Likvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Likvo (aŭ likvaĵo) estas fluido kies volumeno estas fiksata per konstanta premo kaj temperaturo, kaj kies formo norme estas konforma al la ujo, kiun ĝi plenigas. Likvoj faras premon sur la flankoj de la ujo kaj sur io en la likvo. La likva fazo estas fazo de materio.

Se likvaĵo restas en unuforma gravito, la premo p je iu ajn punkto estas:

p=\rho gz \ ,

kie \rho estas la denso de la likvaĵo (supoze konstanta) kaj z estas la profundeco de la punkto sub la supraĵo.

Likvaĵoj havas ecojn de surfaca tensio kaj kapilareco. Ili ĝenerale pligrandiĝas kiam varmigataj, kaj malpligrandiĝas kiam malvarmigataj. Objektoj mergataj en likvaĵo havas la fenomenon de flosemeco.

Likvaĵo je sia bolpunkto ŝanĝiĝas al gaso. Ĝi ŝanĝiĝos al solido je sia frostopunkto.

En sengravita medio (en kosmoesploroj) likvaĵo formas globon, pro sia surfaca tensio. Tiu fenomeno estas uzata ankaŭ surtere, ekzemple por produkti plumban grajnaĵon per faligo de fandita plumbo.

Sub influo de gravita aŭ alia premo, likvaĵo prenas la formon de sia ujo:

Eroj de likvaĵo nomiĝas gutoj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]