Robert Woodrow Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Woodrow Wilson
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1936 (1936-01-10) (88-jaraĝa)
en Houston, Teksaso,  Usono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Ĵerzejo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato Rice • Lamar High School • Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato Rice vd
Profesio
Okupo astronomofizikisto • scienca esploristo vd
Laborkampo fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Woodrow WILSON (10-an de januaro 1936) estas usona astronomo kiu, kune kun Arno Allan Penzias, eltrovis kosman mikroondan fonan radiadon (CMB) en 1964. La paro gajnis en 1978 la Nobel premion pri fiziko pro ilia eltrovo.[1]

Dum faranta testojn kaj eksperimentojn kun la Holmdel Kornanteno ĉe Bell Laboratorioj en Holmdel Township, Nov-Ĵerzejo, Wilson kaj Penzias eltrovis fonton de bruo en la atmosfero kiun ili ne povus klarigi. Post forigo de ĉiuj potencialaj fontoj de bruo, inkluzivanta kolombfekojn sur la anteno, la bruo estis fine identigita kiel CMB, kiu servis kiel grava konfirmo de la Big Bang teorio.

En 1970, Wilson gvidis teamon kiu faris la unuan malkovron de rotacia fantoma linio de karbona monooksido (CO) en astronomia objekto, nome la Nebulozo de Oriono kaj en ok aligalaksiaj fontoj. Poste, COaj rimarkoj fariĝis la norma metodo spuri freŝan molekulan interstelan gason kaj malkaŝo de CO estis la fonda evento por la kampoj de milimetra kaj submilimetra astronomioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]