Saltu al enhavo

Kalia ricinoleato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia ricinoleato
Plata kemia strukturo de la Kalia ricinoleato
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia ricinoleato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Ricinoleato de kalio
  • 12-hidrokso-9-oktodekenoato de kalio
Kemia formulo
C18H33KO3
CAS-numero-kodo7492-30-0
PubChem-kodo23716429
Fizikaj proprecoj
Aspektoklarflava likvaĵo
Molmaso336,55691 g·mol−1
Bolpunkto416,40 °C
Ekflama temperaturo219,80 °C
Sekurecaj Indikoj
RiskojR26
SekurecoS36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH319, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP264, P273, P280, P305+351+338, P337+313, P391, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia ricinoleato aŭ C18H33KO3 estas organika kalia salo de ricinoleata acido, flaveca likvaĵo uzata kiel herbicido, insekticido, surfaktanto, emulsiiganto, kaj plastiganto. La kemia strukturo de kalia ricinoleato estas simila al tiuj de certaj naturaj kemiaĵoj produktataj de superaj akvoplantoj kiuj inhibas kreskadon de blu-verdajn algojn. Aliaj uzoj inkludas plibonigon de la akvokvalito, kaj elimino de nedezirataj fiŝodoroj.

En akva solvaĵo ricinoleato de kalio produktas bazan karakteron kaj estiĝo de kaliaj katjonoj kaj ricinoleataj anjonoj. La unuaj provoj prepari la ricinoleatan acidon okazis en 1888 de la germana kemiisto Friedrich Krafft (1852-1923). Ricinoleata acido posedas kontraŭdolorajn kaj anti-inflamajn proprecojn. Kiel algicidoj, ricinoleatoj estas uzataj en la kontrolo de cianobakterio kiu donas blu-verdecan koloron al akvo.

Sintezo 1

[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1

[redakti | redakti fonton]
  • Ricinoleato de kalio reakcias kun jodo-metano por estigi ricinoleaton de metilo (CAS Numero 141-24-2). Ricinoleato de metila estas klara viskoza likvaĵo usata kiel surfaktanto, lubrikaĵo kaj plastiganto.:

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]