Atomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grafiko de la atomaj izotopoj kolorigitaj laŭ duoniĝa tempo

Atomo estas, laŭ fiziko, la baza ero kiu konsistigas materion.

La greka filozofo Demokrito unue postulatis, ĉirkaŭ la jaro 400 a.K., ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ĉi tiujn malgrandegajn erojn de materio "atomos", vorto kiu en la greka signifis "netranĉebla". Tamen, hodiaŭ ni scias ke la atomo vere estas dividebla.

La atomo konsistas el la negative ŝarĝitaj elektronoj, turniĝantaj ĉirkaŭ pozitiva atomkerno (aŭ nukleo). Laŭ tiu ĉi klasika modelo, la atomo pli malpli similas la sunsistemon; la kerno similas la sunon, kaj la elektronoj similas la ĉirkaŭantajn planedojn. Atomoj estas tiel malgrandaj, ke ili neniel videblas, eĉ ne per elektronika mikroskopo. Ekzemple, la grando de atomo de hidrogeno estas nur 0,1 nanometro, aŭ 1/100.000.000.000 m (aŭ 10-10m). Unu gramo de aluminio proksimume havas 20.000.000.000.000.000.000.000 atomojn (2x1022).

La atomkerno konsistas el du specoj de nukleonoj: la pozitiva protono kaj la neŭtra neŭtrono. Estas ankaŭ multaj aliaj subatomaj partikloj: fotonoj, leptonoj, hadronoj, mezonoj kaj kvarkoj.

La atomoj de la elementoj kuniĝas por formi molekulojn. Ekzemplo de ordinara molekulo estas tiu de akvo (H2O), kiu formiĝas el du atomoj de hidrogeno kaj unu de oksigeno.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]