Blanka fosforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La USS Alabama estas trafita per fosforbombo dum testo. La testo okazis en septembro de 1921 fare de Billy Mitchell.

La blanka fosforo estas la plej reakcia modifikaĵo de fosforo. Ĝi ekbrulas mem per kontakto kun aera oksigeno kaj brulas poste en 1.300 celsiusaj gradoj kaj kun forta estiĝo de blanka fumo (fosfora oksido), kiu estas malsaniga en pli granda maso.

Blanka fosforo formas kun kaŭĉuko brulbombon, uzitan ekde la 2-a mondmilito.