Kalia lignosulfonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia ligno-sulfonato
Baza kemia strukturo de la Kalia ligno-sulfonato
Kemia formulo
'
CAS-numero-kodo 37314-65-1
Fizikaj proprecoj
Aspekto flavo-bruna solidaĵo
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Sekurecaj Indikoj
Sekureco S24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P305+351+338, P313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia ligno-sulfonatoligno-sulfonato de kalio estas komerce disponebla kiel bruna senforma pulvoro, senodora kaj ne higroskopa. Ĝi estigas koloidajn solvaĵojn aŭ dispersojn kun akvo, sed ne estas solvebla en organikaj solvantoj. Lignosulfonatoj estas biopolimeroj, ili estas saloj de lignosulfonata acido kiu formiĝis dum la sulfita procezo de la lignopulpo.

Ligno-sulfonato de kalio uzatas en agrikulturo kaj kiel nutro-aldonaĵo por bestoj. Efektive, ĝi stimulas planto-kreskadon, la radiko- spiradon, sistemon kaj formadon, plejbonigas nutro-absorbadon kaj pligrandigas la rikolton, plibonigas la kvaliton de la frukto-gusto kaj tiel plu. Ĝi plibonigas la sojlo-aerumadon kaj akvo-reteniĝon en pezaj kaj kompaktaj grundoj. Ĝi preventas akvo- kaj nutro-perdojn en malpezaj sablaj grundoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

La lignosulfatoj estas varikomponaj pro tio ke la lignoj estas malsamaj, la volumo de la lignina degradado povas esti malsama kaj malsamaj nombroj da sulfonataj grupoj povas esti aldonitaj. La lignino estas polimero kun diversaj longoj kaj komponadoj, kaj unu fundamenta strukturo estas la hidroksofenila propano. Ĝi enhavas multajn fenolajn ringojn kaj metoksajn grupojn. La distribuado de grupoj polaraj kaj nepolaraj, inkluzivante la hidroksilan kaj sulfonata-acidan grupon dum degradado, decidas la proprecojn de iu aparta lignosulfato.

Literaturo[redakti | redakti fonton]