Kalia laŭretera sulfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia laŭretera sulfato
Plata kemia strukturo de la Kalia laŭretera sulfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Laŭro-etera sulfato de kalio
Kemia formulo
CH3(CH2)11
(OCH2CH2)nOSO3K
Fizikaj proprecoj
Molmaso 348,54523 g·mol-1
Mortiga dozo (LD50) 1600 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R38 R41
Sekureco S26 S39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H228, H302, H318, H315
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P264, P280, P302+352, P305+351+338, P310, P370+378, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia laŭretera sulfatoCH3(CH2)11(OCH2CH2)nOSO3K estas aŭ CH3(CH2)11(OCH2CH2)n OSO3Na estas organika nejona likva sapo kaj surfaktanto trovata en produktoj por personaj prizorgoj (tiel kiel tualetsapoj, ŝampuoj, dentokremoj, ktp).

Laŭretera sulfato de kalio estas malaltkosta kaj tre efika ŝaŭmigagento[1]. Laŭretera sulfato de kalio, kalia laŭrila sulfato kaj amonia laŭrila sulfato estas surfaktantoj kiuj uzatas en multaj kosmetikaĵoj[2] pro ilia purigaj kaj emulsiaj proprecoj. Ili kondutas sin simile al sapo.

Kemia strukturo[redakti | redakti fonton]

La kemia formulo estas CH3(CH2)11(OCH2CH2)nOSO3K. Kelkfoje la numero reprezentita per "n" estas specifita en la nomo, ekzemple, laŭretera-2 sulfato. La produkto estas heterogena laŭ la nombro da etoksilaj grupoj, kie "n" estas meznombro. Por la komercaj produktoj ordinare n=3.

Laŭretera sulfato de kalio prepareblas per etoksiligo de la dodekila alhoholo. La rezulta etoksilato konvertiĝas al duonestero de la sulfata acido, kiu estas neŭtraligita per konvertado al kalia salo. La rilata surfaktanto laŭrila sulfato de kalio, (ankaŭ konata kiel kalia dodekila sulfato) produktiĝas laŭ simila maniero, tamen sen la etoksiliga etapo. Laŭrila sulfato de kalio kaj laŭrila sulfato de amonio estas ordinare alternativaj produktoj anstataŭ laŭretera sulfato de kalio.

Toksikologio[redakti | redakti fonton]

Laŭretera sulfato de kalio estas irita kiel multaj likvaj sapoj, en kiu irito pligrandiĝas laŭ la koncentriĝo. Esploroj elmontras ke laŭretera sulfato de kalio kaŭzas iriton al okuloj kaj haŭto, laŭ eksperimentoj faritaj kun bestoj kaj homoj. La rilata surfaktanto laŭrila sulfato de kalio same estas konata iritanto, kaj esploroj pruvas ke laŭretera sulfato de kalio povas kaŭzi iriton al kelkaj personoj pro longedaŭra ekspozicio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]