Oleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Natura oliv-oleo.
Sinteza motora oleo.

Oleo (lat.: oleum Oliv-oleo < greka: élaion) estas likvo, kiu estas liposolvebla, en akvo ĝi ne solviĝas.

Laŭ Francisko Azorín oleo estas Grasa fluidaĵo el vegetaĵa, minerala aŭ animala origino, uzata por arto, industrio, lumigado, nutrado, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina oelum. Kaj li aldonas la terminojn olepentro, por pentrofarita per farboj solvitaj en oleo; elpensita en la 14ª jc.; oleografio, por arto presi per oleaj koloriloj..[2]

Grupoj de oleoj[redakti | redakti fonton]

Organika oleo[redakti | redakti fonton]

Organika oleo (ankaŭ nomita bio-oleo aŭ bioleo) estas kemie triglicerido, kiu diferenciĝas de la organika graso nur en la fandopunkto.

Multaj vegoleoj de tiu ĉi grupo servas kiel nutraĵoj (ekz. kolz-oleo, oliv-oleo sunflora oleo, linoleo).

Bestoleoj (kiel ekz. fiŝoleo) estas nur malofte uzataj kiel nutraĵo. Ili estas uzataj aŭ en la en la kemia industrio (kiel ŝmiroleo, sapo) aŭ en la maŝinindustrio kiel ŝmirmaterialoj

Volatila oleo[redakti | redakti fonton]

Volatila oleo estas likva vaporiĝema oleo, kiu troviĝas en diversaj plantoj (ekz. citrona oleo).

Minerala oleo[redakti | redakti fonton]

Minerala oleo troviĝas kiel nafto en la terkrusto. Ĝi estas likva miksaĵo de diversaj karbonhidrogenoj (ĉefe alkanoj). Ili estas gravaj energidonantaj materialoj por la homo (brulmaterialoj), iliaj derivaĵoj kiel benzino, keroseno (kiuj ne apartenas al la oleoj) estas gravaj fueloj por la veturiloj.

Sinteza oleo baziĝas sur naftorafinaĵoj, ili havas specialan molekulan strukturonm kiu diferenciĝas de tiu de nafto. Ĝi produktiĝas el sinteze produktitaj karbonhidratoj ka salkombinaĵoj.

Aplikadoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri oleo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  • Citaĵo
     Karaktero olea. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 152.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu