Prerogativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Prerogativo (PIV) aŭ antaŭjuro, privilegio (latine praerogatio ‚antaŭjuro‘) signifas ŝtatjuran preferon aŭ similan privilegion.

Prerogativo en la monarkio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, la termino signifas jurajn privilegiojn, kiujn multaj eŭropaj monarkoj ĝuis ĝis en la 20-a jarcento. En la strikta kaj vera senco, ĝi estas komprenita kiel privilegia rajto de reĝaj regantoj en konstituciaj monarkioj kontraŭ parlamentoj aŭ aliaj ŝtataj instancoj. Al tiu apartenis la rajto je kunvoko, malfermo kaj fermo aŭ prokrasto de la parlamento kaj same la reguloj pri la daŭro de la kunsido. La monarkoj rajtis eĉ dissolvi la nacian asembleon, parlamenton, eĉ antaŭ finiĝo de la laŭleĝa parlamenta periodo kaj ordeni novajn elektojn.

La monarko havis la protekton kontraŭ la rajto de iniciato, tio estas la rajto je la ĉambroj fari leĝdonajn proponojn.

Ekzemple, la imperiestro havis en la Germana Imperia Konstitucio de 1871 konsiderindajn privilegiojn. Liaj prerogativoj restriktis la jurojn de Reichstag forte. Inter la prerogativoj de la germana imperiestro estis:

  • Komandado de la armeo
  • Decido pri milito kaj paco
  • Reprezentado de Germanio eksterlando
  • Gvido de ekstera politiko
  • Nomumo de kancelieroj