Sardeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sardis)
Sardeso
Σάρδεις (Sardeis)
Sart
La antikva Sportejo (gymnazion) de Sardeso
La antikva Sportejo (gymnazion) de Sardeso
La antikva Sportejo (gymnazion) de Sardeso
loĝloko • arkeologia loko • antikva urbo • ĉefurboheredaĵopoliso
Administrado
Lando Turkio
Regiono Egea regiono (Ege)
Provinco Manisa
Malaperinta en 1402
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 38° 29′ N, 28° 2′ O (mapo)38.487528.0401Koordinatoj: 38° 29′ N, 28° 2′ O (mapo)
Alto 120 m
Sardeso (Turkio)
Sardeso (Turkio)
DEC
Sardeso
Sardeso
Situo de Sardeso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sardis [+]
vdr


Sardeso - helene Σάρδεις / Σάρδις (Sardeis/Sardis), latine Sardis/Sardes, turke Sart - estis ĉefurbo de la antikva reĝlando Lidio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita antaŭ la 7-a jarcento a.K., verŝajne en la tempo de la Hititoj, ĝi estis ĉefurbo de Lidio ĝis 546 a.K., kiam la lasta reĝo de Lidio, la fama riĉega reĝo Kreso, estis venkita de Ciro la Granda, imperiestro de Persio.

Post la Batalo de Graniko (334 a.K.) la urbo kapitulacis antaŭ Aleksandro la Granda sen lukto. Ekde la jaro 133 a.K. ĝi estis parto de la Romia Imperio kaj ties provinco Asia, kaj ekde la romia imperiestro Diokleciano ĉefurbo de la romia provinco Lydia. Ankaŭ dum la tempo de la Bizanca Imperio ĝi restis provinca ĉefurbo.

Jam malprosperanta, ĝi estis detruita de Tamerlano en 1402.

La urbo situis en la valo de la rivero Hermos proksime de la monto Tmolos, sur kies montopinto situis la impona urba citadelo. Ĝiaj ruinoj estas proksimaj al la nuntempa urbo de Sart en la provinco de Manisa, Turkio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]