Joniga energio
Aspekto
La joniga energio (foje nomitis joniga potencialo) de atomo aŭ de molekulo estas la energio, kiu necesas provizi al la neŭtra atomo aŭ molekulo en gasa stato por ŝiri elektronon (la malplej ligitan) el ĝi kaj formi pozitivan jonon. Pli ĝenerale, la n-a joniga energio estas la energio bezonata por ŝiri la n-an elektronon post kiam la n-1 unuaj elektronoj estis ŝiritaj. En fizika kemio, la koncepto de joniga energio estas la kontraŭo de tiu de elektrona afineco, kiu estas la energio eligata, kiam neŭtrala atomo kaptas elektronon kaj formas negativan jonon.
Pri la reakcio de la unua jonigo de la atomo A pro la perdo de elektrono, oni skribas:
kie estas la joniga energio.