Kalia sorbato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia sorbato
Plata kemia strukturo de la Kalia sorbato
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia sorbato
Kalia sorbato estas unu el la multenombraj komponaĵoj de la Sorpujo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Sorbato de kalio
  • E202
Kemia formulo
C6H7KO2
CAS-numero-kodo 24634-61-5
ChemSpider kodo 4445644
PubChem-kodo 23676745
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj aŭ blankaj senodoraj kristaloj
Molmaso 150,218 g·mol-1
Denseco 1,363g cm−3
Fandpunkto 270 °C
Acideco (pKa) 5,01
Solvebleco Akvo:585 g/L [1]
Mortiga dozo (LD50) 3800 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38 [3]
Sekureco S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[4]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia sorbatoC6H7KO2 estas organika kalia salo de sorbata acido, senkoloraj aŭ blankaj kristaloj tre solveblaj en akvo, uzataj kiel konservaĵoj en la fabrikado de nutraĵoj, vinoj kaj personzorgaj produktaĵoj. Kvankam sorbata acido nature okazas en kelkaj beroj, verdire la tuta monda produktado de sorbatoj, el kiuj sorbato de kalio estas derivata, estas sinteze manufakturita.

La antimikrobaj proprecoj de la sorbata acido estis unue malkovrita en la jardeko 1940. Tamen, la komponaĵo ĝustadire estis izolita jam en 1859, en Londono, de la germana kemiisto August Wilhelm von Hofmann (1818-1892), el la beroj de la sorbus americanus per reakcio kun alkalo. Tamen, la strukturo de la komponaĵo estis nur klarigita en la periodo 1870-1890 . Finfine, ĝi estis unue sintezita de germana kemiisto Oscar Gustav Doebner (1850–1907) en 1900.

Sorbata acido kaj kalia sorbato estas la formoj plej vaste uzataj en ligno-konservado. Ili estas komerce gravaj en la konservado de besto-nutraĵoj, kosmetikaĵoj, farmaciaĵoj kaj en aliaj industri-aplikoj. En kelkaj produktoj, sorbatoj kaj benzoatoj provizas pli efikan protektadon kontraŭ pli vastan variecon de mikroorganismoj, malgraŭ la flankefikoj. Sorbatoj reduktas la malbonagadon kiujn la aero, fungoj, bakterioj kaj fermentoj povas kaŭzi.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

sorbata acido + Kalia hidroksidokalia sorbato+akvo

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

+acetata acido + kalia acetato

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FooDB
  2. ScienceLab. Arkivita el la originalo je 2018-10-06. Alirita 2018-10-12.
  3. APAC Chemical Corporation
  4. Pubchem