Saltu al enhavo

Halogeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halogenoj: fluoro, kloro, bromo, jodo

La halogena familio konsistas el la elementoj de la kolumno 17 (VIIB) en la perioda tabelo. La vorto "halogeno" venas de du grekaj vortoj kiuj signifas "faras mar-salon". En 1811, la germana fizikisto Johann Schweigger (1779-1857)[1] eltrovis, ke kloro, la unua halogeno malkovrita, kuniĝas rekte kun metalo por formi salon, kaj li elpensis la vorton "halogeno."

Fluoro (atomnumero 9) kaj Kloro (17) estas tre reakciemaj venenaj gasoj. Bromo (35) estas malhelruĝa likvo. Jodo (53) estas griza solido, sed varmigita, ĝi sublimiĝas en violan vaporon. Astato (85) estas tre malabunda elemento; estas nur 45 miligramoj da astato en natura stato en la tero.

La halogenoj estas tro aktivaj por esti liberaj en la naturo, sed iliaj kombinaĵoj estas tre abundaj. Unu ekzemplo estas ordinara salo (NaCl}. Fluoro estas la pli abunda halogeno (544 partoj por miliono). La plejmulta parto de fluoro estas uzita en la nuklea industrio en la formo de urania heksafluorido [UF6]. Kloro (126 ppm) estas grava en la produktado de organikaj kombinaĵoj uzataj en medikamentoj, tinkturoj, sintezaj teksaĵoj, kaj trudbestmortigenzoj. Oni uzas neorganikajn kloridojn en blankigilo kaj desinfektaĵo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]