Kinino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Struktura formulo de kinino

Kinino, aŭ ĥinino[1] estas alkaloido eltirebla el la planto kinkono. La kemia formulo estas C20H24N2O2.

Ĝi estis malkovrita en 1820 de Pierre Joseph Pelletier kaj Joseph Bienaimé Caventou. Ili dispartigis blankan kristalan, malfacile solveblan pulvoron. Ĝi estas amara.

Kinino efikas kiel sendolorigilo kaj senfebrigilo. Pli frue ĝi estis uzata kontraŭ malario.

Ĝi estas depende de la dozo toksa aŭ kaŭzas okaze de ofta enpreno alergion. La tokseco baziĝas sur obstaklo de DNA-sintezo kaj sur malhelpo de enzimfunkciado de la hista spirado.

La trodozigo povas kaŭzi kapturniĝon, kapdoloron, orelzumadon, surdecon kaj ekblindiĝon. La toksa dozo estas ĉirkaŭ 8-10 g da kinino. La morto okazas pro centra paraliziĝo de la spirado.

Kinino fluoreskas dum lumigo per UV-lumo.


Pri «kinino» kaj «ĥinino»[redakti | redakti fonton]

La latina nomo estas Chininum, kio devus sekvigi esperantigon ĥinino. Tian formon donas pluraj nacilingvoj:

La formo kinino, ŝuldata al la ĥo-fobio, estas konfuza: tio estus la internacia nomo de hormono, tute alia substanco:

Tamen la PIV-oj kaj la esperanta Vikipedio pri tio ne scias.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. ReVo, ĥinino.