Konspiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konspiro laŭ PIV estas

  1. politika komploto, aŭ
  2. la celado al komuna malamika celo.

La vorto "konspiro" baze estas la substantivigo de la traduko de la latina verbo "coniurare" = "sekrete interligiĝi per ĵuro", aŭ do "konspiri". La sekreta interligo servas aŭ al la realigo de plano kun aŭ egoisma, malmorala celo kun rezulto damaĝa al aliaj, aŭ al la sekreta planado de forigo de - faktaj aŭ imagitaj - misoj, aparte de diktatoro. La celo de konspiro do ne nepre estas malmorala, sed ĉiukaze uzas sekretan kunlaboron kaj trompon de la resta socio.

La sekreteco de konspiro estas la bazo por multaj "konspiraj teorioj", kiuj supozas la ekziston de konspiro eĉ en situacioj kiam tia sekreta interligo fakte tute ne kreiĝis.