Monarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monarkio
regformo
monarkieca sistemo
vdr
Poŝtmarkoj kun profilo de Elizabeto la 2-a, la reĝino de Unuiĝinta Reĝlando, eble la plej konata monarko en la mondo kaj unu el plej longdaŭraj sur la trono.
Ludoviko la 14-a, ekzemplo de absoluta monarko, kaj Colbert. (1666, Charles le Brun)

Monarkiomonarĥio (de la greka monos = "unu", kaj arĥejn = "regi") estas ŝtatformo, kie la ŝtatestro estas monarko (havanta titolon kiel cezaro, reĝ(in)o, imperiestr(in)o, car(in)oprinc(in)o, grandduk(in)o k.s.; en islamaj landoj ekz-e sultano, ŝaho, emiro), kiu okupas tiun oficon ekde la momento de sia monarĥiĝo ĝis la fino de sia vivo (aŭ, eventuale, propravola abdiko). La legitimeco de la reĝimo kutime devenas de heredeco, sed foje ankaŭ pro aliaj kialoj kiel ekzemple la potenco de tradicio kaj praktiko aŭ la forto de la leĝo. Ĝuste ĉi tia pretendo al legitimeco estas tio, kio apartigas la monarkion disde diktatoreco. Kutime la monarkeco ("la trono") sinsekve herede transiras de unu membro de reĝa familio al alia (filo, frato, ktp, vidu tronosukcedo); tio estas nomata dinastio (de la greka dynasteia = "regado").

La vorto "monarĥio" (aŭ "monarkio") estas uzata por priskribi ankaŭ landon mem, kiu havas monarkian sistemon de reĝimo. Tiaj landoj pli specife identiĝas per la vorto rilata al la titolo de la monarko kiel, ekzemple, reĝlando (reĝo), imperio (imperiestro), princlando (princo), sultanlando (sultano), emirlando (emiro), grandduklando (grandduko) ktp.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Monarkio estas ŝtatformo en kiu suvereneco estas fakte aŭ nominale enkarnigita en ununura individuo (nome la monarko).[1] Formoj de monarkio malsamas vaste surbaze de la nivelo de laŭleĝa aŭtonomeco kiun la monarko tenas en administrado, la metodo de elektado de la monarkoj, kaj ajnaj antaŭdestinitaj limoj por la longdaŭro de ilia permanenta ofico. Kiam la monarko havas neniujn aŭ malmultajn laŭleĝajn katenojn en ŝtato kaj politikaj aferoj, ĝi estas nomita absoluta monarkio kaj estas formo de aŭtokratio. Kazoj en kiuj la diskreteco de la monarko estas formale limigita (plej ofte hodiaŭ) estas nomitaj konstituciaj monarkioj. En heredaj monarkioj, la posteno pasas tra heredo ene de familigrupo, dum elektomonarkioj uzas iun sistemon de voĉdonado, plej ofte ne universala, sed limigita inter gravuloj. Ĉiu el tiuj havas variojn: en kelkaj elektitaj monarkioj nur tiuj de kelkaj genealogioj estas elekteblaj, dum multaj heredaj monarkioj trudas postulojn koncerne la religion, aĝon, sekson, mensan kapaciton, malsanon kaj aliajn faktorojn. Foje tio eble kreos situacion de rivalaj postulantoj kies legitimeco estas kondiĉigita de efika elekto. Finfine, okazis kazoj kie la esprimo de la regado de monarko estas aŭ fiksa en jaroj aŭ daŭras ĝis certaj celoj estas realigitaj: invado estanta repuŝita, ekzemple. Tiel ekzistas vaste diverĝaj strukturoj kaj tradicioj difinantaj monarkion.

Hodiaŭaj monarkioj estas preskaŭ ĉiam heredaj, sed historie ankaŭ ekzistis diversaj elekto-monarkioj, kie la ŝtatestro estis elektita inter pluraj kandidatoj (ekzemple kiel inter visigotoj), ne nepre anoj de la sama familio, kaj ofte nur por limigita posten-periodo. Tiaj elektitaj monarkoj pli similas al elektitaj prezidantoj de respublikoj ol al dinastiheredaj monarkoj.

Rikardo la 1-a de Anglio dum sia kronigo en Abatejo Westminster, el 13a-jarcenta kroniko.

Monarkio estis la plej ofta ŝtatformo ĝis la 19-a jarcento, sed ĝi jam ne estas tiom ĝenerala (en Ameriko estas neniu efektiva monarko, en Afriko nur unu). Kie ĝi ekzistas, ĝi nun estas kutime konstitucia monarkio, en kiu la monarko retenas unikan laŭleĝan kaj ceremonian rolon, sed praktikas limigitan aŭ neniun politikan rajtigojn: sub la skribita aŭ neskribita konstitucio, aliaj havas regantan aŭtoritaton. Nuntempe, 44 suverenaj landoj en la mondo havas monarkojn funkciantajn kiel regnestroj, 16 el kiuj estas komunregnaj areoj kiuj rekonas la reĝinon Elizabeton la 2-a kiel sia ŝtatestro. Ĉiuj eŭropaj monarkioj estas konstituciaj, kun la escepto de la Vatikanurbo, sed regantoj en la pli malgrandaj ŝtatoj ekzercas pli grandan politikan influon ol en la pli grandaj. La monarkoj de Kamboĝo, Japanio, kaj Malajzio "reĝas, sed ne regas", kvankam ekzistas konsiderinda vario en la grado de administracieco kiun ili uzas. Kvankam ili regas laŭ konstitucioj, la monarkoj de Brunejo, Omano, Kataro, Saud-Arabio kaj Svazilando ŝajnas daŭrigi ekzerci pli politikan influon ol iu alia ununura fonto de aŭtoritato en iliaj landoj, aŭ de konstitucia regorajto aŭ laŭ tradicio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "monarĥo" estas esperantigo de la greka vorto μονάρχης, [monárĥēs] (el μόνος monos, "unu, singularo", kaj ἄρχω [árĥō], "regi"; komparu: ἄρχων [arĥon], "estro, reganto, ĉefo"), kio aludas al absolute ununura, almenaŭ laŭnome, reganto. En la nuna uzado la vorto "monarĥio" (aŭ "monarkio" — origine por tiuj, kiuj ne kapablas klare prononci la sonkombinon [rĥ]: ekzemple, la franclingvanoj, kiuj povas prononci la sonon [r] nur kartave) kutime aludas al tradicia sistemo de hereda regado, dum elektaj monarkioj estas nuntempe raraj. El tiuj duradikaj vortoj derivas aliaj vortoj kiel "monarĥiismo" (aŭ "monarkiismo"), monarĥiisto (aŭ monarkiisto),[2] kontraŭmonarĥiismo (kontraŭmonarkiismo), kontraŭmonarĥiisto (kontraŭmonarkiisto), monarĥeco (monarkeco) ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej antikvaj registritaj kaj pruvitaj monarkioj estis tiu de Narmer, faraono de Antikva Egipto ĉirkaŭ 3100 a.K.

Monarkioj estas konsiderataj antaŭataj de simila formo de prahistora socia hierarkio konata kiel tribestrecotriba regno. Tribestroj estas identigitaj kiel tiu kiuj formis monarkiajn ŝtatojn, kiel en civilizacioj kiel Mezopotamio, Antikva Egipto kaj la Indusvala Civilizacio.[3] En kelkaj mondopartoj, tribaj regnoj iĝis monarkioj.[4] Kelkaj el la plej antikvaj registritaj kaj pruvitaj monarkioj estis tiu de Narmer, faraono de Antikva Egipto ĉirkaŭ 3100 a.K., kaj de Enmebaragesi, reĝo de la sumera urbo Kiŝ ĉirkaŭ 2600 a.K.

El plej fruaj registroj, monarkoj povis esti rekte heredantoj, dum alliaj estis elektitaj el inter elekteblaj membroj. La egiptoj, mezopotamianoj, sudananoj,[5] rekonstruis pra-hindeŭropan religion, kaj ĉe aliaj, la monarko tenis religiajn funkciojn rekte ligitaj al ceremonioj kaj estis foje identigitaj kiel havantoj de didevena praularo, eble establante nocion de la didevena rajto de reĝoj.

Triba reĝeco ofte estis ligita al sakraj funkcioj, tiel ke la reĝo funkcias kiel pastro, aŭ estas pripensita de dia deveno. La sakra funkcio de reĝeco estis transformita en la nocio de "Dio-rajto de reĝoj" en la kristana Mezepoko, dum la ĉinaj, japanaj kaj nepalaj monarkoj daŭre estis konsideritaj vivantaj dioj en la moderna periodo. Dum la Romia Imperio la imperiestroj ja iĝis adoritaj kiel dioj.

Ludoviko la 16-a (Francio) estis ekzekutita dum la Franca Revolucio por evito reveni al monarkio.

Ekde antikvo, monarkio kontrastis al formoj de demokratio, kie plenuma potenco estas havita fare de kunigoj de liberaj civitanoj. En antikvo, monarkioj estis aboliciitaj en favoro de tiaj kunigoj en Romo (Romia Respubliko, 509 a.K.), kaj Ateno (atena demokratio, 500 a.K.).

Polibio identigis monarkion kiel unu el tro "bonaj" bazaj formoj de registaro (monarkio, aristokrataro, kaj demokratio), opozicie al la tri "malicaj" bazaj formoj de registaro (tiraneco, oligarkio, kaj oklokratio aŭ perfortemo). La monarko en la klasika antikveco estas ofte identidita kiel "reĝo" aŭ "reganto" (traduke el arkonto, basileus, rex, tirannos, ktp.) aŭ kiel "reĝino" (basilinna). Polibio origine komprenis monarkion (nuntempe anstataŭata per la koncepto de aŭtokratio) kiel komponanto de respubliko (nuntempe anstataŭata per la koncepto de ŝtato), sed ekde antikveco monarkio kontrastis kun formoj de respubliko, en kiuj la plenuma povo estas plenumita de liberaj civitanoj kaj iliaj asembleoj. La hinduisma teksto de la 4-a jarcento a.K. nome Arthaŝastra metis la bazon por la etiko de monarkismo.[6] En antikveco, kelkaj monarkioj estis abolitaj favore al asembleoj en Romio (Romia Respubliko, 509 a.K.), kaj Ateno (Atena demokratio, 500 a.K.).

En ĝermana antikveco, reĝeco estis ĉefe sakra funkcio, kaj la reĝo estis elektita de inter elekteblaj membroj de reĝaj familioj fare de la asembleo. Tia antikva "parlamentismo" malkreskis dum la eŭropa Mezepoko, sed ĝi pluvivis en formoj de regionaj kunigoj, kiel ekzemple la Islanda Ŝtatkomunumo, la svisa Landkomunumo kaj pli posta Svisa Dieto, kaj la frumezepoka komunuma movado ligita al la pliiĝo de mezepoka urborajto.

La moderna revigliĝo de parlamentismo kaj kontraŭ-monarkismo komenciĝis per la evoluo de regionaj parlamentoj aŭ asembleoj (kiel la Islanda Komunumo, la svisaj LandsgemeindeLandkomunumo kaj TagsatzungSvisa Dieto, kaj la malfrumezepoka komunuma movado ligita al la starigo de mezepokaj urbaj privilegioj) kaj de moderna kontraŭ-monarkismo ekz. de la provizora demisio de la angla monarkio fare de la Parlamento de Anglio en 1649, sekvita fare de la Usona Revolucio de 1776 kaj de la Franca Revolucio de 1792. Multo de 19-a-jarcenta politiko estis karakterizita per la disiĝo inter kontraŭ-monarĥista radikalismo kaj monarkista konservativismo.[7][8][9]

Msŭati la 3-a estis reĝo de Svazilando ekde 1986.

Multaj landoj aboliciis la monarkion en la 20-a jarcento kaj iĝis respublikoj, precipe en la antaŭo de aŭ Unua MondmilitoDua Mondmilito. Batalo por respublikoj estas nomita respublikanismo, dum batalo por monarkioj estas nomita Monarĥismo.

Nuntempe kvar dek kvar suverenaj ŝtatoj en la mondo havas monarkon, inklude dek ses komunumaj reĝlandoj kiuj havas Elizabeton la 2-an kiel ŝtatestro. Plej modernaj monarkoj estas konstituciaj monarkoj, kiuj retenas unikan juran kaj ceremonian rolon sed plenumas nur tre limigitan aŭ eĉ neniun politikan povon laŭ konstitucio. Multaj estas tiel nomitaj "kron-respublikoj", survivante partikulare en malgrandaj ŝtatoj.[10]

En kelkaj landoj, tamen, kiel Maroko, Kataro, Liĥtenŝtejno, kaj Tajlando, la hereda monarko havas pli da politika influo ol ajna alia sola font de aŭtoritato en la ŝtato, eĉ se nur per konstitucia regorajto.

Laŭ studo de 2020, monarkio stariĝis kiel sistemo de regado pro efikeco en administracio de grandaj loĝantaroj kaj etendaj teritorioj dum periodoj kiam kunordigo de tiaj loĝantaroj estis malfacila. Fakuloj argumentas, ke monarkio malpliiĝis kiel efika reĝimtipo kun la plinovigoj en komunikado kaj transportotekniko, same kiel la efikeco de monarkio rilate al aliaj reĝimtipoj malpliiĝis.[11]

Nuntempe oni konsideras, ke estas nur kvin veraj absolutaj monarkioj restas, nome la jenaj: Sauda Arabio, Omano, Brunejo, Svazilando, kaj Vatikanurbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La deveno, evoluo kaj rezulto de la diversaj monarkioj plej ofte estas similaj en la diversaj mondoregionoj, kaj ankaŭ ofte okazas esceptaj kazoj. En Ameriko estis diverstipaj monarkioj (aztekoj, inkaoj ktp.) antaŭ la alveno de la eŭropanoj, kiuj fakte anstataŭis la iamajn per la propraj. Okazis diversaj klopodoj post la kolonia epoko por remeti monarkiojn, preskaŭ ĉiam nur kiel provizora eksperimento, kiel ekzemple en MeksikoHaitio; nur en Brazilo la klopodo daŭris pliajn jarojn (Brazila Imperio) pro ligo al la situacio en la metropolo Portugalio.

Monarkioj en Eŭropa: en purpura koloro estas monarkioj kaj en blua koloro estas respublikoj kaj federacioj.

En Eŭropo estis tradicie multaj monarkioj. En Centra Eŭropo estis same multaj tradiciaj monarkioj en Germanio, Aŭstrio, Hungario, Ĉeĥio, Pollando ktp. Ĉiuj malaperis ĉefe post la eventoj de la Unua Mondmilito kaj poste post la Dua Mondmilito. Ankaŭ en Suda Eŭropo malaperis monarkio el Portugalio, Italio kaj Grekio (laŭ tiu ordo) laŭlonge de la 20a jarcento, dum, kiel escepta kazo, en Hispanio post interrompo de preskaŭ duonjarcento, ĝi estis remetita dum la 1970-aj jaroj, nur kiel parto de reveno al demokratio. En Orienta Eŭropo monarkioj malaperis el Rumanio, Bulgario kaj ĉefe el Rusio post la komunisma revolucio. En Okcidenta Eŭropo monarkioj restis en tri tre rilataj inter si landoj, nome Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo, kaj same en tre escepta kazo kia Unuiĝinta Reĝlando, kiu krome eksportis la atingamplekson de sia monarkio al landoj tra la tuta mondo pere de la koloniismo. Ankaŭ aliaj monarkioj kiaj tiu nederlanda aŭ belga estis eksportitaj. Restis monarkioj ankaŭ en tre komunrilataj landoj en Skandinavio nome en Norvegio, Svedio kaj Danio.

La monarkioj de Azio, Afriko kaj Oceanio ĉefe suferis la perfortan agreson de la eŭropaj monarkioj. En Afriko nur unu el la tradiciaj monarkioj restis kaj pluhavis la teritorion pli malpli kohera, nome Etiopio, kie ĝi daŭris ĝis la 1970-aj jaroj, kiam estis nuligita per komunisma revolucio. En aliaj landoj koloniismo ŝanĝis situaciojn: nur en Maroko oni instalis monarkion, kiu pluas kaj estas sufiĉe akceptita ĉu vole ĉu nevole, de la loĝantaro. En Mezoriento malaperis tradiciaj monarkioj de grandaj landoj kiaj Egiptio kaj Turkio, kaj restis nur en pli malgranda lando, kia Jordanio. En la landoj ĉirkaŭ la Persa Golfo monarkio restis en kaj Saud-Arabio kaj en la malgrandaj emirlandoj, dum malaperis en la 1970-aj jaroj el Irano (pro islamisma revolucio), kie estis instalita iam danke al apogo de okcidentaj potencoj. Esceptaj kazoj en Sudorienta Azio estas KamboĝoTajlando, kie restas monarkio, kio malaperis el aliaj aziaj landoj. Pli escepta kazo estas Kamboĝo, kie monarkio kunekzistis kun komunisma reĝimo. Ankaŭ escepta kazo estas tiu de Japanio, ege tradicia, kie monarkio povis resti malgraŭ la malvenko suferita dum la Dua Mondmilito, male al iom similaj kazoj en Eŭropo. Ankaŭ escepta estas la preskaŭ religiigo (diigo) de la figuro de la imperiestro. En Oceanio restas monarkioj en tre malgrandaj landoj insulaj.

Monarkio kaj religio[redakti | redakti fonton]

Tiama usona prezidento George Bush kaj Mohamedo la 6-a, reĝo de Maroko, kiu estas konsiderata de la maroka tradicio posteulo de la profeto Mohamedo (23a de Aprilo 2002).

En kelkaj monarkioj, ĉefe en la antikvaj epokoj, oni atribuis al la monarko (kaj ankaŭ al ties dinastio) diecan karakteron: ekzemple, la faraonoj de Antikva Egiptujo aŭ la romiaj imperiestroj estis konsiderataj diecaj. Malproksime de tiu koncepto de la reĝo kiel dio, eĉ en la 2020-aj jaroj, kvankam la koncernaj ŝtatoj mem estas nereligiaj, kelkaj parlamentaj monarkioj, plue estas ligitaj al difinita religio, ĉu ŝtata religio ĉu ne. Por ekzemplo, Hispanio kaj Belgio al katolikismo, Unuiĝinta Reĝlando kaj Nederlando al Protestantismo. Estas aliaj multaj ekzemploj, kaj nuntempaj kaj historiaj, kiel tiuj de la rusaj caroj, kiuj ĝis antaŭ la Rusa Revolucio kiu finigis la regadon de la dinastio Romanov, estis ligitaj al la Ortodoksa Eklezio. En Islamo, la otomana kaliflando konstituis monarkion subtenitan soci-politike de la islamaj institucioj, same kiel la nuntempaj monarkioj de Sauda Arabio kaj Maroko, sed ne nur, ankaŭ ĉe Jordanio, kaj la ŝtatetoj de la Persa Golfo. Diference de aliaj ekzemploj de monarkioj, ankoraŭ hodiaŭ estas sektoroj kiuj defendas la ideon de revenon al kaliflando, kio malfermas eblon kaj polemikon pri restarigo de monarkioj en Mezoriento.[12]

En la Antikveco, la politika ŝanĝo de monarkio al respubliko tute ne estis kondiĉita de la religia aspekto, kaj ankaŭ ne rezultis en ŝanĝo de oficiala religio la nura politika ŝanĝo de formo de registaro. Simile okazis en la moderna epoko ĉe ĉiuj movadoj en la religia etoso: la Protestanta Reformo, la Kontraŭreformacio, la luteranismo, la kalvinismo, ktp.

Diktatoro Francisco Franco ne nur uzis en moneroj inventitan titolon "Caudillo" (li, kiel nenobelo, ne povis aperi kiel monarko), sed ankaŭ "Por la G. de Dios" (pro la dia graco), same kiel reĝoj.

El abstrakta vidpunkto pri ideologioj, konsiderinte, ke preskaŭ ĉiuj monarkioj de la historio estis heredrajtaj, necesas grava tialo kiu pravigu la rajton de la sukcedanto supreniru al trono, post morto aŭ abdiko de monarko.[13] Simpla heredrajto simila al tiu de posedrajto, ekzemple de bienoj, ne sufiĉas. Utilas montri eldian elekton de la dinastia familio kiel rajtigita posedanto de la aliro al trono. Nur tial la koncerna dinastio monopoligas la ĉenon de sukcedo. Eĉ en moderna epoko multaj eŭropaj moneroj montris reĝajn figurojn akompanatajn de titoloj kiuj aperas kun diaj pravigoj. Tiukadre eĉ diktatoro Francisco Franco ne nur uzis en moneroj inventitan titolon "Caudillo" (li, kiel nenobelo, ne povis aperi kiel monarko), sed ankaŭ "Por la G. de Dios" (pro la dia graco) kiel uzurpo de la dia rajto de monarkoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Didevena rajto de reĝoj.

Alia politika konsekvenco de la diec-devenaj rajtoj de dinastioj rezultis en la fakto, ke ofte kreitaj monarkioj aŭ interrompitaj dinastioj (ekzemple pro manko de fila sukcedanto) devis aliri al eksterlanda nobelo kiu iĝu monarko por pluigi la monarkiĉenon. Tio pruvas, ke utilas plie la rajtoj de monarkaj familioj (laŭdire elektitaj diece) ol ajna politika rajto de la regataj popoloj. Ekzemploj multas: la franca monarka dinastio de Burbonoj venis reĝi en Hispanio komence de la 18-a jarcento kaj ili monarkas ĝis nuntempe; dum interrompo de la burbona ĉeno, la hispanaj politikistoj alvokis nobelon el Italio kiel Amadeo la 1-a de Savojo. Aleksandro la 1-a de Bulgario, nome la unua reĝo de la moderna Bulgario estis de la germana dinastia familio de Battenberg, kaj same germana estis Ferdinando la 1-a, de la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ankaŭ germandevena estis la unua reĝo de la moderna Grekio, nome Otto la 1-a de la dinastio Vitelsbaĥoj, al kiu sekvis Georgo la 1-a de la dinastio Glücksburg, al kiu sekvis la sekvantaj grekaj monarkoj, do de la sama germandevena dinastio. Same germandevenaj estis la familioj el kiuj venis la reĝoj de Rumanio, nome la unua Karolo la 1-a de la dinastio Hohenzollern-Sigmaringen.

Biblia kaj judisma[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Biblio, post la setliĝo de la triboj, 12 sendependaj monarkioj estis establitaj (ne inkluzive de la tribo de Levidoj, kiu ricevis aŭtonomajn urbojn), kiuj post la periodo de la juĝistoj estis kunigitaj fare de reĝo Ŝaul en federacian monarkion kiu inkluzivis ĉiujn tribojn de la Izraelidoj. Post nelonge, la regno estis ankoraŭfoje dividita, sed la monarkia regado daŭris en la du novaj regnoj kreitaj el ĉi tiu divido: la Reĝlando de Izraelo kaj la Reĝlando de Judujo. Multaj reĝoj regis kaj Izraelon kaj Judujo, ĝis tiuj du regnoj estis konkeritaj. Multajn jarojn poste, la juda monarkio estis reestablita en la Hasmonea regno, sed ankaŭ ĝi ne postvivis longe ĝis la konkeroj de Pompeo en 63 a.K.

Malpliiĝo[redakti | redakti fonton]

Lando povas ĉesi esti monarkio per konstitucia ŝanĝo, per referendumo kiel okazis en Italio, aŭ per revolucio dum kiu la monarko estas senpovigita, la monarkio estas renversita kaj nova reĝimo estas establita, kiel okazis en la Franca Revolucio.

Motindas ke la foresto de monarko ne indikas la falon de la monarkio, kaj ekzistis landoj kiuj konsideris sin monarkioj kvankam ekzistis neniu monarko ĉe sia kapo. Tiel estis en Hispanio sub la regado de Franco kaj en Hungario sub la regado de Miklos Horty, kiu regis kiel regento.

Tipoj de monarkioj[redakti | redakti fonton]

Konstituciaj monarkioj kun reprezenta parlamenta sistemo en ruĝo. Aliaj konstituciaj monarkioj (montrataj en viola) havas monarkojn kiuj daŭre ĝuas grandan politikan influon, sed ene de iaj leĝaj limoj.

Oni distingas inter diversaj specoj de monarkio: absoluta, konstitucia, teokratia monarĥioj.

Pli precizaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Exceptoj[redakti | redakti fonton]

En la historio, kaj ankaŭ en la moderna tempo, ekzistas pluraj ekzemploj de monarkioj, kiuj devias de la akceptitaj modeloj aŭ havas novajn kaj neatenditajn trajtojn.

  • Andoro - ĉi tiu lando estas la nura princlando en la mondo kiu havas du kunprincojn, kiuj ambaŭ funkcias kiel ŝtatestroj. La du princoj estas la Episkopujo de Urgell kaj la Prezidanto de Francio, kiel la heredanto de la Konto de Foix. Tamen principe nek la franca ŝtato nek la Papo regas Andoron –la kunprinca posteno estas sendependa. Ĉi tio estas unika situacio kie monarko de sendependa lando estas demokratie elektita de la civitanoj de alia lando.
  • La Vatikanurbo estas malofta moderna ekzemplo de elektita, ne-hereda monarkio. Tie, krom lia rolo kiel la estro de la Katolika Eklezio, la papo funkcias kiel absoluta monarko. La Papo estas elektita de, kaj kutime ankaŭ ene de, la Koncilio de Kardinaloj, kiam ĝi kunvenas en speciala konferenco nomita Konklavo. La neekzisto de transira sistemo de la regado per heredo estas natura kaj klara rezulto de la abstinado de la episkopoj de seksumado kaj tial la neeblo de la ekzisto de heredanto de la krono. Malgraŭ tio, la papofico, en diversaj tempoj, estis sub la kontrolo de multaj potencaj italaj familioj. Pluraj papoj estis hereditaj fare de proksimaj familianoj, foje eĉ de siaj propraj filoj (oficiale priskribitaj kiel Nepotes (viduNepotismo), laŭlitere nevo). Simile al aliaj monarkioj, la papo ricevas sian pozicion por la cetero de sia vivo.
  • Samoo foje estas priskribita kiel monarkio, gvidita fare de la dumviva Presidento (en la samoa : "o le Ao o le Malo"), Malioto Tanupili la 2-a, kiu apartenas al unu el la tri lokaj princaj familioj. La konstitucio deklaras lin esti la ŝtatestro en reĝa signifo dumvive, sed li estos sukcedita fare de prezidanto kiu estos elektita por periodo de kvin jaroj de la leĝdona periodo.
  • En Nord-Koreio la reĝimo estas laŭjure komunista diktatoreco, sed praktike ĝi estas absoluta monarkio.

Monarkioj en la mondo hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekzistas hodiaŭ 44 monarkioj en la mondo kun entute 29 monarkoj[14]. 16 el tiuj estas Commonwealth realms, t.e. tiuj membroj de la Komunumo de Nacioj kiuj havas la saman monarkon kiel Britio, nuntempe reĝino Elizabeto la 2-a.

Monarĥioj de la mondo
Signifo de la koloroj: *      ruĝa – absoluta monarĥio *      oranĝa – konstitucia monarĥio, kie la monarĥo persone praktikas potencon, ofte (sed ne ĉiam) kun malforta parlamento *      malhela verda – parlamenta konstitucia monarĥio, kie la monarĥo ne persone praktikas potencon *      hela verda – parlamenta konstitucia monarĥio, kie la monarĥo havas personan union kun alia monarĥio. (Specife, la 16 landoj kun la sama monarĥo kiel Britio.) *      roza – subŝtataj monarĥioj ene de alireĝimaj ŝtatoj Notu: La bildo montras la juran staton, kiu ne nepre estas la fakta stato.

En diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

Nunaj monarkioj[redakti | redakti fonton]

Iamaj monarkioj[redakti | redakti fonton]

Titoloj, etiketo kaj ceremoniaro[redakti | redakti fonton]

Naŭ monarkoj en Windsor por la funebro de la reĝo Eduardo la 7-a, fotitaj la 20an de Majo 1910. Stare, el maldekstro dekstren: reĝo Haakon la 7-a de Norvegio, caro Ferdinando la 1-a de Bulgaroj, reĝo Manuelo la 2-a de Portugalio kaj Algarve, Kaiser Vilhelmo la 2-a de Germanio kaj Prusio, reĝo Georgo la 1-a de Grekoj kaj reĝo Alberto la 1-a de Belgoj. Side, el maldekstro dekstren: reĝo Alfonso la 13-a de Hispanio, reĝo Georgo la 5-a de Unuiĝinta Reĝlando kaj reĝo Frederiko la 8-a de Danio.

La posteno de monarko estas nomata reĝo (aŭ reĝino se la posteno estas okupata de virino). En kelkaj landoj reĝino estas ankaŭ la edzino de la reĝo (kunreĝino), dum la edzo de la reĝino kiu estas reĝino pro propra rajto ne ricevas plej ofte la traktadon kaj titolon de reĝo, sed tiun de proedziĝa reĝokunsortulo de la reĝino.[15] La vorto reĝo estas propra de multaj lingvoj, sed estas aplikebla ĝenerale al ajna monarkio, kvankam tre ofte oni uzas anstataŭ reĝon, la originan nomon de tiu titolo, ĉu adaptitan ĉu ne, ĉefe en kulturoj kiuj havas tre disvolvigitan politikan kulturon. Kontraste, oni ne uzas kutime la originan nomon de la titolo almenaŭ en la latinidaj lingvoj same kiel en la ĝermanaj lingvoj. La nomo de la titolo kiun elmontras (uzas) etikete monarko (kies ceremonia valoro kutime estas konsiderata tre grave en politikaj kaj sociaj aferoj) montras grandan variadon kaj en la tempo kaj en la geografia spaco; tiel oni uzas nomojn tre diversajn laŭ la lokaj tradicioj, religio aŭ la strukturo ĉu jura ĉu teritoria de la regonivelo. Jenaj estas la reĝaj titoloj plej uzataj historie en diversaj mondopartoj:

En Eŭropo:

Kaiser de la Aŭstria Imperio, Francisko la 1-a (1804–1835).

Ĝenerale, oni konsideras, ke imperiestroreĝo de reĝoj estas monarko de imperio, tio estas, de politika strukturo de granda etendo; kiu, ĉu estas supraŝtata (super variaj ŝtatoj, ĉiu el kiuj povas havi sian propran reĝon, kiu foje, kiel oftis en la feŭdismo, estas vasaloj de la imperiestro), ĉu estas supranacia, tio estas, ke etendas sian suverenecon sur kelkaj nacioj. Tamen en la modernaj internaciaj rilatoj (nome ekde la Vestfalia Paco, 1648) estas tre kutimee ke la imperia titolo, malplena je la plej parto de sia iama antikva aŭ mezepoka signifo, estas uzata simple kiel pretendema titolo, kiu la diplomata ĝentileco akceptas uzi, sed tio ne pravigas pli grandan povon.

En la islama mondo:

  • malik (en araba, estas la termino egalvalora al reĝo)
  • Kalifo (en araba, kun la signifo de sukcedanto -de la profeto Mohamedo-, supera politikaj kaj religia estro)
  • Emiro (en araba, kiu dekomence estis provinca guberniestro kaj poste montris sendependan registon en la praktiko, ekzemple Emirlando de Kordovo, dekomence dependa kaj poste sendependa, ĝis iĝi Kaliflando de Kordovo.
  • Sultano (en araba, aplikita ĉefe en la Otomana Imperio, en kiu la faktan regadon faris veziro)
  • Raĝo (oficiala nomo de la suvereno de Perliso, unu de la ŝtatoj de Malajzio, sed uzata ankaŭ de aliaj sendependaj ŝtatoj de suda kaj sudorienta Azio)
  • Ĝang di-pertuan agong (oficiala nomo de la Reĝo de Malajzio; el kiu variaĵo estas la titolo de Ĝang di-Pertuan besar, oficiala nomo de la suvereno de Negeri-Sembilano, unu de la ŝtatoj de Malajzio)
Masako, Kunimperiestrino de Japanio el 2019.

En Afriko:

En Azio:

En Oceanio:

Tlatoani Ickoatl, skulptaĵo de Jesús F. Contreras en la Ĝardeno de la Triopa Alianco, Meksikurbo.

En Kanarioj kaj Antaŭkolumba Ameriko:

Aliaj nobelaj titoloj, povas foje, laŭ historiaj cirkonstancoj, kunporti la konsideron de suvereneco kaj egalvalori al la reĝeco:

La ceremoniaj traktadoj de la monarkio kutime inkludas diversajn variaĵojn de la termino majesto, kaj foje de la terminoj alteco kaj moŝto, kvankam tiu lasta kutime aplikeblas ĝenerale al la membroj de la reĝa familio.

La Reĝino Patrino (en la angla: Queen mother) estas titolo donita en monarkioj al la patrino de reganta monarko. Tiu ĉi titolo ofte venas de kombinaĵo de du atribuoj: ŝi estas "reĝino" kiel edzino aŭ vidvino de antaŭa reĝo, kaj samtempe ŝi estas la patrino de la nuna reĝo (aŭ reĝino). Se ŝi estas nur la patrino de reganta reĝo sed ne estis la edzino de reĝo antaŭe, ŝi ne rajtas al la titolo "Reĝinpatrino", kaj estas simple nomita "Patrino de la Reĝo". Se ŝi estis la edzino de antaŭa reĝo sed ne estas la patrino de la nuna reĝo, ŝia titolo daŭre estas "Reĝino".

Nereganta ReĝinoReĝino Edzino estas reĝa titolo donita al la edzino de reĝo.

Imperia krono (Rusio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stuart Berg Flexner kaj Leonore Crary Hauck, eldonistoj, Random House Unabridged Dictionary, 2a eld., Random House, New York (1993)
  2. en PIV Alirita la 9an de Oktobro 2021.
  3. Conrad Phillip Kottak. (1991) Cultural Anthropology. McGraw-Hill, p. 124. ISBN 978-0-07-035615-3.
  4. (1986) Topics in West African History. Longman Group. ISBN 978-0-582-58504-1.
  5. Traditions and encounters. McGraw–Hill Education, p. 63. “By about 5000 b.c.e. many Sudanic peoples had formed small monarchies ruled by kings who were viewed as divine or semidivine beings.”.
  6. (15a de Septembro 2012) The Arthasastra: Selections from the Classic Indian Work on Statecraft. Hackett Publishing. ISBN 9781603849029.
  7. Bohn, H. G.. (1849) The Standard Library Cyclopedia of Political, Constitutional, Statistical and Forensic Knowledge (angle), p. 640. “A republic, according to the modern usage of the word, signifies a political community which is not under monarchical government ... in which one person does not possess the entire sovereign power.”.
  8. Definition of Republic (en-US). Alirita 2017-02-18. “a government having a chief of state who is not a monarch ... a government in which supreme power resides in a body of citizens entitled to vote and is exercised by elected officers and representatives responsible to them and governing according to law”.
  9. The definition of republic. Alirita 2017-02-18. “a state in which the supreme power rests in the body of citizens entitled to vote and is exercised by representatives chosen directly or indirectly by them. ... a state in which the head of government is not a monarch or other hereditary head of state.”.
  10. W. Veenendaal, "Monarchy and Democracy in Small States: An Ambiguous Symbiosis," en S. Wolf, eld., State Size Matters: Politik und Recht I'm Kontext von Kleinstaatlichkeit und Monarchie (Wiesbaden: Springer VS, 2016), pp. 183–198, COI:10.1007/978-3-658-07725-9_9, (ISBN 978-3-658-07724-2).
  11. (2020-07-12) “Why Monarchy? The Rise and Demise of a Regime Type”, Comparative Political Studies (en) 54 (3–4), p. 585–622. doi:10.1177/0010414020938090. 
  12. Shaij Nazim al-Qubrusi: Sultanes, Reyes, Monarquía y Democracia Monarkiismo kaj Islamo.
  13. Kelkaj ĝermanaj monarkioj ne estis heredrajtaj, sed elektaj, kiel tiu de visigotoj kaj eĉ la Sankta Romia Imperio; aparte la papo de la ŝtato Vatikanurbo.
  14. en:Monarchy
  15. Por ekzemplo, en la Hispana Konstitucio de 1978, artikolo 58a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Emmanuel Le Roy Ladurie dir., Les monarchies (kol. « Centre d'analyse comparative des systèmes politiques »), Paris, PUF, 1986, 328 p. (ISBN 2-13-039344-6)
  • Horst Dreitzel: Monarchiebegriffe in der Fürstengesellschaft. Semantik und Theorie der Einherrschaft in Deutschland von der Reformation bis zum Vormärz. 2 Bände. Böhlau, Köln [u. a.] 1991, ISBN 3-412-22788-9.
  • Hartmut Fähndrich (Hrsg.): Vererbte Macht. Monarchien und Dynastien in der arabischen Welt. Campus, Frankfurt am Main, New York 2005, ISBN 3-593-37733-0.
  • Tobias Friske: Staatsform Monarchie. Was unterscheidet eine Monarchie heute noch von einer Republik?. Magisterarbeit (überarbeitete Fassung), Universität Freiburg 2007 (Volltext)
  • Pierre Miquel: Europas letzte Könige. Die Monarchie im 20. Jahrhundert. DVA, Stuttgart 1994, ISBN 3-421-06692-2 (zuletzt: Albatros, Düsseldorf 2005, ISBN 3-491-96149-1)
  • Torsten Oppelland: Die europäische Monarchie. Ihre Entstehung, Entwicklung und Zukunft. Merus, Hamburg 2007, ISBN 978-3-939519-52-2.
  • Gisela Riescher, Alexander Thumfart, Monarchien. Nomos, Baden-Baden 2008, ISBN 978-3-8329-3827-7.
  • Hoedeman, Jan en Remco Meijer (2010) Willem IV, van prins tot koning, Amsterdam/Antwerpen
  • Fernand Colleye, Philippe de Belgique, éditions Vander, 1992.
  • Fernand Colleye, Philippe et Mathilde : princes de l'an 2000, éditions Vander, 2000.
  • Barend Leyts, Brigitte Balfoort et Mark Van den Wijngaert, Philippe, prince héritier, éditions Luc Pire, 2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.