Kalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kalio (apartigilo).


Na

K

Rb

KalioKalcio

[18Ar] 4s1

39 K
19
↓Perioda tabelo de elementoj↓
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero Kalio (Kalium), K , 19
CAS-numero 7440-09-7
Loko en Perioda tabelo alkalaj metaloj grupo,

4-a periodo, bloko s

Karakteriza grupo Alkalaj metaloj
Pezono en terkrusto 2,41 %
Nombro de naturaj izotopoj 2
Aspekto arĝenta-blanka
Kalium.jpg
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 39,0983 amu
Atomradiuso 2,33 Å; 233 pm
Kovalenta radiuso 196 pm
Radiuso de van der Waals 275 pm
Elektrona konfiguracio [18Ar] 4s1
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2, 8, 8, 1
Oksidiĝa nombro +1, -1
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo kuba (korpocentrita)
Denseco 0,862 g/cm3
Malmoleco 0,4 (Mohs-skalo)
Magneta konduto paramagnetisma
(\chi_{m} = 5,7·10−6)
Degelpunkto 63,38 °C (336,53 K)
Bolpunkto 759 °C (1 032 K)
Molum-volumeno 45,94 · 10−6 m3/mol
Degeliga varmo 2,334 kJ/mol
Boliga varmo 76,9 kJ/mol
Rapido de sono je 293,15 K: 2000 m/s
Specifa varmokapacito 757,8 J/(kg.K)
Elektra konduktivo je 20 °C: 13,9.10-6 S/m
Elektra rezistivo 72 nΩ·m; 72.10-9 Ω.m
Termika konduktivo 102,5 W/(m.K)
Redoksa potencialo -2,931 V
Elektronegativeco 0,82 (Pauling-skalo)
Brulvarmo je kg 342,965 kJ/g-iono
Joniga energio M→M+ 416,49 kJ/mol
Jona radiuso 133 pm; 1,33 Å
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Kalio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo K kaj atomnumero 19.

La metalo kalio estas la sepa plej abunda kaj ĝi havas 1,5% de la pezo de la ter-krusto. Kalio estas esenca por la kreskado de plantoj kaj troveblas en multaj grundoj. Ĝi ankaŭ gravas por la homa dieto.

Kalio neniam troveblas pursubstanca, sed estas far de elektrolizo de klorido aŭ hidroksido. Estas unu el la plej reakciivaj kaj elektropozitivaj metaloj kaj krom litio, ĝi estas la malplej densa konata metalo. Ĝi estas mola kaj facile tondebla. Ĝi estas arĝentkolora tuj post ke ĝi estas tondita.

Ĝi oksidiĝas tre rapide ĉe la aero kaj devas esti entenita en argono aŭ ene de minerala oleo. Tiel kiel ĉiu alia baza metalo, ĉe akvo, ĝi dekomponas sin kun liberiĝo de hidrogeno. Ĝenerale liberiĝas fajro dum ĝia reago kun akvo. Kalio kaj siaj saloj ĝenerale produktas violkolorajn flamojn, kiam bruligitaj.

Radioaktiveco

Kalio nature enhavas 0,012 % de la radioaktiva izotopo 40K. Ĝi do havas specifan aktivadon de 31.200 Becquerel po kilogramo. Radioaktiva 40K havas duoniĝotempon de 1,250×109 jaroj. La duoniĝotempo estas sufiĉe granda kaj tiel la izotopo okazas en naturo. 40K disfalas al stabila 40Ar (11,2%) per elektrona kapto kaj per pozitrona eligo, kaj disfalas al stabila 40Ca (88,8%) per beto-disfalo.

La disfalo de 40K al 40Ar estas bazo de kutime uzita maniero por datigo de rokoj. La kutima kalio-argona datigo dependas de supozo ke la rokoj ne enhavis argonon je la tempo de formiĝo kaj ke ĉiu aperinta pro radioaktiveca argono 40Ar ne estis ellasita. Mineraloj estas datigataj per mezuro de la koncentriteco de kalio kaj la kvanto de aperinta pro radioaktiveco 40Ar kiu estas akumulita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]