Saltu al enhavo

Fosforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

N

P

As

SifosforoS

Ne 3s2 3p3

31 P
15
↓Perioda tabelo de elementoj↓
ĥemia elemento • lithophile
poliatoma nemetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero fosforo (phosphorus), P, 15
CAS-numero 7723-14-0
Loko en perioda tabelo 15-a grupo, 3-a periodo, bloko p
Karakteriza grupo (nespecifita)
abundeco en terkrusto 0,099 %
Nombro de naturaj izotopoj 1
Aspekto blanka (vaksokovrita), ruĝa, viola aŭ nigra solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 30.973761998 amu
Atomradiuso 100 pm
Kovalenta radiuso 107 pm
Radiuso de van der Waals 180 pm
Elektrona konfiguracio Ne 3s2 3p3
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 5
Oksidiĝa nombro −3, −2, −1, 0, +1, +2, +3, +4, +5
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo monoklina (blanka fosforo)
Denseco (blanka) 1,823 g/cm3 (ruĝa) 2,34 g/cm3
Malmoleco 0,5 (blanka) (Mohs-skalo)
Magneta konduto diamagneta
Degelpunkto 44,15 °C (317,3 K)
Bolpunkto 280,5 °C (553,65 K)
Molvolumeno 17,02 · 10−6 m3/mol
Specifa varmokapacito 769,7 J/(kg·K) (blanka) J/(kg · K)
Elektra rezistivo 1 · 1010 Ω·m (blanka) Ω · m
Termika konduktivo 0,236 W/(m·K) (blanka) W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 2.19 (Pauling-skalo)
Joniga energio 1011,8 kJ/mol kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
31P 100 % estas stabila kun 16 neŭtronoj
32P sinteza 14,263 d β− 1,711 32S
33P sinteza 25,34 d β− 0,250 33S
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Struktura formulo de PH3O4

Fosforo estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo P kaj atomnumero 15.

Fosforo ekzistas je diversaj alotropaj formoj inkluzive de blanka (aŭ flava), ruĝa, kaj nigra (aŭ violkolora). Kutime, fajna fosforo troviĝas kiel kristaloj de P4, kun kvaredra geometrio.

Blanka fosforo

[redakti | redakti fonton]

Blanka fosforo estas la plej aktiva modifaĵo de la fosforo. Ĝi havas la denson de 1,82 g/cm3, kaj fandopunkton de 44,1 °C, bolpunkton de 280 °C. Ĝi estas diafana kaj vaksosimila. La malpurigitan blankan fosforon nomas oni ankaŭ kiel flava fosforo. La kubostruktura blanka fosforo estas tre bone solvebla en fosfortriklorido kaj karbondisulfido CS2; 100 g karbondisulfido solvas pli ol 1 kg da fosforo. En kvarklormetano, benzoloetero, la fosforo tre malbone solviĝas.

Ĉe −77 °C la kubostruktura formo (α-formo) transformiĝas al heksagonala formo (β-formo). En ĉiu formo (α-, β-, en solvaĵo), la fosforo formas P4-tetraedron kun liga angulo de 60°.

En bone disdividita stato, la blanka fosforo ekflamiĝas spontane, ekde 50 °C ekflamiĝas ankaŭ kompaktaj pecoj kaj forbruliĝas pere la aero al fosfor(V)-oksido.

En aero, la blanka fosforo produktas helverdan lumon. Tiu estiĝas pro la granda vaporpremo en la blanka fosforo, kiam la gasforma fosforo de la ĉirkaŭo P4 transformas P4O6 al P4O10 (kemoluminesko). La fosforo ligiĝas en fortega, eksoterma reakcio kun halogenoj, metaloj aŭ sulfuroj. La el tio estiĝintaj kombinaĵoj estas fosforsulfidoj, fosfor(III)- aŭ fosfor(V)-kombinaĵoj same fosfidoj. Sub efiko de forta lesivo kaj ĉe alta temperaturo, fosforo disponas je fosfino kaj hipofosfido. Ĝenerale, la blanka fosforo estas forta reduktigaĵo.

Blanka fosforo estas tre venena, jam 50 mg estas mortefika. La morto aperas nur post 5 ĝis 10 tagoj, la venena efiko baziĝas sur ĝenado de la proteina kaj karbonhidrata sintezo.

Ĝi estis uzata dum la Dua Mondmilito por brulbomboj, kiam la angloj uzis ties miksaĵon kun kaŭĉuko. Per la kaŭĉuko gluiĝas la materialo kaj kaŭzas ĉe la viktimoj tre malbone kuraceblajn vundojn.

En 2005 evidentiĝis, ke ankaŭ Usono uzis la blankan fosforon. Blanka fosforo estas hodiaŭ uzata en nebulgranatoj, ĉar ĝi formas abrupte grandajn nebulmurojn. Tiujn granatoj uzis Usono dum la Iraka milito en 2003 en la urbo de Faluĝa kontraŭ la ribeluloj, sed mortis ankaŭ civitanoj.

Kombinaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]