Kalia seskvikarbonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia seskvikarbonato

Kalia seskvikarbonato
Plata kemia strukturo de la Kalia seskvikarbonato
Kalia seskvikarbonato
Tridimensia kemia strukturo de seskvikarbonato
Trono:Kristalo de Kalia seskvikarbonato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Seskvikarbonato de kalio
Kemia formulo
K2CO3.KHCO3
.2 H2O
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka pulvoro kun alkala odoro
Molmaso 258,36395 g·mol-1
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36 R38 R41
Sekureco S22 S24 S25 S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H304, H312, H319, H332, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia seskvikarbonato estas duobla salo de kalia karbonato kaj kalia bikarbonato, blanka substanco kun bazaj proprecoj kaj alkala odoro. Ĝi kondensiĝas kiel nadlosimilaj kristaloj kaj posedas fortajn hidratigajn proprecojn. Kalia seskvikarbonato uzatas en bansaloj, naĝujoj, ŝampuoj, dentopastoj, sapofabrikado, kaj kiel alkala fonto por akvotraktado, kaj kiel anstataŭilo por fosfatosena kalia fosfato por produktoj uzataj en pezapurigado. Kalia seskvikarbonato estas tre malpli stabila ol natria seskvikarbonato.

Kiam akva solvaĵo de kalia bikarbonato vaporiĝas per bolado, duono de ĝia karbonata acido laŭgrade eliĝas kaj normala kalia karbonato rezultas. Kiam vaporiĝo atingas punkton kie nur unu kvarono de ĝia karbonata acido formalaperas, la solvaĵo enhavas kalian seskvikarbonaton, kiu kristaliĝas per restado. Kelkaj studemuloj asertas ke seskvikarbonato de kalio estas delikva substanco kun difinita proporcio, dum aliaj kredas ke ĝi nur estas miksaĵo-produkto de kaliaj karbonato kaj bikarbonato. Ĉi-substanco estas solvebla en akvo sed nesolvebla en alkoholo. Pro tio ke karbonato de kalio estas delikva substanco kaj la solvaĵo enhavas ĉi-substancon, la ujo ĝin entenanta devas esti firme fermita.[1]

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]