Graso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La grasoj estas esteroj de glicerino kaj saturitaj kaj nesaturitaj unubazaj karbonacidoj.

Graso estas facile ŝmirebla kaj fandebla substanco, kiu troviĝas en la homaj kaj bestaj histoj, sed oni konas alidevenajn grasojn kiel margarino (vegetala), vazelino (minerala graso).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La grasoj estas esteroj de glicerino kaj saturitaj kaj nesaturitaj unubazaj karbonacidoj. Fizikaj ecoj: ili ne solviĝas en akvo, pli maldensaj ol akvo; solviĝas bone nur en benzolo, benzino, kloroformo, etero. En pura stato ili estas senkoloraj kaj senodoraj.

Kemiaj ecoj: malkonstruiĝas je efiko de lumo, aero kaj kelkaj mikroorganismoj, dumtempe estiĝas karakterize, malagrable odoraj kaj gustaj kombinaĵoj (proceso nomiĝas ranciĝo).

Ili estas facile hidrolizeblaj, malkombiniĝas al grasacidoj kaj glicerino. Tio okazas nature en la korpo de bestoj, je efiko de lipaz-enzimo produktita de pankreato. La malkombiniĝon helpas eĉ la galacidoj, ĉar ili emulsias la hidrofobajn grasojn.

La grasoj estas gravaj nutromaterialoj, ili povas konstruiĝi en la korpo el karbonhidratoj kaj proteinoj. La grasoj estas gravaj energiodeponejoj de la korpo.

La industrio grandkvante uzas porkograson, bovan sebon por produkti glicerinon, sapon, kaj ŝmiraĵojn.

Saturitaj grasoj[redakti | redakti fonton]

Saturita graso estas graso en kiu ĉiuj grasacidoj havas simplajn ligojn. Duoblaj ligoj povas reagi kun hidrogeno por formi simplajn ligojn. Ili estas nomataj saturitaj, ĉar la duobla ligo rompiĝas kaj ĉiu duono de la ligo estas ligata al (saturata per) hidrogena atomo. Plej animalaj grasoj estas saturataj. La graso de plantoj kaj fiŝoj estas ĝenerale nesaturataj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri graso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Citaĵo
     Konsumi sian antaŭan grason. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reece, Jane; Campbell, Neil. (2002). Biology. San Francisco: Benjamin Cummings, 69-70. ISBN 0-8053-6624-5.
  2. Lernu