Max Planck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Max Karl Ernst Ludwig Planck
Max planck.jpg
Persona informo
NomoMax Karl Ernst Ludwig Planck
Dato de naskiĝo23-a de aprilo 1858
NaskiĝlokoKijlo
Dato de morto4-a de oktobro 1947
MortolokoGöttingen
Mortokialokorinfarkto [+]
Aĝo je morto89
Okupoj kaj profesioj
Okupofizikisto
Geografio
ŜtatoGermanio
EtnecoGermanoj [+]
Familio
EdzoMarie Merck [+]
InfanoErwin Planck [+]
FratoHugo Planck [+]
PatroWilhelm von Planck [+]
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoNobel-premio pri fiziko, Agloŝildo de la Germana Regno, Max Planck Medal, Goethe-premio, Medalo Copley, Pour le Mérite for Sciences and Arts, Lorentz Medal, Harnack medal, Helmholtz Medal, Maksimiliano-Ordeno, Liebig Medal, Franklin Medal, honorary doctor of the University of Athens, honorary doctor of the University of Cambridge, honora doktoro de la Universitato de Glasgovo, Honorary doctor of the Technical University of Berlin, Guthrie Lecture, Goethe-Medaille für Kunst und Wissenschaft [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Max Karl Ernst Ludwig Planck ([maks plank] ; naskiĝis la 23-an de aprilo 1858 en Kijlo, mortis la 4-an de oktobro 1947 en Göttingen) estis germana fizikisto fakulo pri Teoria fiziko.

Li studis fizikon en Munkeno kaj Berlino kaj doktoriĝis en la jaro 1879 pri termodinamika temo. Post kelkaj jaroj kiel docento en Munkeno, li en 1885 fariĝis profesoro pri fiziko en Kijlo, kaj poste (1889 - 1928) li okupis samspecan postenon en Berlino. Li estis aktiva membro de diversaj sciencaj asocioj.

La plej grava scienca merito de Max Planck estas la evoluigo de la kvantumteorio, kiu fondis tute novan esplorkampon de la fiziko: la kvantummekanikon. En la jaro 1918 Max Planck gajnis la Nobel-premion pri fiziko.

En 1948, the germana scienca institucio Kaiser Wilhelm Societo (de kiu Planck estis dufoje prezidanto) estis renomita Max Planck Societo (MPS). La MPS nuntempe inkludas 83 instituciojn reprezentantajn ampleksan gamon de sciencaj direktoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Planck venis el tradicia, intelektula familio. Lia patroflanka pra-avo kaj avo estis kaj ambaŭ pri teologiaj profesoroj en Gotingeno; lia patro estis profesoro de juro en la Universitato de Kiel[1] kaj Munkeno. Unu el liaj onkloj estis ankaŭ juĝisto.[2]

Subskribo de Max Planck kiam li estis dek-jaraĝa.

Planck naskiĝis en 1858 en Kiel, Holstein, al Johann Julius Wilhelm Planck kaj lia dua edzino, Emma Patzig. Li estis baptita kun la nomo Karl Ernst Ludwig Marx Planck; el tiuj nomoj, Marx (nune eksmoda varianto de Markus aŭ eble simple eraro por Max, kiu estas fakte mallongigo por Maximilian) estis indikita kiel la "alvoknomo".[3] Tamen, je la aĝo de dek li subskribis per la nomo Max kaj uzis tiun por la cetero de sia vivo.[4]

Li estis la sesa filo en la familio, kvankam du el liaj fratoj estis el la unua geedzeco de lia patro. Milito estis io ofta dum la fruaj jaroj de Planck kaj inter liaj plej fruaj memoroj estis la irado de Prusiaj kaj Aŭstriaj trupoj en Kiel dum la Dani-Germana Milito en 1864.[2] En 1867 la familio translokiĝis al Munkeno, kaj Planck aliĝis al la gimnazio de Maksimilianoj, kie li venis sub la tutorado de Hermann Müller, matematikisto kiu prenis intereson en la junulo, kaj instruis al li astronomion kaj mekanikon same kiel matematikon. Estis el Müller de kiu Planck unuafoje lernis la principon de konservado de energio. Planck gradiĝis frue, estante 17-jaraĝa.[5] Tiel Planck unuafoje venis en kontakto kun la fako de fiziko.

Planck ĝuis kiam li eklernis muzikon. Li ekhavis kantolecionojn kaj ludis pianon, organon kaj violonĉelon, kaj komponis kantojn kaj operojn. Tamen, anstataŭ muzikon li elektis studi fizikon.

Planck kiel junulo, 1878.

La munkena profesoro pri fiziko Philipp von Jolly avertis Planck kontraŭ eniri en fizikon, dirante, "en tiu fako, preskaŭ ĉio estas jam malkovrita, kaj ĉio kio restas estas plenigi kelkajn truojn."[6] Planck respondis, ke li ne volas malkovri novajn aferojn, sed nur kompreni la konatajn fundamentojn de la fako, kaj tiel komencis studojn en 1874 en la Universitato de Munkeno. Sur la superrigardo de Jolly, Planck plenumis la nurajn eksperimentojn de sia scienca kariero, studante la difuzon de hidrogeno tra varmigita plateno, sed transigis al la teoria fiziko.

En 1877 li iris al la Friedrich Wilhelms Universitato en Berlino dum unu lernojaro kun fizikistoj Hermann von Helmholtz kaj Gustav Kirchhoff kaj matematikisto Karl Weierstrass. Li verkis, ke Helmholtz neniam estis tre preparita, parolis malrapide, miskalkulis senfine, kaj enuigis siajn aŭskultantojn, dum Kirchhoff parolis zorge en preparitaj klasoj kiuj estis sekaj kaj monotonaj. Li tuj amikiĝis kun Helmholtz. Estante tie li entreprenis programon de ĉefe mem-studo pri la verkoj de Clausius, kio kondukis lin elekti termodinamikon kiel sian fakon.

En oktobro 1878 Planck aprobis siajn kvalifikajn ekzamenojn kaj en februaro 1879 defendis sain disertacion, Über den zweiten Hauptsatz der mechanischen Wärmetheorie (Pri la dua leĝo de termodinamiko). Li por mallonge instruis matematikon kaj fizikon en sia iama lernejo en Munkeno.

Ĉirkaŭ la jaro 1880, Planck estis atinginta la du plej altajn akademiajn gradojn proponitajn en Eŭropo. La unua estis doktoriga grado post li kompletigis sian publikaĵon ppost detaligi sian esploron kaj teorion de termodinamiko.[2] Li poste prezentis sian disertacion nome Gleichgewichtszustände isotroper Körper in verschiedenen Temperaturen (Ekvilibraj statoj de izotropaj korpoj je diferencaj temperaturoj), kio havigis al li habilitigon.

Akademia kariero[redakti | redakti fonton]

Per la finkompletigo de sia habilitiga disertacio, Planck iĝis nepagita Privatdozent (germana akademia rango komparebla al la helpanta profesoro) en Munkeno, atendante ĝis oni proponu al li akademian postenon. Kvankam li estis dekomence ignorita fare de la akademia komunumo, li pluigis sian laboron en la fako de teorio de varmo kaj malkovris unu post alia la saman termodinamikajn formalismojn kiel Gibbs sen konstati tion. La ideoj de Clausius pri entropio okupis centran rolon en sia verkaro.

En aprilo 1885, la Universitato de Kiel nomumis Planck kiel helpoprofesoro pri teoria fiziko. Sekvis plia laboro pri entropio kaj ties traktado, speciale aplikita en fizika kemio. Li publikigis Traktaton pri termodinamiko en 1897.[7] Li proponis termodinamikan bazon por la teorio de Svante Arrhenius pri elektrolita disociacio.

En 1889 li estis nomumita sukcedanto al la posteno de Kirchhoff en la Friedrich Wilhelms Universitato en Berlino[8] – supozeble per interveno de Helmholtz – kaj ĉirkaŭ 1892 iĝis plena profesoro. En 1907 al Planck oni proponis la postenon de Boltzmann en Vieno, sed li malakceptis por resti en Berlino. Dum 1909, kiel profesoro de la Universitato de Berlino, li estis invitita iĝi la profesoro Ernest Kempton Adams pri Teoria Fiziko en la Kolumbia Universitato en Novjorko. Serio de liaj klasoj estis tradukita kaj kun-publikigita de la profesoro de la Kolumbia Universitato nome A. P. Wills.[9] Li retiriĝis el Berlino la 10an de januaro 1926,[10] kaj estis sukcedita de Erwin Schrödinger.[11]

Familio[redakti | redakti fonton]

Profesoro en la Berlina Universitato[redakti | redakti fonton]

Nigra-korpa radiado[redakti | redakti fonton]

Einstein kaj la teorio de relativeco[redakti | redakti fonton]

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post-milito kaj la Vajmara Respubliko[redakti | redakti fonton]

Kvantuma mekaniko[redakti | redakti fonton]

Nazia reĝimo kaj Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1940 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Religia kredaro[redakti | redakti fonton]

Pri la rilatoj de scienco kun religio, li skribis: "Scienco kaj religio ne kontrastas, sed unu bezonas la alian por harmonie kompletiĝi en la menso de homo serioze esploranta" (en Scio pri la fizika Mondo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dilip, James. (2017) A Gestalt Aether Theory on the Nature of Light and Related Phenomena: A New Physics. Educreation Publishing. ISBN 9781545703182.
  2. 2,0 2,1 2,2 Weir, Jane. (2009) Max Planck: Revolutionary Physicist (angle). Capstone. ISBN 9780756540739.
  3. Christoph Seidler, Gestatten, Marx Planck En webarchive [1] 29a de junio 2011, Spiegel rete, 24a de aprilo 2008
  4. Press release En Webarchive [2] 18a de oktobro 2009 de Max Planck Societo pri la nomo Max Planck.
  5. Encyclopædia Britannica: Max Planck
  6. Lightman, Alan P.. (2005) The discoveries: great breakthroughs in twentieth-century science, including the original papers. Toronto: Alfred A. Knopf Canada. ISBN 0-676-97789-8.
  7. Planck, Max. (1897) Vorlesungen über Thermodynamik. Leipzig: Verlag Von Veit & Company. Anglalingva traduko: Planck, Max. (1903) Treatise on Thermodynamics. London: Longmans, Green, and Company. “Treatise on Thermodynamics.”.
  8. Max Planck - Biographical. Nobel Prize Organisation. Alirita 26a de februaro 2017.
  9. Jacques Hadamard. (1915) Four lectures on mathematics: delivered at Columbia University in 1911. Columbia University Press, p. [htt://archive.org/details/cu31924060184375/e/n24 7]–.
  10. Max Planck — Humboldt-Universität zu Berlin (angle). Alirita 15a de majo 2016.
  11. Erwin Schrödinger — Humboldt-Universität zu Berlin (angle). Alirita 15a de majo 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Max Planck en la angla Vikipedio.