj denove venkis Darion, ĉe la Batalo de Gaŭgamelo.[89] Dario denove lasis la batalkampon, kaj Aleksandro pelis lin tiom for kiom ĝis Arbela. Gaŭgamelo estos la fina kaj decida renkonto inter ambaŭ. Dario fuĝis al la montoj de Ekbatano (nuntempa Hamedan), dum Aleksandro kaptis Babilonion.[90]

Persio[redakti | redakti fonton]

Loko de la Persia Pordego; la ŝoseo estis konstruita en la 1990-aj jaroj.

El Babilonio, Aleksandri iris al Suzo, unu el la ĉefurboj de la Akemenidoj, kaj kaptis ties trezoron.[90] Li sendis la kernon de sia armeo al la Persia ceremonia ĉefurbo Persepolo laŭ la Persa reĝa vojo. Aleksandro mem prenis selektitajn trupojn laŭ rekta vojo al la urbo. Li poste atakis la montopasejon de Persiaj Pordegoj (en nuntempa Zagros-montaro) kiu estis estinta blokita de persa armeo estre de Ariobarzanes kaj poste urĝis al Persepolo antaŭ ties soldataro rabadu la trezoron.[91]

Enirinte en Persepolo, Aleksandro permesis siajn trupojn rabadi la urbon dum kelkaj tagoj.[92] Aleksandro restis en Persepolo kvin monatojn.[93] Dum sia restado incendio ekis en la orienta palaco de Kserkso kaj etendis al la cetero de la urbo. Eblaj kaŭzoj estus akcidento de ebriuloj aŭ intenca revenĝo pro la bruligado de la Akropolo de Ateno dum la Dua Persia Milito fare de Kserkso.[94] Jarojn poste revizitante la urbon kiun li estis incendiinta, ŝajne Aleksandro bedaŭris la bruligado de Persepolo. Plutarko rakontas anekdoton laŭ kiu Aleksandro paŭzas kaj parolas al falita statuo de Kserkso la Granda kvazaŭ ĝi estu vivanta persono:

Citaĵo
 Ĉu mi preterpasu kaj lasu vin kuŝe tie pro la ekspedicioj kiujn vi estris kontraŭ Grekio, aŭ ĉu mi starigu vin denove pro via malavareco kaj pro viaj virtoj en aliaj aferoj?[95] 

Falo de la imperio kaj oriento[redakti | redakti fonton]

Arĝenta monero de Aleksandro vestanta la leonan felon de Heraklo, Brita Muzeo.

Aleksandro poste pelis Darion, unue en Medion, kaj poste en Partion.[96] La persa reĝo ne plu kontrolis sian propran destinon, kaj estis kaptita prizonulo de Besos, lia baktria satrapo kaj parenco.[97] Dum Aleksandro alproksimiĝis, la homoj de Besos ponardis la Grandan Reĝon kaj poste deklaris sin sukcedanto de Dario kiel Artakserkso la 5-a, antaŭ retiriĝi en Centran Azion por lanĉi gerilan kampanjon kontraŭ Aleksandro.[98] Aleksandro enterigis la restaĵojn de Dario ĉe liaj Akemenidaj antaŭuloj dum reĝa funebro.[99] Li postulis ke mortonta, Dario estis nomuminta lin kiel sia sukcedanto al la Akemenida trono.[100] La Akemenida Imperio estas normale konsiderita falinta kun Dario.[101]

Aleksandro vidis Besoson kiel uzurpanto kaj prepariĝis por venki lin. Tiu kampanjo, dekomence kontraŭ Besos, turniĝis en granda turneo tra centra Azio. Aleksandro fondis serion de novaj urboj, ĉiuj nomitaj Aleksandrio, kiaj la nuntempa Kandahar en Afganio, kaj Aleksandrio Esĥate ("la plej malproksima") en nuntempa Taĝikio. La kampanjo portis Aleksandron tra Medio, Partio, Ario (Okcidenta Afganio), Drangiano, Araĥozio (Suda kaj Centra Afganio), Baktrio (Norda kaj Centra Afganio), kaj Skitio.[102]

Spitamenes, kiu tenis malprecizan sintenon en la satrapio Sogdiana, en 329 a.K. perfidis Besoson al Ptolemeo, unu el la fidindaj kompanoj de Aleksandro, kaj Besos estis ekzekutita.[103] Tamen, kiam, iam poste, Aleksandro estis ĉe Jaksartes preparante atakon al kavaleria nomada armeo, Spitamenes levis Sogdianon ribele. Aleksandro persone venkis la Scitojn ĉe la Batalo de Jaksartes kaj tuje lanĉis kampanjon kontraŭ Spitamenes, venkinte lin en la Batalo de Gabai. Post la malvenko, Spitamenes estis mortigita de siaj propraj homoj, kiuj poste petis pacon.[104]

Problemoj kaj konspiroj[redakti | redakti fonton]

La murdo de Klejto, André Castaigne 1898–1899.

Dum tiu tempo, Aleksandro adoptis kelkajn elementojn de la persaj kostumo kaj kutimoj ĉe sia kortego, inkluzive notinde la kutimon de mankisadoproskinesis, nome simbola kisado de la mano aŭ kliniĝo algrunde, kiun la persoj faris al siaj socialaj superuloj, sed estis praktiko, kiun la grekoj malestimis.[105] La grekoj konsideris la geston kiel afero de diaĵoj kaj kredis ke Aleksandro volis diigi sin postulante tion. Tio kostis al li la favorojn de multaj el liaj samlandanoj, kaj li eventuale abandonis ĝin.[106]

Oni malkovris konspiron kontraŭ lia vivo, kaj unu el liaj oficiroj, Filoto, estis ekzekutita pro malsukceso averti Aleksandron. La morto de la filo necesigis ankaŭ la morton de la patro, kaj tiele Parmenio, kiu estis respondecigita pri la gardado de la trezoro de Ekbatano, estis murdita je ordono de Aleksandro, por eviti klopodojn revenĝi. Pli fifame, Aleksandro persone murdis la viron kiu estis savinta lian vivon ĉe Graniko, nome Klejto la Nigra, dum perforta kverelo inter ebriuloj ĉe Marakanda (nuntempa Samarkando en Uzbekio), en kiu Klejto kulpigis Aleksandron pri kelkaj eraraj juĝoj kaj ĉefe ĉar estis forgesinta la Macedoniajn manierojn favore al korupta orienta vivostilo.[107]

Poste, dum la kampanjo de Centra Azio, oni malkovris duan konspiron kontraŭ li, tiu instigita de sia propraj paĝioj. Lia oficiala historiisto, nome Kalistenes de Olinto, estis implikita en la konspiro; tamen, historiistoj ankoraŭ ne atingis interkonsenton rilate al tiu impliko. Kalistenes estis faligita el la favoro ĉar estris la opozicion al la klopodo enkonduki la praktikon de proskinesis.[108]

Macedonio en foresto de Aleksandro[redakti | redakti fonton]

Kiam Aleksandro eliris al Azio, li lasis sian generalon Antipatro, nome sperta militestro kaj politikestro kaj parto de la "Malnova Gvardio" de Filipo la 2-a, zorge de Macedonio.[69] La rabado de Tebo fare de Aleksandro sekurigis ke Grekio restu trankvila dum lia foresto.[69] La nura escepto estis alvoko al armoj fare de la Sparta reĝo Agis la 3-a en 331 a.K., kiun Antipatro venkis kaj mortigis en la batalo de Megalopolis.[69] Antipatro referencis la punon al Spartanoj al la Ligo de Korinto, kiu siavice komunikis ĝin al Aleksandro, kiu decidis pardoni ilin.[109] Estis ankaŭ konsiderinda malkonsento inter Antipatro kaj Olimpia, kaj plendoj de unu kontraŭ la alia.[110]

Ĝenerale, Grekio ĝuis periodon de paco kaj prospero dum la kampanjo de Aleksandro en Azio.[111] Aleksandro resendis grandajn monsumojn el siaj konkeroj, kio stimulis la ekonomioj kaj pliigantan komercon tra sia tuta imperio.[112] Tamen, la konstantaj petoj de Aleksandro por trupoj kaj la migrado de Macedonianoj tra sia tuta imperio malpliigis la homfortojn de Macedonio, ege malfortigante ĝin en la jaroj post Aleksandro, kaj finfine tio kondukis al ties subigon al Romio.[113]

Hindia kampanjo[redakti | redakti fonton]

Razioj al la Hinda subkontinento[redakti | redakti fonton]

La falango atakante la centron en la Batalo de Hidaspo de André Castaigne (1898–1899).

Post la morto de Spitamenes kaj sia geedziĝo kun Roksano (Raoksŝna en malnova irana) por cementi rilatojn kun siaj novaj satrapioj, Aleksandro rigardis al la Hinda subkontinento. Li invitis la tribestrojn de la iama satrapio de Gandaro (nome regiono etende en nuntempaj orienta Afganio kaj norda Pakistano), veni al li kaj submetiĝi al sia aŭtoritato. Omfis (hindia nomo Ambhi), nome reganto de Taksila, kies regno etendis el Induso al la Hidaspo (Ĝelum), obeis, sed la ĉefoj de kelkaj montetaj klanoj, kiaj la Aspasioj kaj la Asakenoj de la Kambojoj (konataj en hindiaj tekstoj ankaŭ kiel Aŝvajana aŭ Aŝvakajana), malakceptis submetiĝi.[114] Ambhi urĝe trankviligis Aleksandron kaj renkontiĝis kun li transdonante valorajn donacojn, metante sin kaj sian tutan truparon je lia dispono. Aleksandro ne nur redonis al Ambhi lian titolon kaj la donacojn sed li ankaŭ donacis al li vestaĵaron de "Persaj roboj, orajn kaj arĝentajn ornamaĵojn, 30 ĉevalojn kaj 1000 talentojn el oro". Aleksandro kuraĝis dividi siajn fortojn, kaj Ambhi helpis Hefestionon kaj Perdikkas konstrui ponton super Induso kie ĝi kurvas ĉe Hund (Fox 1973), havigante al siaj trupojn per liveraĵoj, kaj ricevis Aleksandron mem, kaj lian tutan armeon, en sia ĉefurbo de Taksila, kun granda montro de amikeco kaj la plej malavara gastemo.

Je la sekva antaŭeniro de la Macedonia reĝo, Taksiles akompanis lin per forto de 5000 homoj kaj partoprenis en la Batalo de Hidaspo. Post tiu venko li estis sendita de Aleksandron persekuti Poroson, al kiu li devis proponi favorajn terminojn, sed li malsukcesis fuĝi perdante sian vivon en manoj de sia malnova malamiko. Sekve, tamen, la du rivaloj estis reamikigitaj fare de la persona perado de Aleksandro; kaj Taksiles, post esti zorge kontribuinta al ekipado de la floto en la Hidaspo, estis fidita de la reĝo per la regado de la tuta teritorio inter la rivero kaj la Induso. Konsiderinda ascendo al povo estis garantiita al li post la morto de Filipo, filo de Maĥatas; kaj li estis rajtigita reteni sian aŭtoritaton je la morto de Aleksandro mem (323 a.K.), same kiel ĉe la posta partigo de la provincoj ĉe Triparadiso, 321 a.K.

En la vintro de 327/326 a.K., Aleksandro persone estris kampanjon kontraŭ tiuj klanoj: nome la Aspasioj de la valo Kunar, la Gureanoj de la valo Gureo, kaj la Asakenoj de la valoj Sŭat kaj Buner.[115] Tio rezultis en akra lukto en kiu Aleksandro estis vundita en la ŝultro fare de sageto, sed finfine la Aspasioj estis venkitaj. Aleksandro poste frontis la Asakenojn, kiuj luktis el siaj fortikaĵoj de Masaga, Ora kaj Aorno.[116]

La fortikaĵo de Masago estis venkita nur post tagoj de sangoverŝa luktado, en kiu Aleksandro estis vundita serioze en la maleolo. Laŭ Kurcio, "Ne nur masakris Aleksandro la tutan loĝantaron de Masago, sed ankaŭ nuligis ties konstruaĵojn al rubo."[117] Simila masakro okazis ĉe Ora. Post Masago kaj Ora, nombraj Asakenianoj fuĝis el la fortikaĵo de Aorno. Aleksandro persekutis ilin kaj kaptis la strategan montetan fuorton post kvar tagoj de sangoverŝa luktado.[118]

Invado de Aleksandro de la Hinda subkontinento.

Post Aorno, Aleksandro trapasis la Induson kaj luktis kaj venkis en eposa batalo kontraŭ la reĝo Poroso, kiu regis regionon kuŝantan inter la Hidaspo kaj la Acesinoj (Ĉenabo), en kio estas nuntempe Panĝabio, en la Batalo de Hidaspo en 326 a.K.[119] Aleksandro estis impresita pro la kuraĝo de Poroso, kaj faris lin aliancano. Li nomumis Poroson kiel satrapo, kaj eĉ aldonis al la teritorio de Poroso teron kiun li antaŭe ne posedis, sudoriente, ĝis Hifazo (Beas).[120][121] Elekti lokanon helpis lin kontroli tiujn terojn tiom distaj el Grekio.[122] Aleksandro fondis du urbojn ĉe malaj flankoj de la rivero Hidaspo, kaj nomigis unu Bucefala Aleksandrio, honore al sia ĉevalo, kiu estis mortinta ĉirkaŭ tiu tempo.[123] La alia estis Nikea (Venko), ŝajne situa ĉe la loko de la nuntempa Mong.[124]

Ribelo de la armeo[redakti | redakti fonton]

Oriente de la regno de Poroso, ĉe la rivero Gango, estis la Nanda Imperio de Magadho kaj pli oriente la Gangarida Imperio (en la nuntempa regiono Bengalio de la Hindia subkontinento). Time la eblon fronti aliajn grandajn armeojn kaj lacegaj pro jaroj de kampanjado, la armeo de Aleksandro insurekciis ĉe la rivero Hifazo (Beas), malakceptante pluiri pli orienten. Tiu rivero tiele markis la plej orientan etendon de la konkeroj de Aleksandro.[125]

Citaĵo
 Ĉe Macedonianoj, tamen, ties luktado kontraŭ Poroso malakrigis ties kuraĝon kaj haltigis ties pluan antaŭeniron en Hindion. Post esti farinta ĉion kion ili povis kontraŭ malamiko kiu nombris nur dudek mil infanterianoj kaj dumil ĉevaloj, ili perforte kontraŭis Aleksandron kiam li insistis ankaŭ al trapaso de la rivero Gango, kies larĝo, kiel ili eksciis, estis tridek du stadioj, ties profundo centon da klaftoj, dum ties bordoj en la alia flanko estis kovrita de multnombraj armuloj kaj kavalerianoj kaj elefantoj. Ĉar oni diris al ili ke la reĝoj de Ganderitoj kaj Presioj estis atendante ilin kun okdek mil ĉevalanoj, ducent mil infanterianoj, okmil ĉaroj, kaj sesmil militelefantoj.[126] 

Aleksandro klopodis konvinki siajn soldatojn marŝi plue, sed lia generalo Koeno pledis kun li por ke li ŝanĝu sian opinion kaj revenu; la homoj, li diris, "deziregis denove vidi siajn gepatrojn, siajn edzinojn kaj infanojn, siajn hejmlandojn". Aleksandro eventuale konsentis kaj turniĝis suden, marŝante laŭlonge de la rivero Induso. Survoje lia armeo konkeris Malhi (en nuntempa Multano) kaj aliajn hindiajn tribojn kaj Aleksandro suferis vundon dum tiu sieĝo.[127]

Aleksandro sendis multon de sia armeo al Kermanio (nuntempa suda Irano) kun generalo Kratero, kaj komisiis floton por esplori la bordon de la Persa Golfo estre de sia almiralo Nearĥo, dum li estris la ceteron reen al Persio tra la pli malfacila suda vojo laŭlonge de la Gedrozia Dezerto kaj de Makran.[128] Aleksandro atingis Suzon en 324 a.K., sed ne antaŭ perdi multajn homojn en la akra dezerto.[129]

Lastaj jaroj en Persio[redakti | redakti fonton]

Aleksandro, maldekstre, kaj Hefestiono, dekstre.

Malkovrinte ke multaj el siaj satrapoj kaj militistaj guberniestroj estis miskondutintaj en sia foresto, Aleksandro ekzekutis kelkajn el ili kiel ekzemploj dum sia vojo al Suzo.[130][131] Kiel gesto dankema, li forpagis la ŝuldojn de siaj soldatoj, kaj anoncis ke li resendos plej aĝajn kaj malkapablajn veteranojn reen al Macedonio, kondukitaj de Kratero. Liaj trupoj miskomprenis lian intencon kaj insurekciis ĉe la urbo Opiso. Ili malakceptis esti forsenditaj kaj kritikis lian adoptadon de persaj kutimoj kaj vestaĵaroj kaj la enkondukon de persaj oficiroj kaj soldatoj en macedoniaj unuoj.[132]

Pentraĵo de Aleksandro la Granda ĉe la perfortita tombo de Ciro la Granda.

Post tri tagoj, malkapabla konvinki siajn homojn reveni, Aleksandro donis al persoj komandajn postenojn en la armeo kaj macedonajn milittitolojn por persaj unuoj. La Macedonianoj tuj petis pardonon, kion Aleksandro akceptis, kaj ordonis grandan bankedon por kelkaj miloj da siaj homoj je kiu li kaj ili kunmanĝu.[133] En klopodo krei daŭran harmonion inter siaj macedoniaj kaj persaj subjektoj, Aleksandro organizis amasan geedzigon de siaj veteranaj oficiroj al persaj kaj al aliaj nobelulinoj ĉe Suzo, sed malmultaj el tiuj geedziĝoj ŝajne daŭris multon pli ol unu jaron.[131] Dume, je sia reveno al Persio, Aleksandro eksciis ke gvardianoj de la tombo de Ciro la Granda en Pasargado estis perfortinta ĝin, kaj tuj ekzekutis ilin.[134] Aleksandro admiris Ciron, el frua aĝo legante la verkon de Ksenofono nome Kiropedio, kiu priskribis la heroismon de Ciro en batalo kaj en regado kiel reĝo kaj leĝofaranto.[135] Dum sia vizito al Pasargado Aleksandro ordonis sian arkitekton Aristobulo ornami la internon de la funebra ĉambro de la tombo de Ciro.[135]

Poste, Aleksandro veturis al Ekbatano por rekuperi la kernon de la Persia trezoro. Tie, lia plej proksima amiko kaj eble amanto, Hefestiono, mortiĝis pro malsano aŭ venenigo.[136][137] La morto de Hefestiono ege deprimigis Aleksandron, kaj li ordonis la preparadon de multekosta funebr ŝtiparo en Babilonio, same kiel la dekreton por publika funebro.[136] Reen en Babilonio, Aleksandro planis serion de novaj kampanjoj, komence per invado de Arabio, sed li ne havis oportunon realigi ilin, ĉar li tuj mortiĝis.[138]

Morto de Aleksandro[redakti | redakti fonton]

La 10-an de junio, -323, antaŭ ol li revenis, li mortis pro subita febro, en la palaco de Nebukadnecaro la 2-a. Aleksandro la Granda havis nur 32 jarojn.[139] Li lasis grandegan imperion de persa-greka kulturo al siaj sukcedantoj, kiuj luktis inter si por supereco super partoj de lia imperio. Kiam ĉio retrankviliĝis, preskaŭ ĉiuj liaj oficiroj forigis siajn persajn edzinojn, kaj ĉiuj krom du el liaj superaj oficiroj, lia patrino, lia edzino Roksana, lia filo Aleksandro la 4-a (-323-309), lia eksteredzeca filo Heraklo (-327-309, lia fratino Kleopatra, lia duonfratino Eŭridika, lia duonfrato Filipo Arideo, estis mortaj, kaj nur unu el ili (Antipater) mortis pro naturaj kaŭzoj.

Astronomia Taglibro de Babilonio (ĉ. 323–322 a.K.) registranta la morton de Aleksandro (Brita Muzeo, Londono).
Priskribo de la 19a jarcento de la funebra procesio de Aleksandro baze sur la priskribo de Diodoro.

Ĉu la 10-a aŭ la 11-a de junio 323 a.K., Aleksandro mortiĝis en la palaco de Nebukadnecar la 2-a, en Babilono, je aĝo de 32.[140] Estas du diferencaj versioj pri la morto de Aleksandro kaj la detaloj de la morto diferencas iome en ĉiu. La rakonto de Plutarko estas ke ĉirkaŭ 14  tagojn antaŭ sia morto, Aleksandro distrigis sian almiralon Nearĥon, kaj pasis la nokton kaj la venontan tagon drinkante kun Medio de Lariso.[141] Li suferis febron, kio malboniĝis ĝis li malkapablis paroli. La soldatoj, priokupitaj pri lia sano, estis rajtigitaj procesii antaŭ li kiu silente mansalutis ilin.[142] En la dua rakonto, Diodoro diras ke Aleksandro suferis doloron post fordrinki grandan bovlon de nemiksita vino en honoro de Heraklo, sekve de 11 tagoj de malforto; li ne suferis febron kaj mortiĝis post iome da agonio.[143] Ankaŭ Ariano menciis tion kiel alternativo, sed Plutarko specife malakceptas tiun postulon.[141]

Pro la emo de la Macedonia aristokrataro al murdo,[144] aperis aludoj al friponaĵoj en multaj rakontoj pri lia morto. Diodoro, Plutarko, Ariano kaj Justino ĉiuj menciis la teorion ke Aleksandro estis venenigita. Justino asertis ke Aleksandro estis la viktimo de veneniga konspiro, Plutarko diskredigis ĝin kiel fabrikaĵo,[145] dum kaj Diodoro kaj Ariano notis ke ili menciis ĝin nur por kompletecemo.[143][146] La rakontoj estis tamen koincidaj en indiki Antipatron, ĵuse forigita kiel Macedonia vicreĝo, kaj malkonsente kun Olimpia, kiel estro de la menciita komploto. Eble portante liajn vokcitaĵojn el Babilonio kiel mortokondamno,[147] kaj vidinte la rezulton ĉe Parmenio kaj Filotas,[148] Antipatro intencas aranĝi ke Aleksandro estu venenigita fare de sia filo Iollas, kiu estis la vinservisto de Aleksandro.[146][148] Estis eĉ sugesto ke ankaŭ Aristotelo povus esti partopreninta.[146]

La plej forta argumento kontraŭ la veneniga teorio estas la fakto ke pasis dekdu tagoj inter la komenco de lia malsano kaj lia morto; tiaj longdaŭraj venenoj estis probable nedisponeblaj.[149] Tamen, en dokumenta filmo de 2003 de BBC esploranta la morton de Aleksandro, Leo Schep el la Novzelanda Nacia Venencentro proponis ke la planto Blanka heleboro (Veratrum album), kiu estis konata en la antikveco, povus esti uzita por venenigi Aleksandron.[150][151][152] En artikolo de 2014 en la gazeto Clinical Toxicology Schep sugestis ke la vino de Aleksandro estis poluita per Veratrum album, kaj ke tio estus produktinta la venenigajn simptomojn kiuj kongruas kun la fluo de eventoj priskribitaj en la Aleksandra Romano.[153] La venenigo per Veratrum album povis havi longdaŭran rezulton kaj oni sugestis ke se Aleksandro estis venenigita, Veratrum album proponas la plej laŭdeblan kaŭzon.[153][154] Alia veneniga klarigo aperis en 2010 proponante ke la cirkonstancoj de lia morto estis kongruaj kun la venenigo pro akvo el la rivero Stikso (nuntempa Mavroneri en Arkadio, Grekio) kiu enhavis kaliĥeamicinon, nome danĝera komponaĵo produktita de bakterioj.[155]

Oni sugestis ankaŭ kelkajn naturajn kaŭzojn (malsanoj), kiaj malario kaj tifoida febro. Artikolo de 1998 en la New England Journal of Medicine atribuis sian morton al tifoida febro komplikita per trurompo de la stomakintesta muro kaj ascenda paralizo.[156] Alia ĵusa analizo sugestis piogenikan (infektan) spondiliton aŭ meningiton.[157] Aliaj malsanoj kongruas kun la simptomoj, kiaj akuta pankreatito kaj la okcidentnila viruso.[158][159] Ankaŭ teorioj pro naturaj kaŭzoj tendencas emfazi ke la morto de Aleksandro povus rilati al ĝenerala malaltiĝo post jaroj de forta drinkado kaj akraj vundoj. Ankaŭ la angoro kiun Aleksandro sentis post la morto de Hefestiono povus esti kontribuinta al lia malaltiĝanta sanostato.[156]

Post la morto[redakti | redakti fonton]

Detalo de Aleksandro ĉe la Aleksandra Sarkofago.

La korpo de Aleksandro estis metita en ora antropomorfa sarkofago kiu estis plenita je mielo, kiu estis siavice metita en ora ĉerko.[160][161] Laŭ Eliano, divenisto nome Aristandro antaŭdiris ke la tero kie Aleksandro estos metita por ripozi "estos feliĉa kaj nevenkebla porĉiame".[162] Plej verŝajne, la sukcedantoj povus vidi la posedon de la korpo kiel simbolo de legitimeco, ĉar entombigo de la antaŭ reĝo estis reĝa privilegio.[163]

Kvankam la funebra procesio de Aleksandro estis survoje al Macedonio, Ptolemeo kaptis ĝin kaj portis ĝin provizore al Memfis.[160][162] Lia sukcedanto, Ptolemeo la 2-a Filadelfo, transigis la the sarkofagon al Aleksandrio, kie ĝi restis ĝis almenaŭ la fino de la Antikveco. Ptolemeo la 9-a Latiros, unu el finaj sukcedantoj de Ptolemeo, anstataŭis la sarkofagon de Aleksandro per vitro por povi konverti la originan en moneroj.[164] La ĵusa malkovro de enorma tombo en norda Grekio, ĉe Amfipolis, data el la tempo de Aleksandro la Granda[165] suspektigis ke ties origina intenco estis la funebra loko de Aleksandro. Tio kongruus kun la intencita destino de la funebra procesio de Aleksandro.

Pompeo, Julio Cezaro kaj Aŭgusto Cezaro vizitis la tombon en Aleksandrio, kie Aŭgusto, ŝajne, hazarde forrompis la nazon. Kaligulo ŝajne elprenis la brusto-kirason el Aleksandro el la tombo por sia propra uzado. Ĉirkaŭ 200 p.K., imperiestro Septimo Severo fermis la tombon de Aleksandro al la publiko. Lia filo kaj sukcedanto, Karakalo, granda admiranto de Aleksandro, vizitis la tombon dum sia regado. Post tio, detaloj pri la estonteco de la tombo estas nebulaj.[164]

La tiel nomata "Aleksandra Sarkofago", malkovrita ĉe Sidono kaj nune en la Istanbula Arkeologia Muzeo, estas tiele nomita ne ĉar oni pensas ke ĝi enhavis la restaĵojn de Aleksandro, sed ĉar ties basreliefoj priskribas Aleksandron kaj liaj kompanoj luktantaj kontraŭ la persoj kaj ĉasantaj. Origine oni pensis ke ĝi estis la sarkofago de Abdalonimo (m. 311 a.K.), nome reĝo de Sidono nomumita de Aleksandro tuj post la batalo de Iso en 331.[166][167] Tamen, pli ĵuse, oni sugestis ke ĝi povus dati el antaŭ la morto de Abdalonimo.

Divido de la imperio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Diadoĥoj.
Regnoj de Diadoĥoj en 281 a.K.: la Ptolemea Regno (malhelblua), la Seleŭka Imperio (flava), Regno de Pergamo (oranĝa), kaj Regno de Macedonio (verda). Montriĝas ankaŭ la Romia Respubliko (helblua), la Kartaga Respubliko (purpura), kaj la Regno de Epiro (ruĝa).

La morto de Aleksandro estis tiom subita ke kiam la novaĵoj pri lia morto atingis Grekion, ili ne estis tuj kreditaj.[69] Aleksandro ne havis evidentan aŭ legitiman heredanton, ĉar lia filo Aleksandro la 4-a kun Roksano estis naskiĝinta post la morto de Aleksandro.[168] Laŭ Diodoro, la kompanoj de Aleksandro demandis al li ĉe sia mortolito al kiu li transdonu sian regnon; lia lakona respondo estis "tôi kratistôi"—"al la plej fortaj".[143]

Ariano kaj Plutarko asertas ke Aleksandro estis malkapabla paroli tiam, kio supozigas ke tio estis apokrifa historio.[169] Diodoro, Kurcio kaj Justino proponis la plej fidinda historion laŭ kiu Aleksandro pasis sian subskriban sigelon al Perdikkas, nome korpogardisto kaj estro de la kompana kavalerio, antaŭ atestantoj, tiele nomumante lin.[143][170]

Perdikkas dekomence ne postulis povon, kaj anstataŭe sugestis ke la filo de Roksano estu reĝo, se masklo; kun li, Kratero, Leonato kaj Antipatro kiel gvardianoj. Tamen, la infanterio, sub la komando de la generalo Meleagro, malakceptis tiun aranĝon ĉar ili ne estis enkalkulitaj en tiu plano. Anstataŭe, ili subtenis la duonfraton de Aleksandro nome Filipo Arideo. Finfine, ambaŭ partioj reamikiĝis, kaj post la nasko de Aleksandro la 4-a, li kaj Filipo la 3-a estis nomumitaj kunreĝoj, kvankam nur teorie.[171]

Malkonsento kaj rivaleco tuj suferigis la Macedonianojn, tamen. La satrapioj disigitaj de Perdikkas ĉe la Partigo de Babilono iĝis povobazoj kiujn ĉiu generalo uzis por propra povo. Post la murdo de Perdikkas en 321 a.K., la macedonia unueco malaperis, kaj sekvis 40 jaroj de milito inter "La Sukcedantoj" (Diadoĥoj) antaŭ la Helenisma mondo setlis en kvar stabilaj povoblokoj: Ptolemea Egipto, Seleŭka Mezopotamio kaj Centra Azio, Atalida Anatolio, kaj Antigonida Macedonio. En la procezo, kaj Aleksandro la 4-a kaj Filipo la 3-a estis murditaj.[172]

Testamento[redakti | redakti fonton]

Diodoro asertis ke Aleksandro donis detalajn verkitajn instrukciojn al Kratero iam antaŭ sia morto.[173] Kratero komencis plenumi la mendojn de Aleksandro, sed la sukcedantoj elektis ne plu plibonigi ilin, sur la bazo ke ili estis malpraktikaj kaj ekstravagancaj.[173] Tamen, Perdikkas legis la testamenton de Aleksandro al siaj trupoj.[69]

La testamento alvokis por milita etendo en la sudan kaj okcidentan Mediteraneon, monumentaj konstruaĵoj, kaj la intermiksado de orientaj kaj okcidentaj loĝantaroj. Ĝi inkludis:

  • Konstruon de monumenta tombo por sia patro Filipo, "kongrue kun la plej granda el la piramidoj de Egipto"[69]
  • Starigon de grandaj temploj en Deloso, Delfo, Dodona, Dion, Amfipolis, kaj monumentan templon por Atena en Trojo[69]
  • Konkeron de Arabio kaj de la tuta Mediteranea Baseno[69]
  • Ĉirkaŭnavigadon de Afriko[69]
  • Disvolvigon de urboj kaj la "transigon de loĝantaroj el Azio al Eŭropo kaj en mala direkto el Eŭropo al Azio, por porti la plej grandan kontinenton al komuna unueco kaj al amikeco per rimedoj de intergeedziĝoj kaj familiaj ligoj."[174]

Disiĝo de la imperio[redakti | redakti fonton]

Lia imperio komence estis dividita en kvar ĉefajn partojn: Kasandro regis en Grekio, Lisimaĥo en Malgrandazio kaj Tracio, Seleŭko la 1-a Nikator en Mezopotamio kaj Sirio, kaj Ptolemeo la 1-a (aŭ Ptolemeo Soter) en Levantenio kaj Egiptio.

Baldaŭ, Lisimaĥo atingis la parton de Kasandro, kaj la imperio dividiĝis en tri ĉefajn partojn, regatajn de la idoj de Ptolemeo Soter en Egipto, Antigono Monoftalmo (laŭvorte "unu-okula") en Grekio, kaj Seleŭko en subokcidenta Azio. Ĝis proksimume -281, nur du dinastioj restis en la iama imperio de Aleksandro — la seleŭkida dinastio en la nordo kaj la ptolemea dinastio en la sudo.

Restis multaj eponimaj urboj: Aleksandrioj, Aleksandropoloj kaj aliaj Aleksurboj troviĝis dise tra la areo de la stranga kosmopolita miksamaso, kiun li konkeris. Kiaj ajn revoj pri ia kunigo de greka kaj persa kulturoj mortis baldaŭ post lia morto, kiam la macedonoj kaj la grekoj puŝis la persojn en malpli pontencajn postenojn—kvankam estis grekaj sukcedantoj (notinde Eŭmeno), neniuj el la sukcedantoj estis persoj.

Hodiaŭaj opinioj pri Aleksandro[redakti | redakti fonton]

Oni memoras Aleksandron kiel popola heroo en Eŭropo kaj granda parto de okcidenta Azio. En Irano, aliflanke, oni memoras lin kiel la detruanton de ilia unua granda imperio kaj detruanton de Persepolo. Antikvaj fontoj ĝenerale estas verkitaj kun celo aŭ glorigi aŭ kalumnii lin, kio malfaciligas taksadon de lia efektiva karaktero. La plejparto aludas kreskantan nestabilecon kaj megalomanion en la jaroj post Gaŭgamela, sed oni ankaŭ sugestas, ke tio simple respegulas la grekan stereotipon de mediiĝinta reĝo. La murdon de lia amiko Klejto dum ebria rabio, kiun Aleksandro profunde bedaŭris, oni ofte montras, kaj ankaŭ lian ekzekuton de Filoto kaj ties patro Parmenio pro netransdono de la detaloj de komploto kontraŭ li, sed tio eble estis prudento kaj ne paranojo. Modernaj opinioj akre dividiĝas pri tio, ĉu li estis heroa konstruanto de imperio aŭ antikva Hitlero.

Modernaj historiistoj traktas la morton de Aleksandro la Granda kaj la naskiĝon de la sukcedaj regnoj kiel la eventon, kiu dividas helenan civilizon disde heleneca civilizo. La konkeroj de Aleksandro kaj la administraj bezonoj de liaj greklingvaj sukcedantoj antaŭenigis la disvastigon de la greka lingvo kaj la greka kulturo trans orientan Mediteraneon kaj en Mezopotamion.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Macedonio estis antikvgreka urboŝtato. La macedonanoj estis helena (greka) tribo. Historiografoj kaj fakuloj interkonsentas ke Aleksandro la Granda estis greka. Zacharia 2008, Simon Hornblower, "Greek Identity in the Archaic and Classical Periods", pp. 55–58; Joint Association of Classical Teachers 1984, pp. 50–51; Errington 1990; Fine 1983, pp. 607–608; Hall 2000, p. 64; Hammond 2001, p. 11; Jones 2001, p. 21; Osborne 2004, p. 127; Hammond 1989, pp. 12–13; Hammond 1993, p. 97; Starr 1991, pp. 260, 367; Toynbee 1981, p. 67; Worthington 2008, pp. 8, 219; Cawkwell 1978, p. 22; Perlman 1973, p. 78; Hamilton 1974, Chapter 2: The Macedonian Homeland, p. 23; Bryant 1996, p. 306; O'Brien 1994, p. 25.
    • Bloom, Jonathan M.; Blair, Sheila S. (2009) The Grove Encyclopedia of Islamic Art and Architecture: Mosul to Zirid, Volume 3. (Oxford University Press Incorporated, 2009), 385; "[Khojand, Tajikistan]; As the easternmost outpost of the empire of Alexander the Great, the city was renamed Alexandria Eschate ("furthest Alexandria") in 329 BCE."
    • Golden, Peter B. Central Asia in World History (Oxford University Press, 2011), 25; "(...) his campaigns in Central Asia brought Khwarazm, Sogdia and Bactria under Graeco-Macedonian rule. As elsewhere, Alexander founded or renamed a number of cities, such as Alexandria Eschate ("Outernmost Alexandria,", near modern Khojent in Tajikistan)."
  2. "Alexander the Great (356–323 BC)". UK: BBC. [1] Alirita la 23an de Novembro 2016.
  3. Yenne 2010, p. 159.
  4. (2009) “The Corinthian League”, Alexander the Great: A New History. Wiley-Blackwell. ISBN 1-4051-3082-2.
  5. BURGER, Michael. (2008) The Shaping of Western Civilization: From Antiquity to the Enlightenment. University of Toronto Press. ISBN 1-55111-432-1.
  6. Je la tempo de sia morto, li estis konkerinta la tutan Akemenidan Persan Imperion, aldonante ĝin al la macedonaj eŭropaj teritorioj; laŭ kelkaj modernaj verkistoj, tiu estis la plej granda en la mondo tiam konata de la antikvaj grekoj (nome la 'Ecumene'). Danforth 1997, pp. 38, 49, 167. Stoneman 2004, p. 2. Proksimuma vido de la mondo konata de Aleksandro povas esti vidata en la mapo de Hekateo de Mileto; vidu la Hekateam mondomapon.
  7. Yenne 2010, p. viii.
  8. Ekzemple, Hanibalo supozeble rangis Aleksandron kiel la plej granda generalo; Goldsworthy 2003, pp. 327–28. Julio Cezaro ploris vidinte statuon de Aleksandro, ĉar li estis atinginta tiom malmulte je la sama aĝo; Plutarko 1919, XI, 2. Pompeo konscie pozis kiel la 'nova Aleksandro'; Holland 2003, pp. 176–83. Ankaŭ la juna Napoleono Bonaparte kuraĝigis komparojn kun Aleksandro. Barnett 1997, p. 45.
  9. Guardian on Time Magazine's 100 personalities of all time.
  10. "The birth of Alexander the Great". Livius. [2] Alirita la 25an de Decembro 2011. "Alexander was born the sixth of Hekatombaion."
  11. Green, Peter (1970), Alexander of Macedon, 356–323 B.C.: a historical biography, Hellenistic culture and society (illustrated, revised reprint ed.), University of California Press, p. xxxiii, ISBN 978-0-520-07165-0, "356 – Alexander born in Pella. The exact date is not known, but probably either 20 or 26 July."
  12. McCarty 2004, p. 10, Renault 2001, p. 28, Durant 1966, p. 538
  13. Roisman & Worthington 2010, p. 171.
  14. Roisman & Worthington 2010, p. 188.
  15. 16,0 16,1 Plutarko 1919, III, 2
  16. Renault 2001, p. 28, Bose 2003, p. 21
  17. Roisman & Worthington 2010, p. 188.
  18. Renault 2001, pp. 33–34.
  19. Roisman & Worthington 2010, p. 186.
  20. Roisman & Worthington 2010, p. 188.
  21. Plutarko 1919, VI, 5
  22. Durant 1966, p. 538, Fox 1980, p. 64, Renault 2001, p. 39
  23. Fox 1980, paĝoj 65–66, Renault 2001, p. 44, McCarty 2004, p. 15
  24. Fox 1980, paĝoj 65–66, Renault 2001, paĝoj 45–47, McCarty 2004, p. 16
  25. Roisman & Worthington 2010, p. 188.
  26. Fox 1980, p. 68, Renault 2001, p. 47, Bose 2003, p. 43
  27. Renault 2001, pp. 47–49.
  28. Renault 2001, paĝoj 50–51, Bose 2003, paĝoj 44–45, McCarty 2004, p. 23
  29. Renault 2001, paĝoj 51, Bose 2003, p. 47, McCarty 2004, p. 24
  30. Diodoro Sicila, 1989, XVI, 86
  31. History of Ancient Sparta. Sikyon. Alirita 14a de Novembro 2009. jam ne funkciinta
  32. Renault 2001, p. 54.
  33. McCarty 2004, p. 26.
  34. Roisman & Worthington 2010, p. 179.
  35. McCarty 2004, p. 27.
  36. Roisman & Worthington 2010, p. 179.
  37. Plutarko 1919, IX, 1
  38. Roisman & Worthington 2010, p. 180.
  39. Roisman & Worthington 2010, p. 180.
  40. Roisman & Worthington 2010, p. 180.
  41. Bose 2003, p. 75, Renault 2001, p. 56
  42. Roisman & Worthington 2010, p. 180.
  43. Roisman & Worthington 2010, p. 180.
  44. Roisman & Worthington 2010, p. 180.
  45. McCarty 2004, p. 27, Renault 2001, p. 59, Fox 1980, p. 71
  46. La antikvaj fontoj, inter kiuj Plutarko, Aleksandro 10,5-7, Junianus Justinus 9,6-7, 11,2,1-23 kaj Diodoro Sicila 16,94-17,2 estas kontraŭdiraj. Novaj esploroj estas pridiskutataj ĉe Hans-Joachim Gehrke: Geschichte des Hellenismus (Historio de helenismo), Munkeno 2003, S. 144.
  47. Ekde ĉiame, multaj suspektis ke Paŭzanio estis fakte dungita por murdi Filipon. Suspektoj falis sur Aleksandro, Olimpia kaj eĉ sur la ĵus kronita persa imperiestro, Dario la 3-a. Ĉiu el la tri el tiuj personoj havis tialojn por murdi Filipon. Fox, Robin Lane (1980). The Search for Alexander. Boston: Little Brown & Co. ISBN 0-316-29108-0.
  48. McCarty 2004, pp. 30–31.
  49. Renault 2001, pp. 61–62
  50. Fox 1980, p. 72
  51. Roisman & Worthington 2010, p. 190.
  52. Roisman & Worthington 2010, p. 190.
  53. 54,0 54,1 Green 2007, paĝoj 5–6
  54. McCarty 2004, pp. 30–31.
  55. Fox 1980, p. 72
  56. Renault 2001, paĝoj 70–71
  57. McCarty 2004, p. 31, Renault 2001, p. 72, Fox 1980, p. 104, Bose 2003, p. 95
  58. Stoneman 2004, p. 21.
  59. Dillon 2004, pp. 187–188.
  60. Renault 2001, p. 72, Bose 2003, p. 96
  61. Chugg, Andrew (2006). Alexander's Lovers. Raleigh, N.C.: Lulu. ISBN 978-1-4116-9960-1, pp 78-79.
  62. Ariano 1976, I, 1
  63. Arrian 1976, I, 2
  64. Arrian 1976, I, 3–4, Renault 2001, paĝoj 73–74
  65. Arrian 1976, I, 5–6, Renault 2001, p. 77
  66. Roisman & Worthington 2010, p. 192.
  67. Roisman & Worthington 2010, p. 192.
  68. 69,0 69,1 69,2 69,3 69,4 69,5 69,6 69,7 69,8 69,9 Roisman & Worthington 2010, p. 199
  69. Roisman & Worthington 2010, p. 192.
  70. Ariano 1976, I, 11. Tamen, Ariano, kiu uzis Ptolemeon kiel fonto, diris ke Aleksandro trapasis kun pli ol 5,000 ĉevaloj kaj 30,000 piedirantoj; Diodoro citis la samajn totalojn, sed listigis 5,100 ĉevaljon kaj 32,000 piedirantoj. Diodoro ankaŭ referencis al avangarda forto jam esta en Azio, kion Polieno, en sia Militruzaĵoj (5.44.4), diris nombrita en 10,000 homoj.
  71. Roisman & Worthington 2010, p. 192.
  72. Roisman & Worthington 2010, p. 192.
  73. Arrian 1976, I, 20–23
  74. 75,0 75,1 Arrian 1976, I, 23
  75. Arrian 1976, I, 27–28
  76. Arrian 1976, I, 3
  77. Green 2007, p. 351
  78. Arrian 1976, I, 11–12
  79. Arrian 1976, II, 16–24
  80. Gunther 2007, p. 84
  81. Sabin, van Wees & Whitby 2007, p. 396
  82. Arrian 1976, II, 26
  83. Arrian 1976, II, 26–27
  84. Ring et al. 1994, paĝoj 49, 320
  85. Bosworth 1988, pp. 71–74.
  86. Dahmen 2007, paĝoj 10–11
  87. Arrian 1976, III, 1
  88. Arrian 1976, III 7–15; ankaŭ en samtempa Babilonia rakonto de la Batalo de Gaŭgamelo
  89. 90,0 90,1 Ariano 1976, III, 16
  90. Arrian 1976, III, 18
  91. Foreman 2004, p. 152
  92. Morkot 1996, p. 121.
  93. Hammond 1983, pp. 72–73.
  94. O'BRIEN, John Maxwell. (1994) Alexander the Great: The Invisible Enemy: A Biography. Psychology Press. ISBN 978-0-415-10617-7.
  95. Arrian 1976, III, 19–20.
  96. Arrian 1976, III, 21.
  97. Arrian 1976, III, 21, 25.
  98. Arrian 1976, III, 22.
  99. Gergel 2004, p. 81.
  100. The end of Persia. Livius. Alirita 16a de Novembro 2009.
  101. Arrian 1976, III, 23–25, 27–30; IV, 1–7.
  102. Arrian 1976, III, 30.
  103. Arrian 1976, IV, 5–6, 16–17.
  104. Ariano 1976, VII, 11
  105. Morkot 1996, p. 111.
  106. Gergel 2004, p. 99.
  107. Heckel & Tritle 2009, paĝoj 47–48
  108. Roisman & Worthington 2010, p. 201
  109. Roisman & Worthington 2010, p. 202
  110. Roisman & Worthington 2010, p. 203
  111. Roisman & Worthington 2010, p. 205
  112. Roisman & Worthington 2010, p. 186.
  113. Tripathi 1999, pp. 118–21.
  114. Narain 1965, paĝoj 155–165
  115. Tripathi 1999, pp. 118–21.
  116. MCCRINDLE, J. W.. (1997) “Curtius”, History of Punjab I. Patiala: Punjabi University.
  117. Tripathi 1999, pp. 118–21.
  118. Tripathi 1999, pp. 124–25.
  119. p. xl, Historical Dictionary of Ancient Greek Warfare, J, Woronoff & I. Spence
  120. Arrian Anabasis of Alexander, V.29.2
  121. Tripathi 1999, pp. 126–27.
  122. Gergel 2004, p. 120.
  123. Worthington 2003, p. 175
  124. Tripathi 1999, pp. 129–30.
  125. Plutarko 1919, LXII, 1
  126. Tripathi 1999, pp. 137–38.
  127. Tripathi 1999, p. 141.
  128. Morkot 1996, p. 9
  129. Ariano 1976, VI, 27
  130. 131,0 131,1 Ariano 1976, VII, 4
  131. Worthington 2003, paĝoj 307–308
  132. Roisman & Worthington 2010, p. 194
  133. Ariano 1976, II, 29
  134. 135,0 135,1 Ulrich Wilcken. (1967) Alexander the Great. W. W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-00381-9.
  135. 136,0 136,1 Ariano 1976, VII, 14
  136. Berkley 2006, p. 101
  137. Ariano 1976, VII, 19
  138. Kingdoms of the Successors of Alexander: After the Battle of Ipsus, B.C. 301 (1800-1884). Alirita {{subst:FormatoDato|2013-07-27}}.
  139. Depuydt, L. "The Time of Death of Alexander the Great: 11 June 323 BC, ca. 4:00–5:00 pm". Die Welt des Orients. 28: 117–35.
  140. 141,0 141,1 Plutarko 1919, LXXV, 1
  141. Wood 2001, pp. 2267–70.
  142. 143,0 143,1 143,2 143,3 Diodoro Sicila 1989, XVII, 117
  143. Green 2007, pp. 1–2.
  144. Plutarko 1919, LXXVII, 1
  145. 146,0 146,1 146,2 Ariano 1976, VII, 27
  146. Green 2007, pp. 23–24.
  147. 148,0 148,1 Diodoro Sicila 1989, XVII, 118
  148. Fox 2006, ĉapitro 32.
  149. "NZ scientist's detective work may reveal how Alexander died", The Royal Society of New Zealand, 16a de Oktobro 2003. Kontrolita 15a de Januaro 2014.
  150. Cawthorne 2004, p. 138.
  151. (2005) “Dead Men Talking”, Harvard Medical Alumni Bulletin (Spring). Alirita 16a de Decembro 2011.. 
  152. 153,0 153,1 (Januaro 2014) “Was the death of Alexander the Great due to poisoning? Was it Veratrum album?”, Clinical Toxicology 52 (1), p. 72–7. doi:10.3109/15563650.2013.870341. 
  153. Bennett-Smith, Meredith, "Was Alexander The Great Poisoned By Toxic Wine?", The Huffington Post, 14a de Januaro 2014. Kontrolita 15a de Januaro 2014.
  154. Squires, Nick, "Alexander the Great poisoned by the River Styx", The Daily Telegraph, 4a de Aŭgusto 2010. Kontrolita 12a de Decembro 2011.
  155. 156,0 156,1 Oldach, DW; Richard, RE; Borza, EN; Benitez, RM (Junio 1998). "A mysterious death". N. Engl. J. Med. 338 (24): 1764–69. doi:10.1056/NEJM199806113382411. PMID 9625631. [3] Alirita la 8an de Decembro 2016.
  156. Ashrafian, H (2004). "The death of Alexander the Great—a spinal twist of fate". J Hist Neurosci. 13 (2): 138–42. doi:10.1080/0964704049052157. PMID 15370319.
  157. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj ref1; $2
  158. (2007) “Did Alexander the Great die of acute pancreatitis?”, J Clin Gastroenterol 24 (4), p. 294–96. doi:10.1097/00004836-199706000-00031. 
  159. 160,0 160,1 Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj sarco1; $2
  160. Bayfront Byline Bug Walk. UCSD (Mar 1996). Alirita 25a de Marto 2013.
  161. 162,0 162,1 Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Aelian; $2
  162. Green 2007, p. 32.
  163. 164,0 164,1 Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj sarco2; $2
  164. Greeks captivated by Alexander-era tomb at Amphipolis. BBC News.
  165. Studniczka 1894, paĝoj 226ff
  166. (1965) “The Portraits of Alexander”, Greece & Rome, Second Series 12.2, p. 183–188. doi:10.1017/s0017383500015345. 
  167. Green 2007, pp. 24–26.
  168. Green 2007, p. 20
  169. Green 2007, pp. 24–26.
  170. Green 2007, pp. 26–29.
  171. Green 2007, pp. 29–34.
  172. 173,0 173,1 Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj DSXVIII4; $2
  173. McKechnie 1989, p. 54
  174. Olga Palagia (2000). "Hephaestion's Pyre and the Royal Hunt of Alexander," in A.B. Bosworth and E.J. Baynham (eds), Alexander the Great in Fact and Fiction. Oxford & New York: Oxford University Press. ISBN 9780198152873, p. 185.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]