Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia fumarato aŭ K2C4H2O4 estas kalia salo kaj organika derivaĵo el fumarata acido kaj kalia hidroksido. Ĝi uzatas kiel acido-kontrolanto en procezitaj nutraĵoj, en kosmetikaĵoj kaj produktoj por la haŭto kaj hararo.
Kalia fumarato kaj fumarata acido kelkfoje estas uzataj kiel gravaj elektrono-akceptantoj en kultivado de certaj anaerobaj mikroorganismoj. Ĝi estas komerce disponebla kiel blanka kristala pulvoro kaj akvosolvebla. Kalia fumarato estas izomero de kalia maleato.
Fumarato de kalio estis unue produkita en 1844 de Theodor Rieckher (1818-1888). En 1867, Georg Ludwig Carius (1829–1875) sendepende ankaŭ sintezis ĝin. Ĝi estiĝas per interagado de fumarata acido kaj kalia hidroksido: