Konstanto de Planck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La konstanto de Planck (kutime skribata per la litero h) estas baza fizika konstanto. Ĝi havas dimension de ago. Ĝi troviĝas en multaj ekvacioj de kvantuma mekaniko.

Ĝi estis enkondukita de Max Planck en lia laboro kiel akuŝo de katastrofo en ultraviolkoloro. Li proponis ĝin en leĝo de radiado de perfekta nigra objekto. Planck postulis, ke energio ne povas esti eligata en laŭvola kvanto sed nur kiel kvantumoj.

En la sistemo Internacia de Unuoj la valoro estas[1]:

 h = 6,626 068 96(33) \cdot 10^{-34} J·s \approx 4,1410^{-15} eV·s.

Oni ofte uzas la reduktitan konstanton de Planck:

\hbar = \frac{h}{2\pi}
\hbar = 1,054 571 628(53) \cdot 10^{-34} J·s = 6,582 118 99(16)\cdot 10^{-16} eV·s \approx 197,33 MeV·fm/c.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CODATA Value: Planck constant. Alirita 2011-03-29.