Kalia citrato tribaza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia citrato tribaza
Plata kemia strukturo de la Kalia citrato tribaza
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia citrato tribaza
Alternativa(j) nomo(j)
  • Citrato de trikalio
  • Trikalia salo de citrata acido
  • E 332
Kemia formulo
C6H5K3O7
CAS-numero-kodo 866-84-2
ChemSpider kodo 12775
PubChem-kodo 13344
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka higroskopa solidaĵo
Molmaso 306,394 g·mol-1
Denseco 1,98g cm−3
Fandpunkto 180 °C
Bolpunkto >230 °C
Acideco (pKa) 8,5
Solvebleco Akvo:640 g/L [1]
Mortiga dozo (LD50) 7200 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R34 R35 R36 R36/37/38 R60 R61
Sekureco S24/25 S26 S36/37/39 S37/39 S45 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H314, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P405, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia citrato tribazaC6H5K3O7 estas kalia organika salo de citrata acido, blanka, senodora sed iom salgusta solidaĵo. Ĝi estas netoksa sed reakcias kun akvo donante iomete alkalan pH-on. Kontraŭe ol aliaj kaliaj saloj, citrato de trikalio estas iomete amara kaj pro tio ĝi povas esti uzata en pli altaj koncentriĝoj. Ĝenerale ĝi estas komerce trovata sub la unuhidrata formo kaj estiĝas per kompleta reakcio inter la citrata acido kun altpura kalia fonto sekvata per kristaliĝo.

Trikalia citrato estas uzata en nutraĵoj, trinkaĵoj kaj teknikaj aplikoj kiel bufriga, sekvestriga kaj emulsiiga agento. Kutime, ĝi anstataŭas la natria tricitraton ĉiam kiam malaltaj dozoj de natrio estas dezirataj. En farmakologio, ĝi estas uzata kiel kalia fonto kaj kiel aktiva ingredienco en la traktado de ŝtonoj en la urinsistemo. Kiam aldonita al buŝuzaj produktoj trikalia citrato estas aktiva ingredieno por reduktado de dentosensiveco.

Trikalia citrato estas stabila salo kiam enstorigita en seka ne reakciema medio sub vivmedia temperaturo. Ĝi estas tre delikva en ĝia unuhidrata formo kaj devas esti protektata for el ekspozicio al aero. Zorgoj devas preniĝi por ne elmeti la trikalian citraton al altaj premoj dum transportato kaj enstorigado ĉar tio povas rezulti en malmoligon.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de kalia citrato per neŭtraligo de la citrata acido kun kalia hidroksido:

3 kalia hidroksido +citrata acido kalia citrato + 3 akvo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de kalia citrato per acida transesterigo:

3 kalia karbonato +2 citrata acido 2 kalia citrato +3 karbonata acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de kalia citrato per estera transesterigo:

3 kalia formiato + 2 metila citrato 2 kalia citrato + 3 metila formiato

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de kalia citrato per acida transesterigo:

3 kalia oksalato +2 citrata acido 2 kalia citrato + 3 oksalata acido

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Kidrolizo de kalia citrato:

kalia citrato citrata acido + 3 kalia hidroksido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]