Mortiga dozo (LD50)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En toksologio, la averaĝa mortiga dozo aŭ LD50 (angla mallongigo por "lethal dose", 50%), averaĝa koncentriĝo LC50 (mallongigo por "lethal concentration", 50%) aŭ mortiga koncentriĝo kaj tempo LCT50 pri iu toksino, radiado, aŭ patogeno estas la necesa kvanto por mortigi duonon de la membraro en ia testita enloĝantaro post iom da tempo. LD50 ofte uzatas kiel ĝenerala indikilo pri la akuta tokseco de iu substanco. Ju pli malalta estas tiu LD50 valoro, des pli danĝera estas la substanco, indikante ties altan toksecon.

Tiu testo estis kreita en 1927 de J. W. Trevan[1]. La esprimo duonmortiga dozo estas iam kaj iam uzata kun la sama senco, signifante specife la tradukojn uzatajn en neanglaj tekstoj, tamen ĝi ankaŭ referencias ian submortigan dozon, pro tiu ambigueco tiu esprimo estas kutime preterlasata. LD50 estas ordinare determinita pere de testoj en laboratoriaj animaloj, samkiel la ratoj. En 2011, la Usona Administracio por Manĝoj kaj Drogoj aprobis alternativan metodologion por determinado de LD50 rilate al la kosmetika drogo Botokso sen uzo de animaloj.

Konvencioj[redakti | redakti fonton]

La LD50 ofte esprimatas kiel maso de substanco administrita en ĉiu masunuo de la besto submetita al la testo, kutime kiel miligramoj de la substanco por ĉiu kilogramo da korpa maso. Per tiuj valoroj, la relativa tokseco de malsimilaj substancoj estas kompareblaj, kaj normigas la variadon laŭ la grando de la testata animala, kvankam tokseco ne ĉiam mezureblas simple per la rilato kun la korpa maso.

La elekto por 50% de la mortigeco kiel referencovaloro evitas la potencan riskon por eraroj en la ekstremaĵoj kaj reduktas la kvanton da necesaj testoj. Tamen, oni povas ankaŭ konkludi ke LD50 ne estas mortiga dozo por ĉiuj kazoj, kelkaj povas morti per tro malmulte, dum aliaj supervivas per dozoj pli altaj ol tiuj difinitaj de LD50 .

La mortiga dozo ofte varias depende de la metodologio pri administrado: ekzemple, multaj substancoj estas malpli toksaj kiam buŝe administritaj ol kiam intravejne administritaj. Pro tio, la datumoj de LD50 ofte kvalifikas per la maniero pri administrado. La kunrilataj kvantoj por LD50/30 aŭ LD50/60 uzatas por referenci dozon kiu estas mortigebla (kiam mankas traktado) al 50% de la enloĝantaro dum (respektive) 30 aŭ 60 tagoj. Ĉi-valoroj estas pli kutime uzataj por Protektado de la Fizika Sano kontraŭ radiado, ĉar supervivado dum pli ol 60 tagoj ĝenerale rezultas en resaniĝo.

Mortigaj dozoj de kelkaj substancoj[redakti | redakti fonton]

Substanco Bildo Besto/venenado LD50 : g/kg
Aflatoksino muso, buŝe 0,48 mg/kg
Akvo muso, buŝe >90 g/kg
Arsena trioksido muso, buŝe 14 mg/kg
Arsena trisulfido muso, buŝe 185–6,400 mg/kg
Arseno Metala muso, buŝe 763 mg/kg

mouse, intraperitonea 13 mg/kg

Vitamino C muso, buŝe 11,900 mg/kg
Aspirino muso, buŝe 200 mg/kg
Batrakotoksino homa
sub-haŭta injekto
2-7 µg/kg (hipoteze)
Bisoprololo mouse, buŝe 100 mg/kg
Blanka fosforo muso, buŝe 3,03 mg/kg
Botulina toksino homa, buŝo,
injekto, inhalado
1 ng/kg (hipoteze)
Brazila armita araneo muso, subhaŭta 134 µg/kg
Cianurata acido muso, buŝe 7,700 mg/kg
2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-duoksino muso, buŝe 20 µg/kg
Etanolo (muso, buŝe) 7,060 mg/kg
Fera (II) sulfato muso, buŝe 237 mg/kg
Heliumo muso, naze datumo ne difinita
senodora senkolora gaso
kapdoloro, kapturno, naŭzo
Joniga radiado homa, radiado 6 Gy
Kadmia oksido muso, buŝe 72 mg/kg
Kadmia sulfido muso, buŝe 7,080 mg/kg
Kafeino muso, buŝe 192 mg/kg - 140 mg/kg
Kantaridino homa, buŝe 0,5 mg/kg
Kapsaicino mouse, buŝe 47.2 mg/kg
Klorido de Benzalkonio muso, buŝe
fiŝo, enmergiĝo
akva senkvertebruloj
304.5 mg/kg {0.28 mg/L} {0.059 mg/L}
Klorido de hidrargo (II) muso, haŭte 41 mg/kg
Klorido de Kobalto (II) muso, buŝe 80 mg/kg
Kloro fumoj alte toksaj) venena substanco
Kumarino muso, buŝe 293 mg/kg
Kvinborano homa, buŝe <50 mg/kg
Lorchel fungo Giromitrino (muso, buŝe) 200 mg/kg
Dietilamido de Lizergata acido muso, intravejne 16,5 mg/kg
Maitotoksino muso, intraperitonea 0.13 µg/kg
Cianurato de Melamino muso, buŝe 4,100 mg/kg
Melamino muso, buŝe 6,000 mg/kg
Natria cianido muso, buŝe 6,4 mg/kg
Natria fluorido muso, buŝe 52 mg/kg
Kuireja salo muso, buŝe 3,000 mg/kg
Natria molibdenato muso, buŝe 4,000 mg/kg
Natria nitrito muso, buŝe 180 mg/kg
Nikotino homa, buŝe 0.5-1.0 mg/kg (hipoteze)
Oxyuranus microlepidotus muso, subhaŭta 25 µg/kg
Paracetamolo muso, buŝe 1,944 mg/kg
Plumba (II) acetato muso, buŝe 400 mg/kg
Plumba (IV) acetato muso, buŝe 250 mg/kg
Polonio-210 homa, inhalado 10 ng/kg (hipoteze)
Ricino muso, intraperitoneal muso, buŝe 22 μg/kg 20–30 mg/kg
Saĥarozo muso, buŝe 29,700 mg/kg
Sarino muso
subhaŭta injekto
17,23 µg/kg (hipoteze)
Natria izoproprila
metilfosfonata acido
(IMPA, metabolito de sarino)
muso, buŝe 6,860 mg/kg
Striknino homa, buŝe 1–2 mg/kg (hipoteze)
Tetrahidrokanabinolo (THC) muso, buŝe 1,270 mg/kg
Mononatria glutamato muso, buŝe 16,600 mg/kg
Uranila acetato mouse, buŝe 136 mg/kg
Ureo muso, buŝe 8,471 mg/kg
Retinol C20H30O 2 g/kg
VX homa, buŝe, inhalado,
absorbado pere de haŭto/okuloj
2,3 µg/kg (hipoteze)

Skalo de veneno[redakti | redakti fonton]

La valoroj de LD50 havas tre larĝan gamon. La botulinum-toksino kiel la plej toksa substanco konata havas LD50-valoron de 1 ng / kg, dum la plej ne-toksa substanca akvo havas LD50-valoron pli ol 90 g / kg. Tio estas diferenco de ĉirkaŭ 1 po 100 miliardoj aŭ 11 ordoj de grando. Kiel ĉiuj mezuritaj valoroj, kiuj diferencas laŭ multaj ordoj de grando, logaritma vido estas konsilinda. Konataj ekzemploj estas la indiko de la tertrema forto uzanta la Skalo de Richter, la pH-valoron, kiel mezuron por la acida aŭ baza karaktero de akva solvaĵo aŭ de laŭteco en decibeloj. En ĉi tiu kazo, oni konsideras la negativan dekuman logaritmon de la valoroj de LD50, kiu estas normigita en kg per kg korpa pezo.

- log LD50 (kg / kg) = valoro

La sendimensia valoro trovita povas esti enigita toksina skalo. Akvo kiel la plej grava Substanco havas la pekan Valoro 1 en la toksina skalo akirita tiamaniere. [2]

La dekadenca logaritmo faciligas la komparon de mortigaj dozoj LD50

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lethal Laws: Animal Testing, Human Health, and Environmental Policy, Alix Fano
  2. Strey K (2019). “Die Gifte-Skala”, Chemie in Unserer Zeit (de.) 53 (6), p. 386–399.