Koloniismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda mapo de koloniismo je la fino de la Dua Mondmilito en 1945.
Sendependaj datoj: oranĝe, antaŭ 1815; brune, de 1815 al 1945; blue, de 1945 al 1990; rozkolore, post 1990.

La koloniismo (el latina: colonia kolonio, setlejo) signifas la politikon de akiro kaj evoluigo de kolonioj kaj ilia funkciigo ekonomie aŭ militiste laŭ interesoj de la hejmlando (metropolo). Tio signifas la politikan subpremon kaj ekonomian ekspluatadon de la dependaj popoloj. Krome ludis gravan rolon la civilizaciigo, kristanigo kaj ofte ekstermo, murdado de la indiĝenaj popoloj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La koloniismo aperis kun la novaj geografiaj malkovroj, kiam en la 15-a jarcento oni malkovris (1492) Amerikon. En la posta jarcento la eŭropaj ŝtatoj (ĉefe Hispanio, Portugalio, sed ankaŭ Britio) okupis kaj ekspluatis tiun kontinenton kaj por certigi la sklavojn bezonatajn por la plantejoj, ili koloniigis Afrikon. La koloniigo de Azio kaj Aŭstralio okazis pli poste (17-18-a jc) fare de Nederlando, Britio, Francio. Germanio aperis nur en la 19-a jarcento kaj akiris malgrandan parton de Afriko. Ankaŭ aliaj landoj akiris diversajn teritoriojn (Usono, Belgio). La kolonioj provizis la eŭropajn landojn (hejmlandojn) per krudmaterialoj (ekz. sukerkano, oro, diamanto, kaŭĉuko ktp.), sen rericevi la taŭgan interŝanĝan valoron. Tiu unuflanka livero helpis la ekfloron de kapitalismo en Britio (Hispanio kaj Portugalio misuzis la oraĵojn) kaj eksplodon de la industria revolucio en la 18-19 jarcenta Britio.

Ĉar Germanio povis akiri nur restaĵon de la kolonioj en la 19-a jarcento, la lando instigis la novan dividon de la kolonioj. Tio pintumis en la unua mondmilito. Post la milito Britio kaj Francio akiris teritoriojn de la iama Otomana Imperio, sed ili jam ne povis malkaŝe koloniigi ilin, do tial nomis la kolonion protektorato. Tio fakte donis pli gravajn rajtojn por la lokaj politikistoj, sed la vera potenco restis ĉe Britio, Francio.

Post la unua mondmilito sendependiĝis multaj malgrandaj landoj en Eŭropo. Tio kaj la ekantaj naciaj movadoj strebis, batalis por la nacia sendependiĝo. Post la dua mondmilito multaj grandaj kolonioj de Britio sendependiĝis, sed ili restis en la Brita "Commonwealth". La senkoloniigo finiĝis en la 1970-aj jaroj, kiam la lastaj (grandaj) kolonioj (de Hispanio, Portugalio) sendependiĝis. (Sed vidu Orienta Timoro)

Oni parolas pri novkoloniismo se aperas simila dependeco de potenca strukturo kiel ĉe koloniismo. Kelkaj parolas pri novkoloniismo de Usono, kiam tiu okupas landojn kaj enpotencigas fidelulojn, sendas militistajn, ekonomiajn, politikajn ’’konsildonantojn’’, helpantojn. Fine de la 1980-aj jaroj, komence de la 1990-aj jaroj, la konsildonantoj de IMF (mona organizaĵo sub influo de Usono) aperis en la Latinamerikaj, Aziaj, Orienteŭropaj landoj kaj devigis la privatigon de (sukcesaj) fabrikoj, malkonstruon de la sociala politiko (fakte tiuj landoj estis ege kreditŝuldaj kaj tiel fakte perdis la sendependan ekonomian politikon).

Multaj el la iamaj kolonioj fakte ne perdis ligojn al la iama koloniiga lando: ĉefe la iamaj anglaj aŭ francaj kolonioj por tio membriĝis en organizaĵoj kiaj "Commonwealth", "Frankofonaj (franc-lingvaj) landoj". La kulturo kaj ĉefe la lingvo ankaŭ hodiaŭ interligas tiujn landojn: oni uzas por tio la nocion postkoloniismo.

Eŭropa koloniismo[redakti | redakti fonton]

La eŭropa koloniismo estis movado okazinta ĉefe en la lasta triono de la 19a jarcento. Konsistis je tio ke eŭropaj landoj konkeris aliajn landojn de aliaj kontinentoj ege rapide. Kelkaj koloniismaj landoj tiuepoke estis Belgio, Francio, Unuiĝinta Reĝlando, Hispanio, ktp.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La kaŭzoj de tiu koloniismo estis, ĉefe ekonomiaj aŭ politikaj:

Fondo de la urbo Santiago de Chile en 1541.

Ekonomiaj[redakti | redakti fonton]

La ekonomian krizon pro super-produktado en Eŭropo en la jaroj 1872 kaj 1873, oni klopodis solvi pere de protektismaj politikoj defende la enlandan produktadon kontraŭ la eksterlanda konkurenco. Oni klopodis okazigi ĝin pere de doganimpostoj kaj impostoj, kio ne sukcesis kaj la krizo plue malpliboniĝis. Oni serĉis alian solvon, tiun pli efikan: porti transmaren la komercan kromaĵon eŭropan, ĉar la kolonioj estas enspeziga merkato pro diversaj tialoj:

Politikaj[redakti | redakti fonton]

La «politikaj kaŭzoj» enhavus multajn tialojn kaj situaciojn, foje malfacile klarigeblaj, pli facile pere de ekzemploj kiaj la jenaj:

En 1871 Francio estis malvenkita de Prusio dum la konata kiel Francia-Prusia Milito. Eksplodis en Francio ĝenerala sento de humiligo kaj la registaro de la Tria Respubliko instigis la kolonian etendon. Kelkaj el la politikaj tialoj estis tiele:

  • Ŝajnigi sin kiel internacia potenco disvolvigante imperiismon;
  • Naciismo: koloniismo permesas kredigi la francan civitanaron ke ĝi apartenas al granda lando;
  • Strategio: konkeri difinitajn strategiajn punktojn permesis havigi ŝipbazojn en diversajn punktojn de la planedo kiuj kaze de milito utilus por la venko.

Ĉiukaze triuj «politikaj tialoj» miksiĝis kun aliaj, ĉefe ekonomiaj.

Ideologiaj[redakti | redakti fonton]

La partianoj de koloniismo, foje, aljustigis tiun tendencon kreante ideologion surbaze en rasismo. Unu el tiuj bazoj estas kredi, ke la koloniismo havis civilizan mision, konsiderante, ke la ununuraj civilizitaj estas la «grandaj landoj», dum la resto estas konsiderata necivilizita kaj sovaĝa. Tiu rasisma ideologio generis en Eŭropo senton de supereco. Sed estis ankaŭ dura kritiko kontraŭ la imperiismo, nome la socialistoj kaj la membroj de la sindikatoj estis inter kiuj plej kritikis tion. Tria vojo, ĉe la plej moderaj inter la partianoj, justigis ĝin per aserto, ke temas pri solvo al la kapitalisma eŭropa krizo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de koloniaj imperioj tutmonde en 1800
Mapo de koloniaj imperioj tutmonde en 1914
Mapo de koloniaj imperioj tutmonde ĉe la fino de la Dua Mondmilito, 1945

Agadoj nomeblaj kiel koloniismo havas longan historion, starte per la pra-koloniaj Afrikaj imperioj kiuj kondukis la egiptojn, fenicojn, grekojn kaj romianojn al konstruo de kolonioj en la antikveco aŭ prakolonioj. La vorto "metropolo" devenas el la greka metropolis [greka: "μητρόπολις"]—"patrina urbo". La vorto "kolonio" devenas el la latina colonia—"loko por agrikulturo". Inter la 11a kaj la 18a jarcentoj, la vjetnamoj establis militajn koloniojn sude de ties origina teritorio kaj prenis tiun novan, en procezo konata kiel nam tiến.[1]

Moderna koloniismo startas danke al la epoko de malkovroj. Portugalio kaj Hispanio malkovris novajn terojn, ĝis tiam nekonatajn de eŭropanoj, tra la oceanoj kaj konstruis komercan reton aŭ konkeris grandajn etendojn de tero. Por kelkaj, estas tiu konstruado de kolonireto tra la oceanoj kio diferencigas koloniismon el aliaj tipoj de ekspansiismo. Tiuj novaj teroj estis dividitaj inter la Portugala Imperio kaj la Hispana Imperio, unue fare de papa buleo Inter caetera kaj poste de la Traktato de Tordesillas kaj la Traktato de Zaragozo (1529).

Tiu periodo estis asociata ankaŭ kun la komerca revolucio. La fino de la Mezepoko vidis reformojn pri ekonomiko kaj bankado en Italio kaj en orienta Mediteraneo. Tiuj ideoj estis adoptitaj kaj adaptitaj en Okcidenta Eŭropo rilate al altaj riskoj kaj enspezoj asociaj kun koloniaj adventuroj.

La 17a jarcento vidis la kreadon de la Franca kolonia imperio kaj de la Nederlanda Imperio, same kiel de la anglaj transmaraj posedoj, kiuj poste iĝos la Brita Imperio. Ĝi vidis ankaŭ la starigon de Dana kolonia imperio kaj de kelkaj Svedaj transmaraj kolonioj.

La etendo de koloniaj imperioj estis limigita al fino de la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj pro la Usona Milito de Sendependeco kaj la Latinamerikaj militoj de Sendependeco. Tamen multaj novaj kolonioj setliĝis post tiu tempo, inklude tiujn de la Germana kolonia imperio kaj de la Belga kolonia imperio. Fine de la 19a jarcento, multaj eŭropaj ŝtatoj estis implikitaj en la Disdivido de Afriko.

La Rusia Imperio, Otomana Imperio kaj la Aŭstra Imperio ekzistis samtempe kiel la aliaj imperioj, sed ne etendiĝis transamare. Male tiuj imperioj etendiĝis tra la pli tradicia konkervojoj al nabaraj teritorioj. Estis tamen ankaŭ ia Rusia koloniigo de Ameriko tra la Beringa Markolo. La Imperio de Japanio fariĝis laŭ la modelo de la eŭropaj koloniaj imperioj. Usono gajnis transmarajn teritoriojn post la Hispana-usona milito pro kiuj oni konstruis la terminon "Usona Imperio".

Post la Unua Mondmilito, la venkintoj aliancanoj dividis la germanan kolonian imperion kaj multe de la Otomana Imperio inter ili mem laŭ orodono de la Ligo de Nacioj. Tiuj teritorioj estis dividitaj en tri klasoj laŭ kiel rapide oni konsideris, ke ili estos pretaj sendependiĝi.[2] Tamen, malkoloniigo ekster Ameriko daŭris ĝis post la Dua Mondmilito. En 1962 la Unuiĝintaj Nacioj formis Specialan Komitaton pri Malkoloniigo, ofte nomita la Komitato de la 24, por akceli tiun procezon.

Krome, dekduoj da sendependigaj movadoj kaj projektoj por tutmonda politika solidareco kiaj la Movado de Nealiancitaj Landoj ludis gravan rolon en la malkoloniigaj klopodoj de iamaj kolonioj.

Eŭropdependaj kolonioj en 1914[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj eŭropaj imperioj konsistis el jenaj kolonioj starte de la Unua Mondmilito (iamaj kolonioj de la Hispana Imperio iĝis sendependaj antaŭ 1914 kaj ne aperas en la listo; ankaŭ iamaj kolonioj de aliaj eŭropaj imperioj kiuj estis iĝintaj sendependaj, kiaj la iama franca kolonio Haitio, ne estas listigitaj):

Kolonia Guberniestro de Sejŝeloj inspektanta policanojn en 1972
Batalo de Rorke's Drift dum la Zuluangla Milito de 1879

Britaj kolonioj kaj protektoratoj:

Mapo de la Ora Marbordo de 1896

Nederlandaj kolonioj:

Francaj kolonioj:

Sieĝo de Konstantino (1836) dum la Franca konkero de Alĝerio.
Mapo de 1877 montranta la tri francajn departementojn Alĝero, Orano kaj Konstantino
Kameruno, 1908

Germanimperiaj kolonioj:

Italaj kolonioj:

Portugalaj virinoj en Goa, Barato, 16a jarcento

Portugalaj kolonioj:

Nombroj de eŭropaj setlantoj en kolonioj (1500–1914)[redakti | redakti fonton]

Milionoj da Irlandanoj lasis Irlandon por Kanado kaj ĉefe Usono sekve de la Granda Malsatego en la 1840-aj jaroj

Ĉirkaŭ 1914, eŭropanoj estis elmigrintaj al kolonioj laŭ milionoj. Kelkaj intencis resti en la kolonioj kiel portempaj setlantoj, ĉefe kiel militistoj aŭ negocistoj. Aliaj iris al la kolonioj kiel elmigrantoj. Britoj estis certe la plej multnombraj kiuj migris la la kolonioj: 2.5 milionoj setliĝi en Kanado; 1.5 milionoj en Aŭstralio; 750,000 en Novzelando; 450,000 en Unio de Suda Afriko; kaj 200,000 en Barato. Ankaŭ francaj civitanoj migris grandnombre, ĉefe al kolonioj en Nordafriko, nome regiono de Magrebo: 1.3 milionoj setliĝis en Alĝerio; 200,000 en Maroko; 100,000 en Tunizio; dum nur 20,000 migris al la Franca Hindoĉinio. Nederlandaj kaj Germanaj kolonioj vidis relative malabundan eŭropan migradon, ĉar la nederlanda kaj la germana kolonia etendo centriĝis al komercaj celoj pli ol al setlado. Portugalio sendis 150,000 setlantojn al Angolo, 80,000 al Mozambiko, kaj 20,000 al Goa. Dum la epoko de la Hispana Imperio, proksimume 550,000 hispana setlantoj migris al Latinameriko.[3] Brazilo ricevis preskaŭ similan kvanton da eŭropaj elmigrantoj.

Novkoloniismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Novkoloniismo.

La termino Novkoloniismo estis uzita por aludi al vario de kuntekstoj ekde kiam komencis malkoloniigo post la Dua Mondmilito. Ĝenerale ĝi ne aludas al tipo de rekta koloniigo, sed al koloniismo farita per aliaj rimedoj. Specife, novkoloniismo aludas al teorio ke iamaj aŭ ekzistintaj ekonomiaj rilatoj, kiaj la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco kaj la Centramerika Interkonsento pri Libera Komerco, kreitaj de iamaj koloniaj povoj estis aŭ estas uzataj por pluteni kontrolon de iamaj kolonioj kaj dependaĵoj post la koloniaj sendependigaj movadoj de la periodo post la Dua Mondmilito.

Koloniismo kaj historio de la pensaro[redakti | redakti fonton]

Universalismo[redakti | redakti fonton]

La konkero de ampleksaj teritorioj alportis multajn diversajn kulturojn sub la centra kontrolo de imperiaj aŭtoritatoj. El la tempo de Antikva Grekio, Antikva Romio, kaj aliaj tiutempaj imperioj tiu fakto estis uzita de imperioj kiuj adoptis ian koncepton de universalismo, kaj aplikis ĝin al siaj imperiaj politikoj. Dume la ĉefurbo, nome metropolo, estis la fonto de parademaj politikoj devigitaj al la distaj kolonioj.

La imperio kiu kreskiĝis el la atenana konkeraro etendis la grekajn lingvon, religion, sciencon kaj filozofion tra la kolonioj, fakte granda parto de la tiam konata mondo. La atenanoj (respektive grekoj ĝenerale) konsideris sian propran kulturon supera al aliaj. Ili aludis al popoloj parolantaj eksterlandajn lingvojn kiel barbaroj, diskomprenante eksterlandajn lingvojn kiel malsuperaj flustroj kiuj sonis al la grekaj orreloj kiel "bar-bar". Tio inaŭguris ripetotan kutimon de civilizacioj kiuj konsideras aliajn malsuperaj.

Romanoj trovis kompetentecon per impono de universalisma politiko al siaj kolonioj laŭ diversaj manieroj. La Romia juro estis imponita al romianaj civitanoj, same kiel al koloniaj subjektoj, tra la imperio. Latino disvastiĝis kiel komuna lingvo de regado kaj de komerco, kiel lingvafrankao, tra la tuta imperio. Romianoj fieris ke ili imponis pacon inter siaj diversaj eksterlandaj subuloj, kion ili priskribis laŭ boniga termino Pax Romana (romia paco). La uzado de universala regulado fare de romianoj markis la aperon de eŭropa koncepto de universalismo kaj internaciismo. Tolero de aliaj kulturoj kaj kredoj estis ĉiam duaranga por la celoj de la imperioj, tamen. La Romia Imperio estis iagrade tolera al diversaj kulturoj kaj religiaj praktikoj, kondiĉe ke tiuj ne minacu la romian aŭtoritaton. La ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Napoleono nome Charles Maurice de Talleyrand, iam rimarkis: "Imperio estas arto meti homojn en ties lokon".[4]

Koloniismo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Setlantoj agadis kiel ligilo inter indiĝenoj kaj la imperia hegemonio, konstruante pontojn super la geografia, ideologia kaj komerca malpleno inter kolonoj kaj koloniigitoj. Progresinta teknologio ebligis la etendon de eŭropaj ŝtatoj. Per iloj kiaj maposcienco, ŝipkonstruado, navigado, minado kaj agrikultura produktiveco kolonoj estis superaj. Ties konaro pri la tera surfaco kaj abundo de praktikak kapabloj havigis la kolonojn per tia konaro ke siavice ĝi kreis povon.[5]

Painter kaj Jeffrey asertis, ke geografio kiel fako ne estas kaj ne estis objektiva scienco, male ĝi estas bazita sur konceptoj pri lafizika monso. Dum ĝi povus esti doninta al la "Okcidento" avantaĝon kiam ĝi venis al esplorado, ĝi kreis ankaŭ zonoj de rasa malsupero. Geografiaj kredoj kiaj media determinismo, la konsidero, ke kelkaj partoj de la mondo estas subdisvolvigitaj, iel legitimis koloniismon kaj kreis principojn de oblikva evoluo.[5] Tiuj estas nune vidataj kiel elementaj konceptoj. Politikaj geografoj asertas, ke la kolonia konduto plifortiĝis per la fizika mapado de la mondo, laŭvide separante "ilin" kaj "nin". Geografoj estas ĉefe koncentritaj ĉe la spacoj de koloniismo kaj imperiismo, pli specife, la materiala kaj simbola alproprigo de la spaco permesante koloniismon.[6]

Koloniismo kaj imperiismo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala Guberniestro Félix Éboué bonvenigas generalon Charles de Gaulle al Ĉado

Kolonio estas parto de imperio kaj tiele koloniismo estas proksime rilata al imperiismo. Oni ĝenerale akceptas, ke koloniismo kaj imperiismo estas interŝangeblaj, tamen Robert J. C. Young sugestas, ke imperiismo estas la koncepto laŭ kiu koloniismo estas la praktiko. Koloniismo estas bazita sur imperia rigardo, tiele kreante sekvan rilataron. Pere de imperio, koloniismo stariĝas kaj kapitalismo etendiĝas; aliflanke kapitalisma ekonomio nature plifortigas imperion.

Marksisma vidpunkto pri koloniismo[redakti | redakti fonton]

Marksismo rigardas koloniismon kiel formo de kapitalismo, substrekante espluatadon kaj socian ŝanĝon. Marx pensis, ke funkciante ene de la tutmonda kapitalisma sistemo, koloniismo estas proksime asocia kun malegala disvolviĝo. Ĝi estas "ilo de absoluta detruado, dependeco kaj laŭsistema espluatado produktanta misajn ekonomiojn, socio-psikologian misorientadon, amasan malriĉon kaj novkolonian dependecon."[7] Kolonioj estas konstruitaj kiel sistemoj de produktado. La serĉado de krudaj materialoj kaj la nuna serĉado de novaj investadaj oportunoj estas rezulto de inter-kapitalista rivaleco por la kapitala akumulado. Lenino konsideris koloniismon kiel radika kaŭzo de imperiismo, ĉar imperiismo distingiĝas el monopola kapitalismo pere de koloniismo kaj kiel Lyal S. Sunga klarigas: "Vladimir Lenin advokatis forte por la principo de mem-determinado de popoloj en siaj "Tezoj pri la Socialisma Revolucio kaj la Rajto de Nacioj al Mem-Determinado" kiel integra platformo en la programo de socialisma internaciismo" kaj li citas Leninon kiu diris, ke "La rajto de nacioj al mem-determinado implicas eksklusive la rajton al sendependeco en la politika senco, la rajto al libera politika separado el la subpremanta lando. Specife, tiu posrulo por politika demokratio implicas kompletan liberon por agiti por secesio kaj por referendumo pri secesio el la secedanta nacio."[8] Ne rusiaj marksistoj ene de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj poste de Sovetunio, kiel Sultan Galiev kaj Vasil Ŝaĥrai, dume, inter 1918 kaj 1923 kaj post 1929, konsideris la Sovetan Reĝimon renovigitan version de rusia imperiismo kaj koloniismo.

En sia kritiko de koloniismo en Afriko, la gujana historiisto kaj politika aktivulo Walter Rodney asertis:

"La gravo de tiu mallonga periodo de koloniismo kaj de ties negativaj konsekvencoj por Afriko devenas ĉefe el la fakto ke Afriko perdis povon. Povo estas la lasta determinilo en homa societo, baza por rilatoj ene de iu ajn grupo kaj inter grupoj. Ĝi implicas la kapablon defendi proprajn interesojn kaj se necese trudii la propran volon per iu ajn disponebla resurso. Ĉe rilatoj inter popoloj, la afero pri povo determinas manovreblon en negocado, la etendo laŭ kiu unu popolo respektas la interesojn de alia, kaj eventuale la etendo laŭ kiu popolo survivas kiel fizika kaj kultura ento. Kiam unu societo troviĝas devigita rezigni sian povon tute al alia societo pli ol al si eme, tio estas formo de subdisvolviĝo... Dum la jarcentoj de antaŭkolonia komerco, ioma kontrolo super socia politika kaj ekonomia vivo estis retenita en Afriko, spite la malavantaĝa komerco kun eŭropanoj. Tiu malgranda kontrolo super internaj aferoj malaperis sub koloniismo. Koloniismi iris multe pli for ol komerco. Ĝi signifas tendencon al rekta alproprigo fare de eŭropanoj de la sociaj institucioj ene de Afriko. Afrikanoj ne plu konstruis indiĝenajn kulturajn celojn kaj standardojn, kaj perdis kompletan regadon por trejnado de junaj membroj de la socio. Tiuj estis sendube ĉefaj paŝoj malantaŭen... Koloniismo ne estis simple sistemo de espluatado, sed io kies esenca celo estis repatriigi la profitojn al la tiel nomita 'patrina lando'. El afrika rigardo, tio supreniris al konsista ekspatriigo de la riĉo produktita de la afrikana laboro el afrikaj resursoj. Ĝi signifas la disvolvigon de Eŭropo kiel parto de la sama dialektika procezo per kiu Afriko estis subdisvolvigita."
"Kolonia Afriko falis ene de tiu parto de la internacia kapitalisma ekonomio el kiu oni prenis profiton por nutri la metropolitan sektoron. Kiel jam oni vidis antaŭe, espluatado de tero kaj laboro estas esenca por homa socia antaŭeniro, sed nur por akcepto, ke la produkto disponeblas ene de la areo kie la espluatado okazas."[9][10]

Liberalismo, kapitalismo kaj koloniismo[redakti | redakti fonton]

Klasikaj liberaloj ĝenerale kontraŭmetas koloniismon (maligita al koloniigo) kaj imperiismon, kiaj Adam Smith, Frédéric Bastiat, Richard Cobden, John Bright, Henry Richard, Herbert Spencer, H. R. Fox Bourne, Edward Morel, Josephine Butler, W. J. Fox and William Ewart Gladstone.[11]

Adam Smith verkis en sia La Riĉo de Nacioj ke Britio devus liberigi ĉiujn siajn koloniojn kaj ankaŭ notis, ke ĝi estus profita ekonomie por la brita popolo averaĝe, kvankam la komercistoj kiuj havas merkantilismajn privilegiojn perdus.[11]

Scienca pensaro pri koloniismo, raso kaj genro[redakti | redakti fonton]

La akto koloniigi disvastigis kaj sintezigis sociajn kaj politikajn okcidentdevenajn ideojn pri genro (ina kaj malina) kaj rasa hierarkio al koloniigitaj areoj, same kiel atingis pluan disvolviĝon de ideoj pri genra disigo kaj rasaj dividoj en eŭropa socio dum la kolonia epoko.[12][13][14] Populara politika praktiko de la epoko estis elteni la koloniisman regadon pere de legitimado de la eŭropa maskla aŭtoritateco krom de la ina kaj ne-eŭropa inferioritateco pere de studoj pri kraniologio, kompara anatomio, kaj frenologio.[13][14][15] Biologoj, naturalistoj, antropologoj, kaj etnologoj de la 1800-aj jaroj centriĝis al la studado de koloniigitaj indiĝeninoj, kiel ĉe la studo de Georges Cuvier pri Sarah Baartman.[14] Tiaj kazoj konsideris naturajn superecan kaj malsuperecan rilataron inter rasoj baze sur la observoj de eŭropaj naturalistoj; tiuj vekis la percepto, ke la anatomio de afrikaninoj, kaj ĉefe genersistema, similis al tiuj de mezgrandaj simioj, tiele diferencigante koloniigitajn afrikanojn el kio estis konsiderata kiel trajtoj de evolue superaj, kaj tiele rajtohavaj aŭtoritataj, eŭropaj virinoj.[14]

Krom tio, kiu nun estas konsiderata absolute falssciencaj studoj pri raso kiu eltenis la novan rashierarkian kaj evoluan ideologion de la epoko, nova scienco bazita sur ideologio pri genro aperis kiel reago al la kolonia epoko de eŭropa historio.[13] Ina malsupereco tra kulturoj estis aperinte kiel ideo bazita sur kraniologio kiu kondukis la sciencistojn aserti ke la cerbogradno de la homaj virinoj, baze sur kraniaj mezuroj, estis malgranda kaj tiele malpli disvolvigita kaj malpli evolutogite progresa kompare kun tiu de viroj.[13] La influo kiu kondukis al tia studaro estis la starigo de kompara anatomio de homoj kiu disvolivigis kiel reago al alprofundigo fare de eŭropaj sciencistoj al la demando pri biologiaj rasdiferencoj.

Tiele neeŭropanoj kaj virinoj frontis invademan studon fare de koloniaj povoj por intereso de scienca ideologio kaj teorio kiu enkuraĝigis la politikan institucion de koloniismo.[14] Tiaj studj pri raso kaj genro koincidis kun la epoko de koloniismo kaj kun la enkonduko de eksterlandaj kulturoj, aspektoj, kaj genraj (seksaj) roloj laŭ la vidpunktoj de eŭropaj fakuloj.

Postkoloniismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Postkoloniismo kaj Postkolonia literaturo.
Strato Reĝino Viktorio, en la iama brita kolonio de Hongkongo

Postkoloniismo (aŭ postkoloniisma teorio) povas aludi al serio de teorioj en filozofio kaj literaturo kiu rilatas al la heredo de la kolonia regado. Tiurilate, postkolonia literaturo povas esti konsiderata branĉo de postmoderna literaturo koncerne al la politika kaj kultura sendependeco de popoloj iam subigitaj en koloniaj imperioj. Multaj fakuloj take la libron de Edward Saïd nome Orientalismo (1978) kiel la teorifonda verko (kvankam francaj teoriistoj kiaj Aimé Césaire kaj Frantz Fanon faris similajn postulojn jardekojn antaŭ Said).

Saïd analizis la verkojn de Balzac, Baudelaire kaj Lautréamont asertante, ke ili helpis formi socian fantazion de eŭropa rasa supereco. Verkistoj de post-kolonia fikcio interagadas kun la tradicia kolonia diskurso, sed modifas aŭ ŝanĝas ĝin; ekzmeple rerakontante familian historion el vidpunkto de subpremita malgranda rolulo en la historio. La verko de Gayatri Chakravorty Spivak nome Ĉu povas subalterno paroli? (1998) havigis nomon al Subalternaj Studoj.

En Kritiko de Postkolonia Racio (1999), Spivak asertis, ke ĉefaj verkoj de eŭropa metafiziko (kiaj tiuj de Kant kaj Hegel) ne nur tendencas ekskludi la subalternon el ties studoj, sed aktive evitas ke ne-eŭropanoj okupu poziciojn kiel tute homaj subjektoj. La verko de Hegel nome Fenomenologio de la Spirito (1807), fama pro sia klara etnocentrismo, konsideras la okcidentan kulturon kiel plej progresa el ĉiuj, dum Kant ankaŭ havis kelkajn ŝpurojn de rasismo en sia verkaro.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Nederlanda publika sansistemo havigis kuracadon por indiĝenoj de Nederlanda Orienta Hindio, Majo de 1946

La konsekvencoj de koloniigo estis enormaj kaj ĉieaj.[16] Diversaj efikoj, kaj tujaj kaj maltujaj, estis disvastigo de virulentaj malsanoj, malegalecaj sociaj rilatoj, ekspluatado, sklaveco, medicina progreso, kreado de novaj institucioj, abolismo,[17] plibonigitaj infrastrukturoj,[18] kaj teknologia progreso.[19] Kolonia praktiko disvastigis ankaŭ la etendon de lingvoj, literaturoj kaj kulturaj institucioj. Ankaŭ la indiĝenaj kulturoj de la koloniigitaj popoloj povis havi povan influon ĉe la imperia metropolo.

Komercado[redakti | redakti fonton]

La ekonomia etendo ĉiam akompanis imperian etendon ekde antikvaj epokoj. La grekaj komercaj retoj disvastiĝis tra la mondoregiono de la Mediteraneo, dum la romia komerco etendiĝis pro la ĉefa celo direkti la impostojn kaj riĉon el la koloniigitaj areoj al la roma metropolo. Laŭ Strabono, el la tempo de la imperiestro Aŭgusto Cezaro, ĝis la jaro 120 romiaj ŝipoj almariĝis ĉiujare el Mios Hormos en Romia Egipto al Hindio.[20] Pro la disvolvigo de la komercaj vojoj dum la epoko de la Otomana Imperio, " guĝarataj hinduoj, siriaj islamanoj, judoj, armenoj, kristanoj el suda kaj centra Eŭropo funkciigis komercajn vojojn kiuj havigis de persaj kaj arabaj ĉevaloj al la armeoj de ĉiuj tri imperioj, mokaa kafo al Delhio kaj Belgrado, persa silko al Hindio kaj Istanbulo".[21]

Aztekoj disvolviĝis al granda imperio kiu, multe kiel la Romia Imperio, havis la celon elpreni impostadon el la konkeritaj koloniaj areoj. Ĉe Aztekoj, plej grava impostado estis akiro de porbuĉaj viktimoj por siaj religiaj ritaroj.[22]

Aliflanke, eŭropaj koloniaj imperioj foje klopodis kontroli, limigi aŭ malhelpi tiun komercon ĉe siaj kolonioj, trudante la aktivadon tra la metropolo kaj tra impostado.

Sklavoj kaj nepagitaj servistoj[redakti | redakti fonton]

Sklava memormonumento en Zanzibaro. La Sultano de Zanzibaro plenumis la britajn postulojn ke oni malpermesu sklavecon en Zanzibaro kaj ke ĉiuj sklavoj estu liberigitaj.

Eŭropaj landoj eniris en siaj imperiaj projektoj cele al pliriĉigo de la eŭropa metropolo. Ekspluatado de ne-eŭropanoj kaj de aliaj eŭropanoj por elteni la imperiajn celojn estis akceptebla por la koloniigantoj. Du konsekvencoj de tiu imperia intenco estis sklaveco kaj nepagita servisteco. En la 17a jarcento, preskaŭ du trionoj de anglaj setlantoj venis al Nordameriko kiel nepagitaj servistoj.[23]

Afrika sklaveco estis ekzistinta dumlonge antaŭ la eŭropanoj malkovris ĝin kiel ekspluatebla sistemo por krei malkostan laborforton por la kolonioj. Eŭropanoj havigis transportadan teknologion al jam ekzistinta praktiko, alportante grandajn nombrojn de afrikaj sklavoj al Ameriko perŝipe. Hispanio kaj Portugalio estis alportintaj tra Atlantiko afrikajn sklavojn por labori ĉe afrikaj kolonioj kiaj Kaboverdo kaj ankaŭ al Azoroj, kaj poste al Latinameriko, dum la 16a jarcento. La britoj, francoj kaj nederlandanoj aliĝis al la sklava komerco dum la venontaj jarcentoj. Laste, ĉirkaŭ 11 milionoj da afrikanoj estis alportitaj al Karibio kaj al Norda kaj al Suda Amerikoj kiel sklavoj fare de eŭropaj koloniigantoj.[24]

Eŭropa imperio Celo Nombro de importitaj sklavoj[24]
Portugala Imperio Brazilo 3,646,800
Brita Imperio Brita Karibio 1,665,000
Franca Imperio Franca Karibio 1,600,200
Hispana Imperio Latinameriko 1,552,100
Nederlanda Imperio Nederlanda Karibio 500,000
Brita Imperio Brita Nordameriko 399,000
Sklavokomercistoj en Senegalo. Dum jarcentoj afrikanoj estis vendintaj aliajn afrikanojn al araboj kaj al eŭropanoj kiel sklavoj.

Aboliciistoj en Eŭropo kaj Ameriko protestis kontraŭ la nehumana traktado de afrikaj sklavoj, kio kondukis al abolicio de la sklavokomerco fine de la 18a jarcento. La manko de laboro kiu rezultis el tio inspiris la eŭropajn koloniigantoj por disvolvigi novan fonton de laboro, uzante sistemojn de nepagita servisteco. Nepagitaj servistoj akceptis ian dungadon kun la eŭropaj kolonoj. aŭ tiu dungado, la servisto laborus por sia dunginto dum almenaŭ unu jaro, dum la dunginto interkonsentis por pagi al la servisto la veturon al la kolonio, eble ankaŭ por la reveno al la origina lando, kaj pagus ankaŭ iom da mono sed ne tiom kiom al normala laboristo. Tiu dungito estis "deviga" al la dunginto ĉar tiu ŝuldis al la kolono por sia vetur-spezo al la kolonio, kion tiu intencis pagi pere de ties preskaŭ salajro. Praktike, nepagitaj servistoj estis ekspluatitaj pere de terura laborkondiĉoj kaj ŝarĝaj kromŝuldoj kiuj estis kreitaj de la dungintoj, pri kio la servistoj ne povis negocadi post sia alveno al la kolonio.[25]

Hindio kaj Ĉinio estis la plej granda fonto de nepagitaj servistoj dum la kolonia epoko. Nepagitaj servistoj el Barato veturis al la britaj kolonioj en Azio, Afriko kaj Karibio, kaj ankaŭ al francaj aŭ portugalaj kolonioj, dum ĉinaj servistoj veturis al britaj kaj nederlandaj kolonioj. Inter 1830 kaj 1930, ĉirkaŭ 30 milionoj da nepagitaj laboristoj migris el Barato, kaj 24 milionoj revenis tien. Ĉinio sendis pli nepagitajn laboristojn al eŭropaj kolonioj, kaj ĉirkaŭ sama proporcio revenis al Ĉinio.[26]

Sekve la epoko de la disdivido de Afriko, komenca sed duaranga afero por plej el la koloniaj reĝimoj estis nuligo de sklaveco kaj de la sklavokomerco. Fine de la kolonia periodo ili estis ĉefe sukcesaj tiudirekte, kvankam sklaveco estas ankoraŭ tre aktiva en kelkaj areoj de Afriko.[17]

Milita plinovigo[redakti | redakti fonton]

Imperia etendo sekvis militan konkerojn plej ofte. Imperiaj armeoj tiele havas longan historion de milita plinovigo por akiri avantaĝon super la armeo de la popolo konkerota. Grekoj disvolvigis la sistemon de la falango, kiu permesis al siaj militaj unuoj prezentiĝi antaŭ sia malamiko kiel muro, kies perpiedaj soldatoj uzis ŝildojn por kovri unu la alian dum sia avanco en la batalkampo. Dum la regado de Filipo la 2-a, ili kapablis organizi milojn da soldatoj en teruran batalforton, kunuzante zorge trejnitajn infanteriajn kaj kavaleriajn regimentojn.[27] Aleksandro la Granda ekspluatis tiujn militajn trovojn plue en siaj konkeroj.

La Hispana Imperio ĝuis ĉefan avantaĝon super militistoj de Mezameriko pere de la ŭado de armiloj fabrikitaj el pli forta metalo, ĉefe fero, kio permesis superi la tranĉon de hakiloj uzitaj de Aztekoj kaj aliaj. La eŭropa disvolviĝo de pafiloj uzante nigra pulvo markis ties militan avantaĝon super la popoloj kiujn ili klopodis subigi en Ameriko kaj aliloke.

Fino de imperioj[redakti | redakti fonton]

Gandhi kun Lord Pethwick-Lawrence, Brita Sekretario de Ŝtato por Hindio, post kunsido la 18an de aprilo 1946

La loĝantaroj de kelkaj koloniaj teritorioj, kiaj Kanado, ĝuis relativan pacon kaj prosperon kiel parton de eŭropa povo, almenaŭ inter la majoritato; tamen, minoritataj loĝantoj kiaj la popoloj de la Unuaj nacioj kaj francparolantaj kanadanoj espertis marĝenigon kaj suferis pro koloniaj praktikoj. Francparolantaj loĝantoj de Kebekio, ekzemple, kontraŭstaris konscripcion al armeaj servoj por lukti je la konto de Britio dum la Unua Mondmilito, rezulte en la Konskripcia krizo de 1917. Aliaj eŭropaj kolonioj havis multe pli markitajn konfliktojn inter eŭropaj setlantoj kaj la loka loĝantaro. Ribeloj eksplodis en la pli lastaj jardekoj de la imperia epoko, kiaj ĉe Barato la Ribelo de sipajoj de 1857.

La teritoriaj limoj truditaj de eŭropaj koloniigintoj, ĉefe en centra Afriko kaj suda Azio, defiis la ekzistintajn limojn de indiĝenaj loĝantaroj kiuj antaŭe estis funkciintaj. Eŭropaj koloniigintoj diskonsideris indiĝenajn politikajn kaj kulturajn malamikecojn, trudante pacon sur la popoloj sub sia militista kontrolo. Indiĝenaj popoloj estis relokigitaj laŭvole de la koloniaj administrantoj. Post sendependeco for el la eŭropana kontrolo, eksplodis enlandaj militoj aŭ sangoverŝaj konfliktoj en kelkaj iamaj kolonioj, kiam indiĝenaj loĝantoj luktis por rekapti teritoriojn por sia propra etna, kultura, politika aŭ religia grupo. La Dispartigo de Hindio, estis enlanda milito de 1947 kiu okazis tuj post Hindio sendependiĝis el Britio, nome konflikto kun 500,000 mortintoj. Luktado komencis inter la hinda, siĥa kaj islama komunumoj kiam ili luktis por teritoria dominado. Islamanoj luktis por sendependa lando partigota kie ili ne estus religia minoritato, rezulte en la kreado de Pakistano.[28]

Postsendependaj loĝantarmovoj[redakti | redakti fonton]

La ĉiujara Notting Hill Karnavalo en Londono estas celebro fare de la komunumo de britoj devenaj el Trinidado kaj Tobago.

Kiel reago al la migradaj modeloj okazintaj dum la moderna kolonia epoko, postsendependepoka migrado sekvis revenan vojon al la imperia lando. Foje, tio estis movado de setlantoj de eŭropa deveno kiu revenis al la lando de sia nasko, aŭ de la nasko de siaj prauloj. Tiele ĉirkaŭ 900,000 francaj kolonoj (konataj kiel Pied-Noir) resetliĝis en Francio sekve de la Alĝeria sendependeco en 1962. Grava nombro de tiuj migrantoj estis ankaŭ de alĝeria deveno. Ĉirkaŭ 800,000 revenintoj de portugala origino remigris al Portugalio post la sendependigo de iamaj kolonioj en Afriko inter 1974 kaj 1979; ĉirkaŭ 300,000 setlantoj de nederlanda origino remigris al Nederlando el la Nederlanda Karibio post la nederlanda militista kontrolo de la kolonio finis.[29]

Post la Dua Mondmilito ĉirkaŭ 300,000 nederlandanoj el Nederlanda Hindio, el kiuj majoritato estis homoj de eŭrazia deveno called Indo, repatriiĝis al Nederlando. Grava nombro poste migris al Usono, Kanado, Aŭstralio kaj Novzelando.[30][31]

Tutmonda veturado kaj migrado ĝenerale disvolviĝis je nekredebla rapido tra la epoko de eŭropa kolonia etendo. Civitanoj de iamaj kolonioj de eŭropaj landoj povus havi privilegian statuson foje rilate al enmigradaj rajtoj por setligo en la iama eŭropa imperia lando. Ekzemple, rajto al duobla civitaneco povas esti malavara,[32] aŭ pli grandaj nombrolimoj povas esti etenditaj al iamaj kolonioj.

Foje, la iama eŭropa imperia lando plutenas politikajn kaj ekonomiajn ligojn kun la iama kolonio. La Komunumo de Nacioj estas organizo kiu helpas la kunlaboradon inter Britio kaj siaj iamaj kolonioj, nome la komunumaj membroj. Simila organizo ekzistas por iamaj kolonioj de Francio, nome Franclingvio; la Komunumo de portugallingvaj landoj ludas similan rolon por iamaj portugalaj kolonioj, dum la Akademio de la nederlanda lingvo estas ekvivalento por iamaj kolonioj de Nederlando.

Migrado el iamaj kolonioj estis foje problema por eŭropaj landoj, kie parto de la loĝantaro povas esprimi malamikecon kontraŭ etnaj minoritatoj kiuj elmigris el iamaj kolonioj. Kulturaj kaj religiaj konfliktoj foje okazis en Francio en ĵusaj jardekoj, inter elmigrintoj el Magrebo kaj partoj de la loĝantaro aŭ kontraŭ la ŝtataj fortoj. Ĉiukaze la enmigrado absolute ŝanĝis la etnan komponon de Francio; ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj, 25% el la totala loĝantaro de "interna Parizo" kaj 14% el la metropolita regiono estis de eksterlanda origino, ĉefe de alĝerianoj.[33]

Efiko super sano[redakti | redakti fonton]

Mortoj de aztekoj pro variolo, ("Florenca Kodekso" 1540–85)

Renkonto inter esploristoj kaj loĝantaroj de la resto de la mondo ofte enmetis novajn malsanojn, kiuj foje okazigis lokajn epidemiojn de eksterordinara virulenteco.[34] Ekzemple, de variolo, morbilo, malario, flava fevro, kaj aliaj kiuj estis nekonataj en antaŭkolumbia Ameriko.[35]

Malsanoj ŝajne inter aliaj tialoj mortigis la tutan indiĝenan loĝantaron (Guanĉoj) de Kanarioj en la 16a jarcento. Duono de la indiĝena loĝantaro de Hispaniolo en 1518 estis mortigita de variolo, kiu amasmortigis ankaŭ en Meksiko en la 1520-aj jaroj, mortigante 150,000 nur en Tenochtitlan, inklude la imperiestron, kaj en Peruo en la 1530-aj jaroj, helpante tiele la intencojn de la eŭropaj konkerantoj. Morbilo mortigis ĉirkaŭ du milionoj da meksikaj indiĝenoj en la 17a jarcento. En 1618–1619, variolo forbalais 90% de la indianoj de la Golfo de Masaĉuseco.[36] Epidemioj de variolo en 1780–1782 kaj de 1837-1838 alportis detruadon kaj drastan senloĝigon inter la Preriindianoj.[37] Kelkaj fakuloj opinias, ke la morto de ĝis 95% el la Indianoj de Ameriko estis kaŭzita de malsanoj venigitaj el la Malnova Mondo.[38] Dum jarcentoj, la eŭropanoj estis kreintaj alajn gradojn de imuneco al tiuj malsanoj, dum la indiĝenaj popoloj ne havistempon por konstrui imunecon.[39]

Variolo dekonigis la indiĝenan loĝantaron de Aŭstralio, mortigante ĉirkaŭ 50% el indiĝenaj aŭstralianoj en la komencaj jaroj de brita koloniigo.[40] Ĝi mortigis ankaŭ multajn Maoriojn el Novzelando.[41] Tiom malfrue kiom ĉe 1848–49, tiom multaj kiom ĝis 40,000 el 150,000 Havajanoj estis ĉirkaŭkalkulite mortiĝis pro morbilo, kokluŝo kaj gripo. Enmetitaj malsanoj, ĉefe variolo, preskaŭ forbalais la tutan indiĝenan loĝantaron de Paskinsulo.[42] En 1875, morbilo mortigis ĉirkaŭ 40,000 fiĝianojn, proksimume unu trionon de la tuta loĝantaro.[43] La loĝantaro de Ajnuoj draste malpliiĝis en la 19a jarcento, pro grandparte infektaj malsanoj alportitaj de japanaj setlantoj venintaj al Hokkaido.[44]

Inverse, fakuloj konkludis, ke sifiliso estis portita el Ameriko al Eŭropo post la veturoj de Kolumbo. Ties trovoj sugestis, ke eŭropanoj eble portis la neveneran tropikan bakterion hejmen, kie la organismoj povis mutacii al pli mortiga formo en la diferencaj kondiĉoj de Eŭropo.[45] Tiu malsano iĝis pli ofte mortiga ol ĝi estas nune; sifiliso estis ĉefa mortiganto en Eŭropo dum la Renesanco.[46] La unua pandemio pro ĥolero ekis en Bengalo, poste etendiĝis tra Hindio ĉirkaŭ 1820. Dekmilo da britaj trupoj kaj sennombraj baratanoj mortiĝis dum tiu pandemio.[47] Inter 1736 kaj 1834 nur ĉirkaŭ 10% el la oficiroj de la Brita Orienthinda Kompanio survivis por reveni hejmen.[48] Waldemar Haffkine, kiu laboris ĉefe en Barato, kiu disvolvigis kaj uzis vakcinojn kontraŭ ĥolero kaj bubona pesto en la 1890-aj jaroj, estis konsiderata la unua mikrobiologo.

Vakcinado[redakti | redakti fonton]

Jam en 1803, la hispana krono organizis mision (nome Ekspedicio Balmis) por transporti la vakcinon kontraŭ variolo al la hispanaj kolonioj, kaj establis amasvakcinadajn programojn tie.[49] Ĉirkaŭ 1832, la federala registaro de Usono aplikis programon por kontraŭvariola vakcinado por indianoj.[50] Sub la estreco de Mountstuart Elphinstone oni starigis programon por apliki kontraŭvariolan vakcinadon en Barato.[51] El la komenco de la 20a jarcenton antaŭen, la nuligo aŭ kontrolo de la malsano en tropikaj landoj iĝis grava celo por ĉiuj koloniaj povoj.[52] La epidemioj de dormomalsano en Afriko estis haltigitaj danke al teamoj kiuj sisteme ekzamenis milionojn de homoj sub risko.[53] En la 20a jarcento, okazis plej granda pliigo de la monda loĝantaro en homa historio pro malaltigo de la mortindico en multaj landoj pro kuracprogresado.[54] La monda populacio kreskiĝis el 1.6 mil milionoj en 1900 al ĉirkaŭ 7 mil milionoj nune.

Koloniaj migradoj[redakti | redakti fonton]

Nacioj kaj regionoj for de Eŭropo kun gravaj loĝantaroj de eŭropaj prauloj[55]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Le Dynasty and Southward Expansion
  2. The Trusteeship Council - The mandate system of the League of Nations. Encyclopedia of the Nations (2010). Alirita 8 August 2010.
  3. (2010) People on the Move: An Atlas of Migration. Berkeley, Los Angeles: University of California Press, 34–5. ISBN 0-520-26151-8. 
  4. (2003) Peoples and Empires. New York: Modern Library, xxiii. ISBN 0-8129-6761-5. 
  5. 5,0 5,1 "Painter, J. & Jeffrey, A., 2009. Political Geography, 2a eld., Sage. "Imperialism" p. 23 (GIC).
  6. Gallaher, C. et al., 2008. Key Concepts in Political Geography, Sage Publications Ltd. "Imperialism/Colonialism", p. 5 (GIC).
  7. Dictionary of Human Geography, "Colonialism"
  8. In the Emerging System of International Criminal Law: Developments and Codification, Brill Publishers (1997) paĝo 90, Sunga skizas la originon de la internacia movado kontraŭ koloniismo, kaj ligas ĝin al starigo de la rajto al mem-determinado en internacia juro.
  9. Walter Rodney. . How Europe Underdeveloped Africa. East African Publishers, 149, 224. 
  10. (2004) A Companion To Postcolonial Studies. John Wiley & Sons. 
  11. 11,0 11,1 Liberal Anti-Imperialism, profesoro Daniel Klein, 1.7.2004
  12. Stoler, Ann L. (Nov 1989). "Making Empire Respectable: The Politics of Race and Sexual Morality in 20th-Century Colonical Cultures", gazeto : American Ethnologist, volumo : 16, numero : 4, paĝoj : 634–660
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Fee, Elizabeth (1979). "Nineteenth Century Craniology: The Study of the Female Skull", gazeto : Bulletin of the History of Medicine, volumo : 53, paĝoj : 415–53
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 Muriel Lederman kaj Ingrid Bartsch: (2001) Muriel Lederman kaj Ingrid Bartsch: Gender, Race, and Nation: The Comparative Anatomy of "Hottentot" women in Europe, 1815–1817. Routledge. 
  15. Sandra Harding: (1993) Sandra Harding: The "Racial" Economy of Science, 3, Indiana University press, 359–376. ISBN 978-0-253-20810-1. 
  16. Come Back, Colonialism, All is Forgiven
  17. 17,0 17,1 Lovejoy, Paul E. (2012). Transformations of Slavery: A History of Slavery in Africa. London: Cambridge University Press.
  18. Ferguson, Niall (2003). Empire: How Britain Made the Modern World. London: Allen Lane.
  19. [Thong, Tezenlo. Civilized Colonizers and Barbaric Colonized: Reclaiming Naga Identity by Demythologizing Colonial Portraits, History and Anthropology 23, no. 3 (2012): 375-397]
  20. "Strabono, Geografio, libro II, ĉapitro 5 "
  21. (2003) Peoples and Empires. New York: Modern Library. ISBN 0-8129-6761-5. 
  22. (2003) Peoples and Empires. New York: Modern Library. ISBN 0-8129-6761-5. 
  23. "White Servitude", by Richard Hofstadter, Montgomery College
  24. 24,0 24,1 (2010) People on the Move: An Atlas of Migration. Berkeley, Los Angeles: University of California Press. ISBN 978-0-520-26124-2. 
  25. Bedaŭrinde tiu praktiko ankoraŭ ekzistas en la mondo ekzemple inter kontraŭleĝaj enmigrintoj en eŭropaj landoj, kiuj neniam kapablas repagi la ŝuldon de ties veturado al Eŭropo kaj tiele ili devas akcepti nehomajn laborojn kiaj prostituado, drogokomercado ktp.
  26. (2010) People on the Move: An Atlas of Migration. Berkeley, Los Angeles: University of California Press, 26–7. ISBN 978-0-520-26124-2. 
  27. (2003) Peoples and Empires. New York: Modern Library. ISBN 0-8129-6761-5. 
  28. (2012) The Great Big Book of Horrible Things. London: W.W. Norton & Co. Ltd.. ISBN 978-0-393-08192-3. 
  29. (2010) People on the Move: An Atlas of Migration. Berkeley, Los Angeles: University of California Press. ISBN 978-0-520-26124-2. 
  30. Willlems, Wim "De uittocht uit Indie (1945–1995), De geschiedenis van Indische Nederlanders" (Publisher: Bert Bakker, Amsterdam, 2001). ISBN 90-351-2361-1
  31. Crul, Lindo and Lin Pang. Culture, Structure and Beyond, Changing identities and social positions of immigrants and their children (Het Spinhuis Publishers, 1999). ISBN 90-5589-173-8
  32. British Nationality Act 1981. Alirita 24a de Februaro, 2012.
  33. Seljuq, Affan (July 1997). "Cultural Conflicts: North African Immigrants in France", gazeto : The International Journal of Peace Studies, volumo : 2,, numero : 2. Alirita 24a de Februaro, 2012.
  34. Kenneth F. Kiple, ed. The Cambridge Historical Dictionary of Disease (2003).
  35. Alfred W. Crosby, Jr., The Columbian Exchange: Biological and Cultural Consequences of 1492 (1974)
  36. Smallpox - The Fight to Eradicate a Global Scourge, David A. Koplow.
  37. "The first smallpox epidemic on the Canadian Plains: In the fur-traders' words", National Institutes of Health.
  38. The Story Of ... Smallpox – and other Deadly Eurasian Germs.
  39. Stacy Goodling, "Effects of European Diseases on the Inhabitants of the New World"
  40. Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj arkivurl kaj arkivdato devas esti ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj.Smallpox Through History. arkivita el la originalo je 2009-10-31.
  41. New Zealand Historical Perspective
  42. How did Easter Island's ancient statues lead to the destruction of an entire ecosystem?, The Independent.
  43. Fiji School of Medicine
  44. Meeting the First Inhabitants, TIMEasia.com, 21a Aŭgusto 2000.
  45. Genetic Study Bolsters Columbus Link to Syphilis, New York Times, 15an de Januaro, 2008.
  46. Columbus May Have Brought Syphilis to Europe, LiveScience
  47. Cholera's seven pandemics. CBC News. 2a Decembro, 2008.
  48. Sahib: The British Soldier in India, 1750–1914 de Richard Holmes.
  49. Dr. Francisco de Balmis and his Mission of Mercy, Society of Philippine Health History.
  50. Lewis Cass and the Politics of Disease: The Indian Vaccination Act of 1832.
  51. Smallpox History - Other histories of smallpox in South Asia.
  52. Conquest and Disease or Colonialism and Health?, Gresham College | Lectures and Events.
  53. WHO Media centre (2001). "Fact sheet N°259: African trypanosomiasis or sleeping sickness.", gazeto :
  54. The Origins of African Population Growth, de John Iliffe, The Journal of African History, Vol. 30, No. 1 (1989), pp. 165–169.
  55. Etnaj grupoj laŭ landoj. Statistiko (kie disponeblas) el CIA Factbook.
  56. South Africa: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  57. Namibia: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  58. Anthropometric evaluations of body composition of undergraduate students at the University of La Réunion.
  59. "Former settlers return to Algeria". BBC News. 29a de Julio, 2006.
  60. Botswana: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  61. "Ivory Coast - The Economy". Library of Congress Country Studies.
  62. Senegal, Ĉirkaŭ 50,000 eŭropanoj (ĉefe francoj) kaj lebananoj loĝas en Senegalo, ĉefe en urboj.
  63. Swaziland: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  64. Fiona Hill, Russia — Coming In From the Cold?, The Globalist, 23a Februaro 2004
  65. "Siberian Germans".
  66. "Migrant resettlement in the Russian federation: reconstructing 'homes' and 'homelands'". Moya Flynn. (1994). p.15. ISBN 1-84331-117-8
  67. 67,0 67,1 67,2 67,3 67,4 Robert Greenall, "Russians left behind in Central Asia", BBC News, 23a Novembro 2005.
  68. Kyrgyzstan: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  69. "The Kyrgyz – Children of Manas.". Petr Kokaisl, Pavla Kokaislova (2009). p. 125. ISBN 80-254-6365-6.
  70. Turkmenistan: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  71. Tajikistan - Ethnic Groups. Source: U.S. Library of Congress.
  72. HK Census. "HK Census." Statistical Table. Retrieved on 2007-03-08.
  73. Argentina: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  74. Bolivia: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  75. Brazil: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  76. (2007) Composición Étnica de las Tres Áreas Culturales del Continente Americano al Comienzo del Siglo XXI. UAEM. ISBN 978-970-757-052-8. 
  77. Informe Latinobarómetro 2011, Latinobarómetro (p. 58).
  78. Genetic epidemiology of single gene defects in Chile.
  79. Colombia: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  80. Costa Rica; People; Ethnic groups. CIA World Factbook. Alirita 2007-11-21. “white (including mestizo) 94%” = 3.9 million whites and mestizos
  81. Tabla II.3 Población por color de la piel y grupos de edades, según zona de residencia y sexo Spanish. Censo de Población y Viviendas (2002). Alirita 2008-10-13.
  82. Dominican Republic: People: Ethnic groups. World Factbook of CIA
  83. "Ecuador: People; Ethnic groups, CIA World Factbook. Kontrolita 2007-11-26.
  84. El Salvador: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  85. Mexico: People; Ethnic groups. CIA World Factbook. Alirita 2010-01-24.
  86. "Mexico: Ethnic Groups, Encyclopædia Britannica.
  87. Mexico: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  88. Mexico - Britannica Online Encyclopedia
  89. "Nicaragua: People; Ethnic groups, CIA World Factbook. Kontrolita 2007-11-15.
  90. "Panama; People; Ethnic groups, CIA World Factbook. Kontrolita 2007-11-21.
  91. Puerto Rico: People: Ethnic Groups World Factbook of CIA
  92. Peru: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  93. 8 LIZCANO
  94. Resultado Basico del XIV Censo Nacional de Población y Vivienda 2011 (p. 14).
  95. Uruguay: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  96. Bahamas: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  97. Barbados: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  98. Bermuda: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  99. Canadian Census 2006
  100. French Guiana: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  101. Greenland
  102. Martinique: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  103. Fact Sheet on St. Barthélemy
  104. Trinidad French Creole
  105. French Polynesia: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA
  106. American FactFinder - Results
  107. Brazil: People: Ethnic Groups. World Factbook of CIA

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Cooper, Frederick: Colonialism in Question: Theory, Knowledge, History (2005)
  • Getz, Trevor R. kaj Heather Streets-Salter, eld.: Modern Imperialism and Colonialism: A Global Perspective (2010)
  • LeCour Grandmaison, Olivier: Coloniser, Exterminer - Sur la guerre et l'Etat colonial, Fayard, 2005, ISBN 2-213-62316-3
  • Lindqvist, Sven: Exterminate All The Brutes, 1992, New Press; Reprint edition (June 1997), ISBN 978-1-56584-359-2
  • Nuzzo, Luigi: Colonial Law, European History Online, Mainz: Institute of European History, 2010, konsultita: 17an Decembro, 2012.
  • Osterhammel, Jürgen: Colonialism: A Theoretical Overview, Princeton, NJ: M. Wiener, 1997.
  • Petringa, Maria, Brazza, A Life for Africa (2006), ISBN 978-1-4259-1198-0.
  • Stuchtey, Benedikt: Colonialism and Imperialism, 1450–1950, European History Online, Mainz: Institute of European History, 2011, konsultita: 13an Julio, 2011.
  • Velychenko, Stephen: The Issue of Russian Colonialism in Ukrainian Thought.Dependency Identity and Development, AB IMPERIO 1 (2002) 323-66 [1].
  • Wendt, Reinhard: European Overseas Rule , European History Online, Mainz: Institute of European History, 2011, konsultita: 13an Junio, 2012.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koloniaj imperioj
Flago-de-Belgio.svgBelgio Flago-de-Danio.svgDanio Flago-de-Francio.svgFrancio Flag of Italy (1861-1946) crowned.svgItalio
Flago-de-Japanio.svgJapanio Flago-de-la-Germana-Regno.svgGermanio Prinsenvlag.svgNederlando Flag Portugal (1707).svgPortugalio
Flag of Cross of Burgundy.svgHispanio Flago-de-Svedio.svgSvedio US flag 48 stars.svgUsono Flago-de-Britio.svgGranda Britio