Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia poli-sulfido estas kemia adukto de kalia sulfido kun eksceso da sulfuro kaj ĝenerala alnomo por kemia kombinaĵo kie la sulfuraj polimeroj konsistas je unu, du, tri, kvar, kvin krom aliaj sulfuratomoj. Ĝi estiĝas per reakcio de akvosolvaĵo da kalia hidroksido kun sulfuro je altaj temperaturoj.
La substanco estas alte alkala kaj treege koroda. Ĝi uzatas en la produktado de polisulfidaj polimeroj, kiel kemia fungicido, insekticido, baktericido, kiel nigrigagento sur kupra juvelaĵaro, kiel komponaĵo en polisulfido-bromida pilaro, kaj kiel inko por fotokemia solvaĵo, kaj en tanado-industrio por forigo de bestohararo el ledoj.