Uzurpatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzurpatoro[1]uzurpinto[2] estas kiu senrajte proprigas al si bienon, povon aŭ titolon.[3] Uzurpatoro (de la latina usurpator kaj siavice de usurpare -"preni uzocele", "uzi"-) estas termino uzata por nomi la personon aŭ grupon de personoj kiuj faras la delikton uzurpi, postulante aŭ akirante la povon eksterlegitime kaj polemikige. Tre ofte tio okazas post renverso de la fortorilatoj, ekzemple post milito, puĉo aŭ simila cirkonstanco, en kiu venkinto profitas sian ĵusan situacion por uzurpi privilegiojn kiujn antaŭe ĝuis alia persono, grupo aŭ socia sektoro.​

Dekomence oni uzis la terminon por tiu kiu akiris la titolon de reĝo en monarkio, sed ĝi ankaŭ uzatas por aliaj regoformo, inklude en demokratio, evidente kontraŭ ties propraj normoj kaj reguloj.

Historiaj ekzemploj de uzurpatoroj estis jenaj: romiaj uzurpatoroj, la papo Leono la 9-a, Henriko la 4-a de Anglio, kelkaj caroj de la 17-a jarcento, Katerina la 2-a de Rusio, Mikaelo la 1-a de Portugalio, Habibullah Ghazi de Afganio, ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 16an de februaro 2024.
  2. PIV NPIV Alirita la 16an de februaro 2024.
  3. samloke.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Usurpador en la hispana Vikipedio.