Gambio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gambio (angla : The Gambia), oficiale la Islama Respubliko de Gambio, estas lando en okcidenta Afriko tute ĉirkaŭita de Senegalo, escepte por la estuaro van de rivero Gambio al la nordatlanta oceano. Gambio estis brita kolonio kaj ricevis ĝian sendependecon en 1965. La ĉefurbo estas Banĵulo (antaŭe Bathurst) kaj la plej granda urbo estas Serekunda. En 2013 ĝi kalkulis 1 882 450 enloĝantojn. La islamo estas la superreganta religio (90% de la loĝantaro). Gambio kun superfaco de 10 689 km² estas la plej malgranda lando sur la afrika kontinento.

Gambio estas unu el la du landoj kies ĝenerala angla nomo komencas kun artikolo (Republic of The Gambia), la alia lando estas Bahamoj (The Bahamas)[1].

Lingva situacio[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo kaj eduklingva estas la angla, kvankam aperis en la gazetaro ke ĝia prezidinto Yahya Jammeh intencis ŝanĝi tion[2]. En Gambio vivas ĉirkaŭ 15 diveraj etnoj kiuj parolas ĉirkaŭ 30 diversajn lingvojn.

  • Landkodo: GM.
  • E-nomo: [a] Gambilando; [o] Gambia Respubliko.
  • Nacia nomo: Republic of The Gambia [ripablik ev ze GEMbie].
  • Areo: 11.295 kv.km.
  • Politika sistemo: liberala demokratia respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento  : Adama Barrow
  • Ĉefurbo: Banĵulo (147 mil).
  • Loĝantaro: 1 882 450 (2013).
  • Ŝtata lingvo: la angla.
  • Parolataj lingvoj: la mandinka, fula, volofa kaj aliaj.
  • Eksporto: arakidoj, palmoleo, fiŝoj.
  • Pokapa GNP: 320 $.
  • Nacia valuto: Gambia dalasio
  • Historio: La ŝtato estas sendependa de Britio ekde 1965. Ĝi fariĝis respubliko dum 1970. Inter la jaroj 1982 kaj 89 la lando estis membro de la Konfederacio Senegambio (Senegalo kaj Gambio). La nuna prezidento Jammeh ekregis dum 1997 pro militista puĉo.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Gambio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1.  (en) Geoghegan, Tom, "Ukraine or the Ukraine: Why do some country names have 'the'?", 7-a Junio 2012.
  2. (angla) Gambia to drop English as 'colonial relic' (Gambio rezignu la anglan kiel 'kolonian relikton'), aljazeera.com, 13-a marto 2014, konsultita la 9-an majo 2017.