Kalia taŭrokoleato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia taŭrokoleato
Plata kemia strukturo de la Kalia taŭrokoleato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Taŭrokoleato de kalio
Kemia formulo
C26H44KNSO7
CAS-numero-kodo 7487-77-6
ChemSpider kodo 32697922
PubChem-kodo 76963027
Fizikaj proprecoj
Molmaso 553,796 g·mol-1
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S24/25 S26 S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia taŭrokoleatoC26H44KNSO7 estas organika kalia salo de taŭrokoleata acido, konjuga kolesterola produkto de la koleata acido kaj taŭrino, kaj ĉefa komponaĵo en la galo de la karnomanĝaj bestoj. En vivo, kolesterolo konvertiĝas al trihidroksokoprostanoto kaj sinsekve al koleila acetil-koenzimo A, kiu tiam konjugiĝas al la amina grupo de la taŭrino por formi la taŭrokoleaton.

Kalia taŭrokoleato konatas kiel aktivanto de la kolesterola esterazo kaj ekzistas kaj sub la anhidra kaj hidrata formoj. Ĝi agas kiel ingredienco de la galo en karnovoraj bestoj. Taŭrokoleata acido, samkiel aliaj galacidoj, agas kiel detergento por solvebligi grasojn por absorbado kaj absorbiĝi.

Hidrolizo de la taŭrokoleato de kalio formas taŭrinon, ian neesencan aminoacidon. Taŭrokoleata acido estas unu el la ĉefaj komponaĵoj de urinaj sulfatohavaj galacidoj en galatrezio.[1] Altaj niveloj de taŭrokoleata acido en la fetala serumo en obstetrika kolestazo povas rezulti en disvolvado de fetala misritmio kaj en subita intra-utera morto.

Kiel medicina rimedo, oni preskribas ian kolagogon[2] aŭ koleretikaĵojn.[3] Taŭrokoleataj derivaĵoj ankaŭ gravas en obezaj pacientoj kun tipo-2 diabeto. Taŭrokoleato de kalio povas esti uzata por plibonigi la penetradon kaj do la absorbadon de certaj malpli lipofilaj aŭ hidrofilaj substancoj tra la haŭto per altigo de la lipida solvebligo.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Taŭrokoleato de kalio reakcias kun jodo-metano por formi metilan esteron de la taŭrokoleata acido:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gala atrezio aŭ galatrezio estas medicina kondiĉo kie la galo en ĵusnaskitoj ne fluas el la hepato al la duodeno.
  2. Kolagogo estas medicina agento kiu promocias galo-elŝarĝon elde la sistemo.
  3. Koleretikaĵoj estas substancoj kiu pligrandigas la sekreci-volumenon de la galo en la hepato samkiel la kvanton de sekreciitaj solidaĵoj.