Kanceliero
Kanceliero estas ministro aŭ ŝtata ĉefoficisto, al kiu estas konfiditaj la ŝtataj sigeliloj kaj kiu zorgas precipe la juĝan administracion. Multaj ordenoj, episkopejoj, eklezioj, universitatoj kaj aliaj organizoj ankaŭ havas kancelierojn.
Aparte tradicia estas la funkcio de la lordokanceliero de Anglio kaj poste Britio, kiu ekzistis ekde la alta mezepoko. Ekde 1721 oni nomas la funkcion kutime ĉefministro de Britio.
En Germanio kaj Aŭstrio oni nomas kanceliero (germane Kanzler) la estron de la registaro. Esperante oni povas nomi lin au ŝin ankaŭ ĉefministro. Vidu Federacia Kanceliero (Germanio) kaj Federacia Kanceliero (Aŭstrio).
Por la listo de oficuloj vidu kanceliero (Germanio) kaj kanceliero (Aŭstrio).
En Brazilo, kanceliero estas la ministro pri eksteraj rilatoj.