Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia palmitato aŭ palmitato de kalio estas organika salo de kalio kaj palmitata acido, solida substanco kiu en akva solvaĵo donas milde bazan karakteron, kaj uzatas kiel kemia reakcianto en organikaj sintezoj, kiel surfaktanto kaj emulsiiganto. Palmitata acido estis malkovrita en 1840 de franca kemiisto Edmond Frémy (1814-1894), pli konata pro lia salo de Frémy, forta oksidigagento malkovrita en 1845.